La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bildvortaro
en Esperanto

  • Verkintoj: Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath
  • Kontribuantoj: Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €38.00
  • Priskribo: 'Bildvortaro en Esperanto' estas 800-paĝa verkego kun pli ol 30 000 terminoj kaj ilia aspekto. La nuna eldono estas bazita sur la iama eldono de Rudiger Eichholz, kiu siavice estis bazita sur la 2a eldono de la fama bildvortaro de la germana eldonejo Duden. La nova versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro de Duden, kaj pro tio estas multe pli ampleksa. 25% de la nunaj terminoj jam aperis en la adapto de Eichholz; 75 % estis aldonitaj de la prizorgantoj de la nova versio, la konataj vortaristoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath.
  • Specimeno: Jen la la kompleta indekso de la vortaro, same kiel pluraj ekzemplopaĝoj.
  • Paĝoj: 800
  • Larĝo: 155 mm
  • Alto: 215 mm
  • Eldonjaro: 2012
  • Pezo: 1105 g
  • ISBN: 978-9077066-48-5
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Distra kaj kleriga vortaro


2012
esperanto.be/fel/mon/rec/ebil.php

La nova Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath baziĝas sur la 6a eldono (2005) de la germana bildvortaro de Duden, same kiel la iama, de longe elĉerpita, Esperanta Bildvortaro (1988) de Rüdiger Eichholz baziĝis sur la 2a eldono (1958) de tiu sama germana verko. Kompreneble, la nova esperanta verko baziĝas certagrade ankaŭ sur la malnova esperanta verko, sed la germana originalo, same kiel la mondo, multe ŝanĝiĝis en preskaŭ duonjarcento: laŭ la enkonduko, „malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna” inter la du esperantaj eldonoj. Do, kiel konsilas la enkonduko, „ne forĵetu la antaŭan eldonon”, se hazarde vi havas ĝin.

415 ĉapitroj

Post modesta kaj tre simpatia enkonduko la libro pritraktas la universon en 415 ĉapitroj, de 1 Atomo I ĝis 415 Borso. Tipa ĉapitro (la enkonduko uzas la vorton „tabulo”!) konsistas el nigra-blanka aŭ unukolora bildo sur unu paĝo kaj listo de numeritaj terminoj sur la apuda paĝo. Nur 16 paĝoj ĉe la fino estas koloraj. La libro do ne estas alloga por junaj infanoj, sed evidente tio ne estas ĝia celo; ĝia enhavo estas ĉefe teknika, eĉ se temas pri teknikaĵoj, ne malofte renkontataj en la ĉiutaga vivo. Tipaj ekzemploj estas:

– komandantejo (67.85) – de submarŝipo;
– batlinio (108.27) – en kriketo, sed la bildo ne tre similas al mia imago pri kriketo; eble temas pri germana kriketo!
– kolizaŭto (126.22) – stranga vorto, eble, sed ĝi troviĝis jam en Mil unuaj vortoj (1994);
– ŝtrebo (274.82) – parto de tegmenta truso;
– jugo (305.17) – de elektra transformilo;
– brigvela bumo; brigbumo (373.44) – en velstangaro de velŝipo.

Temas do pri aferoj, kiujn oni probable konas aŭ rekonas, sed, verŝajne, ne povus tuj nomi, escepte se temas hazarde pri fako, pri kiu oni mem okupiĝas. Enestas, tamen, ankaŭ kelkaj tre bazaj terminoj, kiel „tenispilko” (109.27) aŭ „buŝo” (241.50), kaj aferoj preskaŭ tute seninteresaj, kiel „grupeto da arboj; arbogrupo” (84.61) (eble en alia lingvo estas pli interesa esprimo) aŭ la serio de „germana monero de 1 cendo” (60.38) ĝis „germana monero de 2 eŭroj” (60.44). Samtempe, ŝajne, mankas, bedaŭrinde, la plej fama monero de la historio, kiun la papago de la pirato Long-Johano Silver, en traduko de Grace Kirkwood, nomas: „Okpecoj! Okpecoj! Okpecoj!”

Mirinde aktuala

Plurloke oni konstatas la mirindan aktualecon de la nova Bildvortaro. Plutono (4.55) estas „nanoplanedo”, kiel oni redifinis ĝin en aŭgusto 2006. Enestas „poŝkomputilo” (407.26) kun „tuŝekrano” (407.30) kaj ankaŭ „tabulkomputilo” (407.36), sed kun „eniga grifelo” (407.37); la bildoj de la germana originalo estis faritaj antaŭ la apero en januaro 2010 de iPad de Apple.

Enestas ankaŭ kelkaj nun malaperantaj aferoj, kiel vidbendo („VHS-kasedo” (404.50)) kaj „3,5-cola AD-disketo” (406.54). Ĝenerale, la plej facila maniero dati filmon, ekzemple, estas rigardi la poŝtelefonojn, kaj ankaŭ la Bildvortaro datas sin tiel: la poŝtelefono (396.48) aspektas kiel la malnova de mia edzino – pli moderna do ol mia nuna! Sed, kiel saĝe rimarkigas la enkonduko, „Napoleono jam mortis ... oni tamen ankoraŭ bezonas lian nomon por paroli pri li!” Kaj ĝenerale, la terminoj malaktualiĝas multe malpli rapide, ol la bildoj eksmodiĝas.

Germana etoso

Ĉar temas pri adapto de germana originalo, oni ne surpriziĝas pro la germana etoso en kelkaj bildoj kaj eĉ la apero de germanaj vortoj en kelkaj bildoj. Enestas do „dirndlo” (36.89), sed ne la tradicia skota kostumo. Eble, ankaŭ la „nokta amuzejo” de ĉapitro 130, en kiu „stangodancistino” prezentas sin, „kluba kunulino” gvate promenas kun „kondomujo”, kaj „kliento” proponas „aprezbileton” al „striptizistino”, portanta „cicostelojn”, malkaŝas germanan influon, ĉar tia ĉapitro eble ne enestus, se la vortaro kreiĝus en lando kun kulturo malpli tolerema pri tiaj aferoj. Ĉu tiu ĉapitro aperos ankaŭ en la araba kaj persa tradukoj, mi demandas min. Bonŝance por la eventualaj adaptantoj, mankas ĉapitro pri putinejo, kvankam en Berlino tiaj establoj tiel normaliĝis, ke unu el ili reklamas en retpaĝaro apud siaj prezoj rabaton por klientoj, kiuj alvenas per biciklo aŭ publika transportilo. Laŭdire.

Komputado

Ideale mi trastudus la tutan vortaron antaŭ ol raporti pri ĝi, sed mi ne volus tiel longe atendigi la redaktoron, do mi direktis min unuavice al kelkaj fakoj, kiuj iel koncernas min.

Profesie mi estas dungita por esplori pri tradukado de komputilaj programoj. La terminoj de tiu fako, eĉ se ili estus sufiĉe konataj por ricevi lokon en tia vortaro, apenaŭ estus bildigeblaj, sed la Bildvortaro havas kelkajn ĉapitrojn pri komputiloj. Tie la terminoj ŝajnas al mi ĝenerale bonaj, sed mi trovis du dubindaĵojn.

Retadaptilo (406.2). Laŭ la pozicio en la bildo kaj la vorto en la germana originalo („Netzteil”) (1), temas pri la parto, kiu konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj. Ĝi tute ne rilatas al komputilaj retoj, do „retadaptilo” ne ŝajnas tre taŭga esperantigo. Ĉu estu „elektroprovizilo”? Aŭ „potencilo”? (2

Kaŝmemorilo (406.19). La traduko respondas al la teksto de la germana originalo. En PIV estas „staplo”, sed en la Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij estas ja „kaŝmemoro”. Staplo estas „memorilo, kiu staras inter procesoro kaj pli granda, sed malpli rapida memorilo”, laŭ PIV2002, do oni atendus vidi ĝin en loko pli proksima ol la „ĉefmemorilo” al la „ĉefprocesoro”, sed en la bildo tute ne estas tiel.

Rekomendinda verko

Estas evidente, ke interesatoj pri esperantaj terminologio kaj leksikografio posedu ĉi tiun novan bildvortaron, sed mi rekomendas ĝin ankaŭ al malpli fakaj uzantoj, ĉar estas distre kaj klerige hazarde elekti ĉapitron kaj detale rigardi ĝiajn bildon kaj vortliston. La libro estas bone bindita kaj, se konsideri la paĝonombron, ne multekosta.

Edmund Grimley Evans

Bildvortaro en Esperanto


2013, №2
sezonoj.ru/2013/02/recenzo-10/
Bildvortaro en Esperanto La moderna lingvoscienco nombras multajn tipojn de vortaroj. Tiuj povas esti enciklopediaj aŭ lingvistikaj, unu- aŭ kelklingvaj, historiaj aŭ modernlingvaj… Ili povas prezenti ne vortojn, sed pli etajn elementojn, morfemojn. Aŭ male – vortokunmetojn, idiomaĵojn. Sed preskaŭ ĉiam la bazo, “motoro” de la vortaro estas la vorto. Bildojn oni kutime metas por montri la ĝeneralan aspekton de la priskribata objekto aŭ por skrupule esplori detalojn. Ilustraĵoj, kiuj prezentas pli vastan nociaron, amason da objektoj en ties kutima kontakto, estas pli oftaj en porinfanaj libroj kaj lingvolerniloj. Vi certe imagas tiajn. Kamparo, arboj, ĝardeno, domo, tubo, fumo, suno. Apenaŭ la aŭtoroj celos montri tie ne “arbon”, sed speciale “moldornan kastaneon”, ne “domon”, sed “unuetaĝan lignan loĝejkonstruaĵon kun ringe betonita fundamento kaj dudekliva tegolita tegmento”.

Kial tamen la bildo ne fariĝu bazo de multe pli ampleksa vortaro? Se per unu desegno eblas montri dek vortojn, kial ne eblas tuj prezenti centon?

El multaj provoj la plej konata al la esperantistoj estas la germana Duden – Das Bildwörterbuch. Ĝuste ĝi estas la fundamento por la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz, aperinta en 1988.

Pasis preskaŭ kvaronjarcento, ŝanĝiĝis multo ĉirkaŭ ni, kaj venis tempo por la nova eldono: Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet’ kaj Jozefo Horvath. Ĝi baziĝas sur la sesa eldono de la germana prototipo (Duden – Das Bildwörterbuch. Mannheim: Bibliographisces Institut GmBH, 2005).

Bildvortaro en EsperantoKiam oni parolas pri “nova eldono”, tio signifas, ke la aŭtoro aldonis ion novan, forigis ion arkaiĝintan, redaktoroj trovis erarojn, kiujn preteratentis ĉe la antaŭa eldono. En nia kazo eblas paroli pri absolute nova libro. Certe la aŭtoroj tenis ĉe-mane la verkon de ilia eminenta antaŭulo. Sed jen kion ili mem diras pri kvanto de ŝanĝoj:

En la antaŭa eldono tabulo 100, “ŝuoj”, montras kaj nomas 48 erojn, la nova eldono en tabulo 58 montras 57, sed nur 8 estas samaj!

La nova-malnova verko prezentas al ni la tutan ĉirkaŭan mondon en 415 tabeloj-bildoj kun ĉirkaŭ 30 mil nocioj. Por la vortaro tio estas sufiĉe serioza amplekso. Memorante des pli, ke temas preskaŭ ekskluzive pri la nomoj de diversaj objektoj. Do el la tuta leksiko la libro prezentas ĝenerale nur substantivojn. Tamen al kiu la Bildvortaro povus esti utila?

Infanoj de la tuta mondo ŝatas enigmoludon. Ne ĉiam estas facile diveni objekton, kiun priskribas la enigmo. Tute specialan lokon okupas enigmoj intence absurdaj, en kiuj la objekto estas nerekoneble kaŝita pere de “aŭtora” volo.

– Divenu, kio ĝi estas? Verda, fiodora, pendas sur la muro kaj fajfas.

– Mi ne scias.

– Haringo.

– Kial ĝi estas verda?

– Malfreŝa.

– Kial ĝi pendas?

– Mi estas posedanto – kion volas, tion kun ĝi faras.

– Kial ĝi fajfas?

– Por ke neniu divenu!

Mi tre ŝatas jenan mistikan objekton: “malgranda, blanka, staras sur televidilo”. Ĝi estas muŝo. Kaj sian neordinaran koloron ĝi ekhavis, “ĉar estas vestita en noktoĉemizo”.

Foliumante tabelojn de la Bildvortaro en Esperanto, mi trovis amason da similaj noktoĉemize vestitaj muŝoj. Enigma korbeto kun reguliloj kaj mezuriloj, staranta ĉe horloĝisto (“Horloĝisto, 261”), evidentiĝas esti “mezurpupitro por elektronikaj komponantoj”, stranga aparateto, plej simila al modelo de tornilo, – “maŝino por rulumi, poluri, rondigi kaj detranĉi aksojn”. Kaj paralelepipedo, supran parton de kiu ni vidas super same nedivenebla “V-rimena transmisiilo”, – “rulebla pecoŝranko”. Bone posedante Esperanton, mi povas kompreni, kion servas la nomita objekto, sed la bildo ofte ne havas perspektivon fariĝi “ankro” nek en la direkto “jena objekto havas jenan nomon”, nek inverse. Mi povas konstati nur, ke en la horloĝista metiejo oni povas trovi “maŝinon por rulumi kaj poluri”, kaj ke sur la bildo mi trovas amason da tute nekompreneblaj instalaĵoj, aparatetoj kaj instrumentoj.

La tabelon “Filmo I (filmado), 131” invadis amaso da homoj – 18, se mi ne eraris post kvinfoja rekalkulo. Du el ili, sidantaj sur platformo de dolio, estas tute fremdaj ĉi tie kaj nomiĝas neniel. La enuanta viro maldekstre evidentiĝas esti “direktoro de produktado”. En la alia angulo same enuas “dekoraciestro”. La viro, kiu sidas kaj svingas la maldekstran manon, estas “reĝisoro”. Alia viro, kiu sidas, ne svingas la manojn, sed kaŝe puŝas la stativon de kamerao kaj supozeble malhelpas filmi, tute neatendite estas “kameraisto”, dum laboras kun la kamerao nur “helpkameraisto”. Kion klarigis al mi la bildo? Nur tion, ke ĉe filmado svarmas homa tumulto, kaj inter tiuj oni foje povas trovi direktorojn de produktado, kameraistojn kaj ceterajn. Ĉu la flanko maldekstre de la kamerao estas nepra pozicio por rekoni la nomitan direktoron de produktado? Ne. Ĉu la ĉeflumigisto ĉiam iradas kun longa bastono kaj ŝovas ĝin en lumigilojn? Same, mi esperas, ne.

En la tabelo “ŝuoj” estas prezentitaj 31 specimenoj de ŝuoj kaj 57 nocioj. Sed ja tute ne estas klare laŭ la bildo, ke “vintra boto” havas “PVC-plandumon”, “senkudra PVC-pluvboto” – “diafanan plandumon”, banbabuŝo – “sportplandumon” aŭ “poloan plandumon”.

Aldonan konfuzon alportas tio, ke la lasta eldono de la originala germana vortaro tutcerte estas plene kolora, dum ĝia esperanta versio – nur kun 16-paĝa kolora suplemento librofine. Speciale pikanta okupo estas rigardi la nigra-blankan tabelon “Koloroj” (166), kie per diversdensaj grizaj pecetoj estas prezentita la tuta bunto de la ĉielarko. La bildo ripetiĝas kolore sur la paĝo 798, sed ĉiuj 28 nomoj de koloroj restas nur ĉe la griza originalo, paĝo 318. (“Komence lernu salti – poste ni plenigos la basenon per akvo”, – ŝercas anekdoto pri tiu 480-paĝa distanco.)

Certe en pluraj tabeloj ĉio estas elĉerpe klara kaj ege oportuna. Brile esplorita estas la temo de veloj, velŝipoj kaj velado [ŝajnas iom stranga granda distanco inter velado (tabeloj 100, 101) kaj velŝipoj (372, 373, 374), kvankam en ambaŭ oni listigas veltipojn; la samo okazas ankaŭ pri aŭtoj, motorcikloj, ĉevaloj ktp – kaj koncernaj -adoj]. Matematikaj signoj, birdoj, mamuloj, vestoj, pli-malpli anatomio kaj multo alia povas esti utila por la homoj, kiuj pli ofte rekonas objekton vide, ol laŭnome.

(Mi substrekas, ke mia tuta kritiko rilatas al la germana originalo, ne al la estimataj samideanoj Petro Desmet’ kaj Jozefo Horvath, kies fervora multjara laborego rezultigis la aperon de la Bildvortaro en Esperanto.)

Pensante pri ĉio ĉi, mi ne sukcesas difini grupon, por kiu estas destinita la germana bildvortaro kaj pluraj ties tradukoj. Por fakuloj ĝi estas tro primitiva. La enkonduko klare diras, ke tiu verko ne estas faka terminaro. Por komencantoj ĝi estas tro komplika. Ili feliĉe vivos dum pluraj jaroj sen scii la nomojn de muzikaj simboloj kaj kemiaj aparatoj. Eble la vortaro utilos por ĵurnalistoj kaj verkistoj, kiuj ofte bezonas mergiĝi en iun temon sen tro ŝarĝi la cerbon.

Fine, mi nepre rekomendus Bildvortaron en Esperanto kiel amuzan ilustritan libron por familia legado. Mi bone memoras, kiel mi mem en infanaĝo tagon post tago esploris multvoluman enciklopedion, ravita pri senfine komplika mondo ĉirkaŭ mi.

Aleksandr Osokin

Survoje al serioze universala bildvortaro


18
retpaĝo
Kvankam la sistemo de fundamenta enskrib­iĝo kaj Oficialaj Aldonoj kreas specifajn trafikdevigojn en la Esperanta vortaristado, ni tamen konstatas en ekzemple PIV 2005 malsimetriojn de speco sufiĉe kutima en la etnaj lingvoj. Konsideru la neoficialan sed zamenhofan vorton daktilograf/i, difinitan kiel “maŝinskribi, tajpi”, apud la leksikero tajp/i apartenanta al la 8a Oficiala Aldono kaj ricevinta la difinon “skribi tekston per maŝino”. La difino de daktilografi do uzas la komunlingvan vorton tajpi, dum la difinanto de tajpi ne trovis uzbezonon por la specialaĵo daktilografi.
Tiajn malsimetriojn motivas simpla fakto pri ni, kiuj konsultas vortarojn. Homo ne scianta la sencon de la vorto tajpi malofte turnas sin al unulingva Esperanta vortaro. Sed multaj uzantoj de tia vortaro povas ne koni la vorton daktilografi. Serĉante en PIV difinon de la speciala vorto daktilografi, mi plej verŝajne ŝtopas breĉon en miaj konoj. Sed ne tiucele mi serĉus leksikan difinon de la komunuza vorto tajpi; nepre temus pri celo alia. Ekzemple, mi havus enkape la demandon: Ĉu la labirinto de eventualaj pradifinoj katenis la komprenon de tajpado al la skribado per la preskaŭ forgesitaj tradiciaj skribmaŝinoj? Ĉu do la konvencioj registritaj en la normaj vortaroj de Esperanto devigas nin diri klavi lige kun la komputila klavaro karakterizanta nian epokon? Hazarde PIV 2005 ne helpas min atingi ĝuste tiun celon en gloro; sed mi elektis la ekzemplon por ilustri la leksikografian traktadon de komunuzaj kaj specialaj vortoj, ne por ĉikani pri detaloj de tiu aŭ alia Pivo.
Resume dirite, mia kono de komunaj vortoj faras el mi kapablan uzanton de tia vortaro, kiel PIV, kie estas evidenta la leksikografia malsimetrio ĵus reliefigita: nome, la difino de specialaj vortoj preskaŭ ĉiam uzas similsencan komunlingvan vorton, sed ne inverse. Ĉu havas sencon apliki ĉi tiun principon al bildvortaro, tamen? Kiaj malsimetrioj ŝoforas tiun tipon de leksika verko?
Tiu ĉi eseisto proksimiĝas denove al sia ĉefa risko, tro okupiĝi pri abstraktaj konceptoj. Mi ne volas instigi la ĉi-fojajn recenzatojn diri (kiel foje diris Nikola Rašić): “La recenzo estas tro plena de viaj ideoj, kaj apenaŭ komentas pri mia verko mem.” Ek al la konkreta prikomentado do. Al ‘miaj ideoj’ mi revenos eseofine.
Ĉu ni komencu ĉe preseraroj? Tamen en la reta epoko, la atent­igado pri tiaj makuletoj (kaj la respondado al foje nevalidaj atentigoj) preferinde okazu rete. La eldonisto tute eksplicite petas, ke la uzantoj de tiu ĉi libro vizitadu wuala/com/Retbutiko/Bildvortaro por kon­stati ĝisdatigojn. Evidente klientoj povas tie komuniki erarojn, kiujn ili malkovris. Komposteraroj ja troveblas, ekz sur p[aĝo] 244/ t[abelo] 126, paĝo kaj tabelo dediĉitaj al la rubriko Kermeso, kermesa amuzejo, “22 kolizaŭto” devus teksti koliziaŭto; en la daŭrigo de tiu rubriko sur p. 245/ b[ildo] 126, la apudbilda indiketo plusendas al kolora bildopaĝo, sed misetikedas ĝin kiel paĝon 797: devus teksti 796. Ne al tio recenzanto dediĉu seriozan spacon.
Tamen verŝajne la publiko bezonas scii, ke sur p 45/ b[ildaro] 14, Ĝenerala geografio IV, la aspektigo liveras la indikon ‘kolora bildo p. 786’ tro malreliefe por tiu ĉi leganto. Tio ja ne gravus, se la aliro al la koloraj versioj de la bildoj rilatus nur al luksema gusto. Sed ĉi tie temas pri io vere bezonata: la nigrablanka stilo de p. 45 simple malebligas vidi la ekzemplan stalaktiton. Ne nepre oni ŝanĝu la stilon de tiaj plusendo- indikoj, eble truditan de neceso konformi al la tutmonda dudenaro; sed la leganton ege helpus, se inter la librokomencaj uzinstrukcioj troviĝus averto pri tio, ke en iu angulo apud kelkaj bildoj kaŝiĝas vertikale presita plusendo al la librofinaj paĝoj koloraj.
Mi sentas similan bezonon averti la publikon pri p. 311/ t. 162, Etnografio III, indeksita sur p. 757 en la formo ‘afrika etnio 162’: la vorto etnio malhavas steleton, kvankam ĝi estas neologismo (cetere laŭ mi nebezonata apud etno, sed tio estas alia demando). Kaj sur p. 462/ t. 247, Bierfarejo II, sub ero 21, kial goslara kun steleto kaj supreskribita 2? Mi ne sukcesis malkovri, kie troviĝas la pria klarigo1.
Post tiaj pripresaj temoj, eble ni transiru al alia amata ĉevaleto de la recenzista raso, la transskribo de propraj nomoj? Sur p. 26/ t. 5, Astronomio III, “31 Sunobservatorio Kitpiko en Tukson, Arizono (Usono) [sekco] [Kitt Peak ĉe Tucson]”: oni kaptas la intencon transskribi la ortografian Tucson kiel prononcindikan Tukson (la manko de fina o montras, ke Tukson estas intencita kiel parta esperantigo); sed tiu intenco – cetere subfosata de la fakto, ke la anglalingvanoj prononcas tiun urbonomon ne kiel Tukson, sed proksimume kiel Túuson – malkomforte sidas apud la plena esperantecigo ĉe la sampaĝa Kitpiko kaj ĉe la alipaĝa Hablo (p. 28/ t. 6, Astronomio IV, “1 spacoteleskopo Hablo [Hubble]”). Mi dubas, ĉu en la baldaŭa estonteco vere atingeblos definitiva solvo de demando konate malsimpla – kaj aktuale okupanta labortempon de la Akademio de Esperanto. La Akademio pli aŭ malpli baldaŭ eksplicite adoptos novan starpunkton pri la demandoj, sed ne atendu miraklojn, mi petas.
Post la transskribo de la propraj nomoj ni venas al la elekto de la kulture ĝusta nomo – alia regiono de sensolveco por la leksikografoj de nia epoko. Sur p. 30/ t. 7, La Atmosfero, legante “3 Everesto”, ni senerare komprenas, pri kiu monto temas; ankaŭ PIV2005 liveras por ĝi ĝuste tiun nomon, senalternative. Sed la esperantistoj ĝenerale emas ne plu ame-zorge konservi la memoron de la imperia epoko, ĉu ne? Kiu kuraĝus senhezite deklari, ke ne venis ankoraŭ la tempo por rebapti tiun monton, surbaze de la lokana nomo Ĉomolungma, per postkolonia Esperanta nomo Ĉomolungmo? Pro miaj konataj starpunktoj pri parencaj temoj eventuale iuj legantoj konkludos, ke mi krie pledas por anstataŭigo de Everesto per Ĉomolungmo; fakte ne; mi nur flagsignas ĉi tie demandon, kiun levis Jorge Camacho antaŭ deko da jaroj2. Mi mem devas konfesi, ke ĝis lia atentigo mi eĉ ne sciis, ke Everesto ne estas universale akceptata kiel la sola nomo de tiu pinto. Eĉ nun mi persone ja ne havas fortan preferon por unu formo aŭ la alia; estas argumentoj ambaŭflanke, kaj mi volonte partoprenos la debatadon; la komunumo atingu decidon iom post iom, kaj mi fluos kun ĝi.
Sufiĉu pri nomoj do. Kara leganto, ĉu vi amas la temon verba transitiveco? P. 28/ t. 6, Astronomio IV, “23 k a l i b r i g a plataĵo por sciencaj instrumentoj” (dispresa reliefigo mia) kolizias kun la difinoj en PIV 2005: ~[=kalibr]i (tr) Kontroli la ~on de io per ~ilo. ~igi. Fari, ke iu korpo havu ian precizan diametron. Recenzanto sen forta prefero povas nur atentigi pri manko de kongruo, kaj noti, ke ĉiaj leksikografiaj diskutoj en Esperanto devas referencadi al niaj Pivoj. Ne estis hazarda mia elekto de ekzempla vortaro en la komencaj alineoj. Samteme bonvolu rimarki, ke sur p. 245/ t. 126 la vorto nacelo ricevas sencon ne rekte priskribitan en PIV 2005, kvankam certe defendeblan kiel figura uzo bazita sur la piva difino.
La priformata konsekvenceco estas grava por leksikografoj, kiuj finfine estas inter la veraj gardantoj kaj reviziantoj de niaj konvencioj. Ĉe p. 76/ t. 30, Hospitalo I, “1 intensflega sekcio (intensaflegejo)”: ni evidente konsentas, ke la interna a estas fakultativa; sed estas iom nekutime, ke la redakcio eĉ ene de unu linio pretas reklami sian nepovon decidi, ĉu finfine preferi havi aŭ ne havi tiun a. Mi mem estus por la formo kun a: multaj esperantistoj ne sukcesus aŭdi klare, ekzemple sub la aŭskultaj kondiĉoj trudataj de telefono aŭ mikrofono, la konsonantojn en intensflega.
Nun mi transiras al la temo neologismoj. P. 32/ t. 8, Meteologio I (veterscienco), “19 subita, loka nedaŭra pluvo; ŝaŭro*”: kiel la steleto indikas, ŝaŭro estas neologismo – unu el la malmultaj proponataj. Kompreneble neniu neas la ĝeneralan neceson de novaj radikoj, sed tiu ĉi ne aspektas nepra. Eventuale foj/pluv/o senĝene plenumus la fakvortan funkcion kaj, se ĝi enradikiĝus, starigus utiletan modelon de plua vortformado.
Kompreneble ne ĉiuj kunmetitaj vortoj povas servi kiel sekvindaj modeloj. Konsideru ekzemplon donitan en la Enkonduko: “En nia familio la vorto ‘lavotaĵujo’ estas memkompreneblaĵo, kaj la frazo ‘ĵetu ĝin en la lavotaĵujon’ neniam kaŭzas miskomprenojn” (p. 7). Tiu vorto ja estas tiusence modela; sed ĝi memorigas min pri io en mia propra familio, kio nepre ne povas liveri imitindan ŝablonon. En nia hejmo troviĝas treege eta tirkestetaro. Ĝi alvenis kune kun alia mebleto, mezgranda, kiu konsistis el plastaj korboj tenataj en kadro. Ni tiam – ne nur Esperante, sed en ĉiuj niaj uzlingvoj – baptis ilin korbetaro resp korbaro. Malgraŭ la evidenta netaŭgeco de la nomo korbetaro por io objektive konsistanta el tirkestetoj kaj ne el korbetoj, la historio de niaj aĉetoj diktis tiun misbapton. Ne petu la Daŝguptojn revizii ĝin; tamen ja ne pensu, ke mi ial opinius ĝin modela aŭ imitinda.
Teme de modeloj kaj ŝablonoj, ne nur pri lingvaj modeloj, ne nur pri la lingvo entute, temas en bildvortaro, kiu laŭ sia naturo devas esti enciklopedieca. Ankaŭ pri kulturaj modeloj kaj sekvindecoj temas, kaj la bildoj aparte peze portas tiun respondecon. Nun ni finfine reproksimiĝas al la demando (levita frue en tiu ĉi recenzo), kiaj fundamentaj malsimetrioj do ŝoforas specife bildan vortaron.
Ekzemple, sur p. 113/ t. 50, “17 sofotutaĵo” estas utila kaj prudenta vortkunmeto. Sed uzanto de la vortaro, kiu ial emus voĉdoni por la formo sofokompleto, heziteme demandus sin unue: Ĉu Esperanto tiel forte ligas la vorton kompleto al specifaj okcidentkulturaj vestaĵoj, ke aliaj uzoj de tiu vorto estas malpli tuje komprenataj kaj do evitindaj en la praktika vivo? Tiu sama paĝo donas al la vorto vivoĉambro elstarecon – nomante per ĝi la tutan rubrikon – kaj tiel levas eĉ pli draste la demandon de kulturaj profiloj ĉe la leksikografoj. Ĉu la vorto vivoĉambro mem, diference de salono, estas tiel vaste konata? Kaj ĉu la bildigo aperanta sur p. 113 esprimas ĝeneralan aspirobjekton – celon, kiu nin ĉiujn konsumas, se retoriki aulde – en konsumisma hodiaŭo adoranta la materiajn diojn, ankaŭ en landoj ne sukcesintaj liveri tiaĉambran vivadon al pli ol malmultegaj inter siaj loĝantoj?
Eble vi trovas tion senenhava ĉikano. Bone, jen iom da enhavo: p. 178-9/ t. 91-b 91, rubriko Bilardo, montras kelkon da variantoj el Eŭropo kaj Usono, sed tie (kaj aliloke) tute mankas la bilardeca karambolludo, kies ludantoj frapas tien-reen sur tabulo blankajn, nigrajn kaj ruĝan disketojn. Temas pri ludo sufiĉe ŝatata en Barato – mi ne povas diri, kiom vaste ĝi estas konata aliloke; tamen ja ne ĉio en la vortaro estas karakterizebla kiel tutmonda, ĉu ne? Kian impreson donas al ni la apero de “31-32 kristana tombejo – juda tombejo”, sen alikonfesiaj najbaroj, sur p. 52 / t. 18 komentarie al p. 53/ b. 18, la Urbomapo? Kio estas prezentata kiel tipa, kaj kial?
Kompreneble respondanto al tiu retorika demando rajtas apelacii al la germana ekirpunkto de la dudena entrepreno. Simile eŭropan ekirpunkton havas la ekzamena kadro KER (Komuna Eŭropa Referenckadro), por kiu oni nun strebas atingi tutmondan uzeblon kaj agnoskeblon. Mi raportas la unuflankajn specifecojn ĉi tie ne por krii Bas!, sed por doni bazon, kiu ebligos pluiron al serioza universaleco. Tio venigas la diskuton al tiuj... miaj ideoj, en kiujn mi ne volis tuj entiri vin, se vi bone memoras.
Esperanto estas idiomo bazita sur fendita universalismo. En ĝia kultura spaco dekomence la poluso Baghy – kiu deziras ĉefe lingvon por ĉiuj kaj kies eseista korifeo estis Piron – debatas kun la poluso Kalocsay – kiu volas ĉefe lingvon kapablan labori pri ĉio kaj kies kastela konstruisto estis Lapenna, la fasoninto de kastela stilo taŭga al komunikilo nun akiranta ĉies konsenton kaj baldaŭ regonta la mondon pere de la instituciaro de UN.3 Parence al tiuj du inter si debatantaj universalismoj, la Esperanta idiomo mem aperas en ĝemelaj formoj. Mi delonge uzas por la idiomoj de Baghy kaj de Kalocsay la konvenajn nomojn la tabela (pense al la tabelvortoj, simbolantaj la simplismon kaj simetriemon) kaj la babela (alude al la tasko maksimume proksimiĝi al la internacie konataj terminvizaĝoj en multaj laborfakoj, pere de la dekkvina regulo de la fundamenta gramatiko).
Ĉu konvinkas vin la hodiaŭaj defendantoj de la fosindeco de la tabela sulko? Ili argumentas, ke ilia vizio ne bezonas predikojn pri la neceso superi la eŭropcentrecon de la nuna Esperanto, ĉar ili jam mem sukcese forbatalis de sur sia lango la okcidentan dialekton. Ĉu kon­ vinkas vin la aktualaj daŭrigantoj de la kaloĉaja vojo? Ili rezonas, ke la babela funkcias sur pli larĝa tereno kaj tial povas sen aliigo de sia baza logiko facile plilarĝigi ĝin por inkluzivi esprimzorgojn de la ĝis nun nesufiĉe reprezentataj popoloj aŭ fakoj.
Persone dirite, mi mem ne vidas eblan estontecon por la lingvo, en kiu unu el tiuj partioj malaperus kaj kuntirus la dupolusan disku­ tejon kun si en pereon. Tiu ĉi debato estas konsistiga areno por Esperanto; ĝuste ĉi-terene nia lingvo esprimas leksike gravan tension alfrontendan de la tuta homaro kiel eble plej konscie rilate al siaj diversaj lingvoj. Miajn pensojn pri la demando mi iom disvolvis en la verko Loĝi en homaj lingvoj (Novjorko: Mondial, 2011). Ĉi tie mi volus pluiri sur tiu vojo per aldono de la propono, ke la kristala esperantistaro, kristalklare komprenante la nepre ne forbataleblan dupolusecon (tabelan kaj babelan) de sia lingvo, uzu la bildvortaron, uzu siajn vortodifinajn Pivojn kaj Revojn, uzu siajn nociodismetajn vikipediojn kaj enciklopedietojn. Tiel nia popolo plikoherigos sian kreskantan klerecon pri la mondo, la monderoj, la mondanoj, kaj sukcesos saĝe stiri la diversajn klarigajn ĉarojn, ekipitajn per bildoj, per vortoj, per faktoj.
Ĉu mi ĉi tiel voĉdonas kontraŭ la tro germana ekirpunkto de nia Dudeno? Tute ne; tia voĉdono estus draste sendanka al la erudiciaj kaj senlacaj laborantoj, kiuj kreis la malnovan kaj la ĵusan versiojn de la Esperanta Dudeno! Mi pledas por senŝancela agnosko pri ĝiaj konkretaj radikoj en la germana humo, kaj por klarvida pluiro al pli inkluzivema kaj diversisma prezentomaniero en estontaj versioj. Kiavoje ni atingu tion? Mi proponus, ke aperu enlibre po unu ‘tipa’ bildo (ekz de ‘vivoĉambro’, eventuale laŭ la germana modelo pro la neforgesinda historio de la verkiĝo de niaj Dudenoj) kaj ke la reta versio trovebla en wuala/com/Retbutiko/Bildvortaro liveru ligojn al diversaj alternativoj.
Por ne perdiĝi en ĝangalo, ni sendube akceptos iom da ordo-krea tipigado kaj ŝablonfarado ankaŭ kiam ni fasonos tiajn alternativajn prezentojn. Kiom da tipigado, kaj kun kiaj bazoj aŭ nulagordoj? Tion decidos la evoluo mem. Estis revolucie de Zamenhof lanĉi prototipon kaj post nur unu jaro lasi ĝian pluiron al la ‘evolucia’ vojo. Recenzante la ĉi-jaran Dudenon, ni nur revizitas la ĝisnunon de tiu (ankoraŭ nesufiĉe pripensita/ prifestita/ daŭrigata) revolucio kaj refortigas nian emon debati inter ni. Tiu nia emo estas grava faktoro subtenanta la kapablon evoluigadi unike kristalan fenestrolingvon, kies lumo pliheligas ankaŭ nian komprenon de la eroj de niaj etnaj lingvoj.
  1. Klarigo povus esti, ke Goslar estas urbo ne tro for de Herzberg, kun propra biero (sed kiu deca germana urbo ne havas bieron propran...), tamen tiu klarigo ne sidas en la vortaro mem – Red.
  2. En Esperanto la formo Ĉomolungmo troveblas jam en 1959 en la verko
  3. Tiu debato certe transformiĝus, se tiuj subskribintoj al la Manifesto de Rauma, kiuj deklaris ke venis la tempo por fine – tedite de pracelisma fanfaronado pri kapablo paroli pri ĉio – nun do paroli pri io signifa, efektive lanĉus propran universalismon. Sed ilia stirema kolegaro ŝajne erarvojis sur la lunon Io, kiu orbitas ĉirkaŭ la astronomia Zeŭso, nomata Jupitero ĉe la pracelisma plebo. (Mi piednotas ĉar mia ĉi-rilata hipotezo estas sendependa de la enteksta rezonfadeno.)
  4. Nepalo malfermas la pordon de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Camacho (2004). Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: Großes Wörterbuch Esperanto- Deutsch (1999) de Erich-Dieter Krause kaj Etimologia vortaro de la propraj nomoj (2005) de André Cherpillod – Red.

Probal Daŝgupto

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.