La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

33 Rakontoj
La Esperanta novelarto

  • Verkinto: Div. aŭtoroj
  • Kontribuantoj: Redaktis R. Rossetti, F. Szilágyi, enkonduko de Ivo Rotkvić
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: libro kudre bindita ±€21.00
  • Priskribo: Klasika antologio de la Esperanta prozo.
  • Paĝoj: 328
  • Alto: 230 mm
  • Eldonjaro: 1964
  • Recenzo:
    • Mi sukcese tralegis la libron, sed mi devas koncedi, ke mi iomete elreviĝis - la nivelo de la rakontoj (krom kelkaj esceptoj) estas laŭ mia opinio mez- aŭ eĉ subnivela. La temoj kaj la stilo taŭgas pli por la historiistoj kaj literaturesploristoj ol por nuntempa leganto kaj legemulo. (Jindra - esperanto-sumoo Januaro 2017)
    • De Sten Johansson: Kolekto zorge farita kun pintoj
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kolekto zorge farita kun pintoj


esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/33rakontrec.html
En 1964 Juan Régulo Pérez eldonis la novelaron 33 Rakontoj – La Esperanta novelarto, redaktitan de Ferenc Szilágyi kaj Reto Rossetti. Ĝi estas la unua antologio de originalaj noveloj, kiun mi konas, kaj sendube la plej zorge farita. Ĝi enhavas verkojn el la periodo 1898-1961.

La diversaj partoj de tiu periodo tamen estas tre malegale reprezentitaj en la kolekto. Nur du eroj aperis antaŭ 1924. Ok aperis en 1924-1931. Dek ok – pli ol duono – aperis inter 1953 kaj 1961.

Efektive temas pri la Eŭropa Esperanta novelarto – ĉiuj 29 aŭtoroj estas eŭropanoj, kaj tiuj malmultaj tekstoj, kies agado okazas ekster Eŭropo, esprimas forte eŭrocentran ekzotismon.

La novelaro estas ege zorge redaktita kaj aranĝita, kaj la eldono estas bela. La elekto, malgraŭ la menciita tempa malegaleco, ŝajnas bone motivita kaj sufiĉe ekvilibra, se temas pri kvalito. Ĉiu ero havas fontindikon kaj jaron de apero, kaj librofine troviĝas koncizaj biografietoj pri la aŭtoroj. La volumo havas eĉ tri antaŭparolojn, el kiuj unu de Ivo Rotkviĉ en lia konata precioza stilo.

Ĉu mankas io? Nu, el la unua epoko mi ŝatus vidi la premiitan novelon En la brikejo de Józef Waśniewski. En la mezo ja eblus inkluzivi ion de Eroŝenko. Ĉe la fino de la periodo eble povus aperi verkoj de Váňa, Miyamoto, Rodin kaj Gabrielli, sed oni rekonu, ke ĉiam plej malfacilas trovi kaj ĝuste prijuĝi la plej ĵusajn verkojn. Tamen ĝenerale oni trovas pli-malpli ĉion kaj ĉiujn atendeblajn en kolekto de la koncerna amplekso.

Ĉu io troas? Nu, ne ĉiu el la 33 noveloj estas majstraĵo. Sed pluraj el la malpli bonaj eroj meritas lokon por montri kaj reprezenti ion, kio ludis rolon en la evoluo de la Esperanta literaturo. Tio validas ekzemple pri la dua ero, Doktoro Nekelmo, terure patosa edifaĵo el 1916 de Roksano (Jeanne Flourens) en troŝarĝita stilo. Io simila direblas pri Du pinarboj de Teo Jung el 1924.

Iel ŝajnas al mi, ke la pintoj de ĉi kolekto kaŝiĝas en la meza periodo. Inter tiuj menciindas Venĝo de Ivan Ŝirjaev, unue publikigita en 1934 sed verkita pli frue, kiu per akra sed relative realisma satiro portretas etan despoton en formo de episkopo, sed ankaŭ montras kiel despotismo koruptas la proksimulojn. Tre konata estas la humuraĵo Kiel Mihok instruis angle de Julio Baghy el 1927. De Raymond Schwartz aperas du eroj, el kiuj plej gravas Bapto de l’ sonorilo en Mulmont el 1928, en kiu li per amareta humuro pripentras homajn kondutojn ne tute simpatiajn, tamen pardonindajn. Elstaras Apud stacidomo Victoria el 1930 de Kenelm Robinson (K.R.C. Sturmer), kiu en novelo tute moderna kaj neforgesebla prezentas scenon plenan je sentoj kaj impresoj, kie rolas amo aŭ amikeco inter du junuloj. De Stellan Engholm aperas Maljunulo migras el 1943, pri la amaraj vivspertoj de maljuna kamparano. Kaj de Ferenc Szilágyi aperas, krom ĉarma bagatelo pri interrilato de infano kaj plenkreskulo, ankaŭ La liberiĝo de la juĝisto el 1945. Tiu estas kompleta novelo, trankvile ekscita, milde amara, kun homa komprenemo, novelo kiu estus perfekta bazo de novelfilmo, se ekzistus iu produktanto de tia.

Inter la nomitaj pintoj de la meza periodo aperas ankaŭ legindaj noveloj de Ljubin, Newell kaj Boulton. Sed kiel dirite, pli ol duono de la eroj estas el la tempo ekde 1953. Kvankam ankaŭ tiu elekto ŝajnas relative bona, tamen mi ne trovas kompareblajn pintajn novelojn el tiu periodo. Inter la plej gravaj estas Ĝermoj en rikolto de John Francis el 1960. Bonan temon sed nesukcesan plenumon mi trovis en Konflikto pri Gerda de Stephan Zodel el 1957. Aliaj konataj nomoj aperantaj estas Jean Forge, Jean Ribillard, Sándor Szathmári, J.H. Rosbach kaj Clelia Conterno Guglielminetti. Sep eroj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj, kvankam tion oni ne indikas ĉe la noveloj ĉi-volume. Kontraŭ la opinio de la redaktoroj, mi emas trovi ĉi tiun periodon de la Esperanta novelarto relative malforta, sed la elekto farita en 33 rakontoj tamen estas sufiĉe reprezenta.

Resume la kolekto estas zorge kaj bone farita, kaj ĝi bone spegulas la Esperantan novelarton precipe en la jaroj 1920-aj, 1930-aj kaj 1950-aj.

En siaj antaŭparoloj Szilágyi kaj Rossetti mencias, ke la kolektita materialo sufiĉus ankaŭ por dua volumo, kaj ili eĉ aludas la eblan aperon de tia. Sed Ferenc Szilágyi mortis nur tri jarojn post la apero de 33 rakontoj, kaj daŭris entute dudek kvin jaroj ĝis sekvis ĝin Trezoro en formo triobla laŭ kvanto sed ege malpli zorge farita el ĉiuj vidpunktoj.

Sten Johansson

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.