La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Marina

  • Verkinto: Sten Johansson
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €16.22 (-16% ekde 3 eroj)
  • Priskribo: Marina kaj Tomas: du svedoj kun malsamaj originoj, kun sortoj malsamaj,kies padoj jen krucas sin jen malkuniĝas. Neatenditaj eventoj kaj revelacioj formas ilian rilaton, ĝis Marina malaperas - kaj eĉ poste. Sten Johansson verkis modernan romanon, pri memperdo kaj memtrovo, pri Svedio de la 70aj jaroj ĝis hodiaŭ, kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj. Tekstofluo ne ĉiam kronologia efikas filmece kaj katenas la atenton. Johansson estas sendube unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Majstro de la novelarto, li verkis krimromanojn, kaj lastatempe ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. "Marina" estas lia sepa romano en Esperanto. (István Ertl)
  • Paĝoj: 186
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 215 mm
  • Eldonjaro: 2014
  • Pezo: 266 g
  • ISBN: 978-1-59569-271-9
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Rekomendinda romano en matura lingvaĵo


2015
esperanto.be/fel/mon/rec/marj.php

Mirinda romano. Kiel sciate, antaŭ longe Sten Johansson verkis mallongajn krimromanojn, kiujn siatempe mi laŭdis i.a. pro lia bone prizorgita lingvaĵo. Tion ĉe la nuna verko mi povus ripeti, sed estus banalaĵo: iasence nun temas pri misterromano, verko en kies daŭro malkovriĝas mistero. Sed ne tio estas la vera atentokapta punkto: Marina unuavice temas pri la demando: kio estas, kion signifas „familio”?

Datindikoj

Kiel nuntempe ofte okazas ĉe serioze maturaj aŭtoroj, la rakonto disvolviĝas ne simple nur unulinie. Male, la leganto bone atentu la datindikojn supre ĉe la diversaj ĉapitroj. Kiom mi sukcesis sekvi, la aŭtoro ne miskalkulas, sed la datoj kaj la aĝo de la roluloj bone akordiĝas (Fojfoje eĉ ĉe famaj alilingvaj aŭtoroj tio montriĝas problemo.) Tiujn diversajn datindikojn por ni klare konkretigas diversaj internacie konataj okazaĵoj, mi menciu, ekzemple, pri la surstrata murdo al Olaf Palme, kiun supozeble ĉiu svedo memortenas, same pri la disfamiĝo pri Gorbaĉov kaj lia perestrojko, pri la okazaĵoj sur la Placo de la Ĉiela Paco en Pekino kaj multaj aliaj.

Mi diris, ke funde temas pri preskaŭ filozofia nocio „kio estas familio”? Eble cito tion iom klarigos:

Tomas diras en konversacio telefona kun Marina, ke li ne povas vortigi, kio vere mankas al li. (p. 105) Li daŭrigas:

„Eble temas pri ia sento de tuteco.”

Marina pripensas liajn vortojn dum kelka tempo.

„Ĉu tuteco? Tio sonas filozofie.”

„Ne, tute ne. Sed ĉio ŝajnas iel splita, disa. Eble ĉar mi mem estas tia. Mia vivo konsistas el hermetaj ĉeloj. Nun mi estas kun vi, sed mi ne povos diri tion al Cecilia sen vundi ŝin. La laboro estas aparta, tie mi estas alia persono, la scienca Tomas. Mi ne havas familion, krom onklo Arne, sed ankaŭ miaj memoroj, mia pasinteco estas kvazaŭ aparta ĉelo sen kohero kun la nuno. Ĉu tio sonas freneze?”

„Ne, mi pensas ke mi komprenas. (...)”

Nostalgio

La homoj estas tiel vive priskribitaj, ke oni kvazaŭ kredas vere koni ilin tute persone. La infanoj – frue en la libro – kondutas kiel veraj infanoj, kiujn surstrate aŭ hejme tuj oni rekonus. La mezlernejanojn mi ankoraŭ ĵuse ĉiutage spektis en niaj klasoj. – Vekas certan nostalgion eĉ ...

Instrusistemo

Sed unu aferon mi bedaŭras: la sveda instru-sistemo ne identas je la nederlanda, do kelkajn aferojn mi ne vere komprenas. Miaopinie estus tre bonvena iu klariga piednoto tiurilate. Kiel imagi, kio estas „socia branĉo de gimnazio”? kaj kio estas la 9a klaso? – de kie oni kalkulu tion, ĉu de la 4-jariĝo de la lernantoj aŭ ĉu ekde alia aĝo?

Sed nu, nur grumblulo tion menciu. Entute temas pri tre rekomendinda romano en bonega matura lingvaĵo, kiel de Sten Johansson oni kompreneble devus / povus atendi.

Gerrit Berveling

Pensigi distrante

Publikigita ĉe
Ĉe Emanuelo
retpaĝo
Jen, mi finlegis mian duan Esperantlingvan romanon(1). Estas «Marina», de la sveda aŭtoro Sten Johansson, kiu estas konata verkisto Esperantligva ĉefe pro krimromanoj.

Sed tiu romano tute ne estas krimromano. Ja estas malapero de la homino, kiu pruntedonas al la libro sian nomon, sed neniu serĉas ŝin, kaj ni vidas ke estis mistero nur kiam, fakte, oni vidas la solvon. La malapero rolas nur kiel centro de la historio de la libro, ĉirkaŭ kiu la rakonto konstruiĝas.

La libro funkcias per ĉapitroj, de kiuj aŭ Marina aŭ Tomas, la alia ĉefrolulo, estas rakontita parto de lia aŭ ŝia vivo. En 187-paĝa libro, oni ja ne povas rakonti plene la vivon de du homoj, de la infanaĝo ĝis la «pordoferma paniko» (vidu la Esperantlingvan Vikipedion) per kiu finiĝas la libro. Ne, estas rakontitaj nur momentoj gravaj kaj zorge elektitaj, la imago de la leganto konstruante la ceteron. Tio kion diras Tomas pri literaturo ĝenerale veras pri tiu romano:

«Se estas tiel, do ĉiu libro enhavas milojn da aliaj libroj. Iomete kiel en sci-fi-verkoj, kie ekzistas multaj paralelaj universoj (p. 57).»

La libro estas interesa ankaŭ ĉar estas multaj neĉefroluloj interesaj. En la konfliktoj inter ili oni neniam vere scias kiu pravas kaj kiu malpravas. Ekzemple, Marina havas malfacilan interrilaton kun sia patro, kiu estas socialista francdevena esperantisto (membro de SAT, li maltrafas la SAT-kongresojn nur kiam ili okazas en Germanio, li renkontis sian svedan edzinon en IJK, kaj edukas sian filinon en Esperanto). Li havas iom totalisman vizion pri la vero: nur li komprenas ĉion, kaj kiam lia filino malsamopinias, li eĉ ne komprenas ke estas alia opinio. Li vidas en tio nur kapricon. Sed Marina ne estas nur viktimo de tro peza patro. Ŝi ja estas iom kapricema. Kaj nenio, laŭ mi, povas facile pravigi la aĵojn, kiujn ŝi faras al siaj gepatroj kiam ŝi plenkrekuliĝas. Estas ankaŭ interese vidi en Esperantlingva libro, ke la nura vera isto de Esperanto ne estas pozitiva rolulo, kaj ke Marina pli malpli forĵetas Esperanton, sian denaskan lingvon. Tiu malperfekto de la (ĉef-)roluloj igas ilin al ni ankoraŭ pli homaj, kaj oni pli facile alteniĝas al ili.

La libro estas ankaŭ pensiga libro. Edukado, seksaj roloj, socio, amo, amikeco (ankaŭ inter virhomo kaj homino), vojaĝoj, familio, laboro, arto, … la libro estas plena je pensindaj temoj. Oni eble povas bedaŭri ke, pro la relativa mallongeco de la libro kaj la multeco de tiuj temoj, ili ĉiuj estas nur malmulte traktitaj. Tamen, kiel por la biografio de la du ĉefroluloj kaj iliaj pravoj kaj malpravoj, la leganto povas kovri per siaj propraj spertoj kaj ideoj la mankojn, se ili entute estas mankoj. La aŭtoro ne multe engaĝiĝas, kaj mi ŝatas la liberon kiun tiu elekto ebligas.

Lingve, la libro ŝajnas al mi, malspertulo, bona. Mi estas normala esperantisto, kiu tre ŝatas nek la neologismojn tro multajn, nek la limigon al kelkaj radikoj. Li pli-malpli uzas nur PIVajn vortojn, kaj la nePIVaj vortoj kiujn li uzas estas difinitaj fine de la libro (temas pri entute 24 vortoj, kaj inter ili plimulto da propraj nomoj — Ĉernobilo, pilzena, sandinisto — kaj teknikaj vortoj, ekzemple pri skiado — kristianio, neĝplugi). Mi ne havis tro da problemoj por legi ĝin, krom en la unuaj paĝoj, kiuj priskribas infanan aŭ/kaj kamparanan vivo(j)n, temoj iom strangaj al mi, almenaŭ Esperantlingve.

Konklude, estas tre bona libro, kiun oni povas legi ĉiu laŭ sia propra emo, dank’ al la formo ĝia, kiu aludas anstataŭ altrudi. Ĝi sukcese plenumas la celon de ĉiu libro, laŭ mi: pensigi distrante. Plie, ĝi enhavas plenan mondon kun roluloj kiuj restos en via menso. Sed tio estas nur la opinio kiun mi havas pri mia libro; eble estos malsimila en via paralela universo…

----------
1: Por esti plene honesta, mi konfesu ke ĝi estas la unua kiun mi plene finlegas. Mi jam legetis la romanon «Metropoliteno» de Vladimir Varankin, sed estis tro frue en mia esperantista vivo, kaj mi ne komprenis ĉion. Mi eĉ ne vere memoras se mi absolute finlegis ĝin, sed mi kredas ke jes.

Emanuelo Arbaro

Leginda, legenda


esperanto.net/literaturo/roman/libr/marinrec.html

Laŭ la libra titolo "Marina" kaj la kovrilo legemuloj povas diveni ke la romano de Sten Johansson temas pri seksalloga virino. Jes, la libro prezentas la kreskon de la ĉefrolulino Marina kaj ties malkreskon - perdi ne nur la korpon sed ankaŭ la naturan dispozicion. La daŭro nelineara sterniĝis de la infaneco ĝis la maturaĝeco, de 1970 ĝis 2007. Paralele la ĉefrolulo Tomas kaj aliaj geroluloj akompanis ŝin jen fore jen apude. Dum la procezo munte montriĝis svedaj vivmanieroj kaj pensmetodoj: la sulko inter generacioj, rilatoj inter parencoj kaj inter geamikoj, sintenoj al lingvaj problemoj, politiko, internaciaj eventoj ktp.

Kiel leginto, recenzante, mi devas ne malkaŝi la detalan intrigon. La priskribo de István Ertl sufiĉas: Sten Johansson verkis modernan romanon, ... [eltondita de la recenzinto (e.d.r)] kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj. Tekstofluo ne ĉiam kronologia efikas filmece kaj katenas la atenton.

La intrigo ne estas tro komplika. Sed la aŭtoro faris ĝin tre alloga. La surpriza solvo de la enigmo aperas nur ĉe la fino.

Leginda aŭ ne? Ĉiu havu sian guston. Pri tio Johansson mem aludis per la suba peco en la romano:

Estas plezura novaĵo, kiam li iom post iom ekkonscias, ke libro povas krei tute novajn imagojn kaj ideojn en lia kapo, kvazaŭ ĉiu libro enhavus plurajn kaŝitajn rakontojn. Li demandas sin, ĉu nur li vidas tiujn aliajn rakontojn.

Legante, mi pensis de tempo al tempo pri miaj spertoj de la infaneco ĝis nun. Kion ĉinaj infanoj faris kaj volis dum la 1970aj jaroj? Kaj junuloj poste? Kaj mezaĝuloj nun? Kiom da virinoj kiel Marina troviĝas ĉirkaŭ mi? Kiom da viroj kiel Tomas?... Multajn nefikciajn rakontojn mi vidis. Verŝajne ia realo tuŝeblas. Ribelemaj gejunuloj ŝteletas, konsumas narkotaĵojn kaj sian junecon, luktas por la vivo, ne scias, kiun vojon preni... Estas espereble kaj kredeble ke tiu ĉi romano interesas personojn nemalmultajn. La modernecon modernuloj preferas ĉar temoj pri praa historio kaj fora futuro jam ne mankas; klasikaĵoj ektedis esperantistojn.

Sendube tedas ankaŭ klasikaj fraztipoj kiel iu-faras-ion. Do ni aprezas relative freŝajn strukturojn, kiuj salas la tekston. Ĉi-libre rimarkindaj estas ekzemple la jenaj lingvaj fenomenoj:

1. prepozicio+ki-vorto+infinitivo aŭ prepozicio+ki-subfrazo

>> Marina plu ploras, dum ŝiaj gepatroj disputas pri kiel eduki ŝin.

>> Eble Avo aĉetos ion novan per kio vergi lin, kvankam Avino ne menciis tion.

>> Kaj cetere vi havas nenion pri kio honti.

>> Ĉu li agis same kiel Tomas, kolektante picebranĉojn kaj sekajn herbojn sur kiuj kuŝi en la fojnejo?

>> Nilla diras nenion pri kien ŝi iros.

>> Ili estas ege trafaj pri kiel homoj kondutas.

>> Efektive nun ŝajnas, ke ŝi nenion rakontis pri kiam ŝi transloĝiĝis urben.

2. ŝparaj esprimoj

>> Post la venko de Margaret Thatcher en la parlamentaj elektoj, Paĉjo unue hezitas, ĉu eble bojkoti Brition.

>> Ŝi helpas lin kolekti la hurdojn kaj diversajn aliajn ilojn, poste ili sidas babilante kelkan tempon en la budo, antaŭ ol li ŝlosas kaj ili disiras.

>> Kaj kion tiu Olle Molin vere aspiras? Renkontiĝi, nu bone. Sed por kio?

>> “Rigardu tie fore”, diras Tomas. “Aspektas kiel foko.”

>> “Jen staru, knabo, kaj klinu vin antaŭen!” La spiregoj post kvar aŭ kvin batoj.

>> Krom la problemo pri akvo, la domo estas tute moderna. Malnova ligna domo, sed modernigita. Pumpilo ĉe la puto, akvohejtilo, telefono, televido, elektraj forno, fridujo, frostujo, lavmaŝino – entute ĉio.

>> Arne venos je la sesa, proksimume. Nun jam estas kvarono post, sed tio ne gravas.

>> Vintre ne funkcias la amuzejo Tivoli, sed troviĝas multaj aliaj aferoj por rigardi. Venenaj serpentoj en la zoologia ĝardeno, kaj kosmaj aferoj en la observatorio.

3. frazigado de frazelementoj aŭ subfrazoj (retorika funkcio de punkto)

>> Tomas ne scias, kiel estas havi patron. Nek fraton.

>> Ŝi ja havas. Ĉion!

>> Ĉi-somere Marina ne iros naĝi. Entute neniam.

>> Sed ŝi neniam kuraĝus tion fari. Ne pro kulposento.

>> Neniam antaŭe ŝi montris signojn de aventuremo. Pli ofte de timemo. Kaj de obstino.

>> Kaj eksterdome oni flaras la veteron de la tago. Pluvon. Polvan sunvarmon. Akran, nazincitan fulmotondron. Aŭ – je Kristnasko – falontan neĝon.

>> Se Arne kromlaboras, li devus telefoni por averti pri tio kaj prokrasti la viran semajnfinon. Aŭ eĉ nuligi ĝin.

>> Iomete li ja malsatas. Kaj malvarmas.

>> Eble li povos resti en la vendejo ĝis matene. Se oni ne fermos ĝin.

>> Kelkaj aferoj tamen estas evidentaj. Ke ŝi ne interrompu la parolon de plenkreskulo. Ke ŝi entute ne parolu laŭte. Ke ŝi ne paŝadu nudpiede en la domo, nek klakante per siaj svedaj lignoŝuoj. Kaj ke ŝi eliru vestite en bela kaj zorge gladita robo, ne en truita ĝinzo kaj paliĝinta, eluzita ĉemizeto senmanika, tra kiu videblas ŝiaj cicoj.

4. neuzado de frazoj kun pronomo aŭ substantivo rolanta kiel subjekto

>> Necesas ĉiutage prizorgi ilin, kaj neniam eblas forvojaĝi.

>> Ne eblas telefoni al Arne, eĉ se tiu estus hejme.

>> Ne facilas rekoni la aŭton de onklo Arne.

>> Ne indas inciti ilin sen nepra neceso.

>> Do, estas plej bone resti ĉi-ekstere.

>> Jam pli ol sufiĉas al ili kuri reen ĝis la loko, kie atendas iliaj bicikloj.

>> Ankaŭ al Ida estis neeble akiri permeson por tia aventuro.

>> Estas tro lacige.

5. e-vortoj el prepozicio+substantivo

enmare, almare, enbuŝe, enmane, enurbe, postlerneje, postkoite, postlabore, permane, surlite, surloke, enaere, enlande, eksterurbe, eldome...

6. neordinaraj esprimoj el ordinaraj vortoj

>> Aliflanke la insulanoj, kiuj malhejmas en siaj kompletoj, kaj kies koloj ŝajnas sufokiĝi pro la nekutima kravato.

>> Sed tiam Serge intervenas, petante ke ŝi permesu al li aĉeti tiun, kiun ŝi plej ŝatas. Jen la pinto de ŝia restado en Parizo!

>> Efektive, la vespero sukcesas bone.

>> Unuafoje en pluraj jaroj ŝi nun laŭtlegas ĵus verkitajn poemojn, lekante lian laŭdon kiel kato kremon.

>> Parolante ŝi havas Skanian akĉenton. Precipe kiam ŝi telefone interparolas kun parenco en la hejma provinco, ŝia dialekto floras.

>> Feliĉe Tomas ne portas la koron sur la pinto de la lango. Male, li kutimas ĉiam pensi antaŭ ol diri ion, eĉ en ĉiutagaj situacioj.

>> Mi ne deziras kontakton kun la iamo.

7. uzado de retorikaj figuroj

>> La sola rezulto estas, ke ŝia buŝo tute sekiĝas kiel Saharo.

>> Iel ŝi volus konservi tiun doloron ĝis la sekva jaro, ĉar ĝi estas memoraĵo, pruvo pri tiu somera semajno.

>> Ŝi provis ĝin en la necesejo, kaj tio aspektis kiel sep jaroj da mizero.

>> Tamen Ida certe ne riskos demandi, kiaspecan stomakdoloron ŝi havas, ĉar ŝi mem sendube ne menstruos en cent jaroj ankoraŭ.

>> Dum kumulusoj remuldiĝas supre kaj akvokirloj lirlas sube, ili babilas pri ĉio kaj nenio.

>> Tomas ĉi-momente ne soifas je biero sed je la vero.

>> Ŝi kuiras kafon, pretigas sandviĉojn, portas pletojn kun tasoj kaj teleretoj, kaj fine lavas, lavas, lavas.

>> Li forlasas la lokon kaj la memorojn por reiri urben.

Estas tre lacige, se listi ĉiujn ekzemplojn por ĉiu karaktero. Kvankam ne neeblas elfosi ĉion bezonatan el la bitlibro. Permuse kopii sufiĉas kaj ne necesas indiki la originan paĝon. La supraj limigitaj ekzemploj sentigas al legantoj la freŝecon, fluecon, maturecon kaj malpezecon de la lingvaĵo. Tiuj ecoj garantias ke legado estos plezuro. Trafaj kaj koncizaj esprimoj ŝparigas tempon kaj energion kvazaŭ plezurvojaĝanto estus akompanata de ĉarma kaj lerta gvidantino.

Vere, okule travojaĝante ĉi libron, ni povas senti la apartajn pejzaĝojn de la verkado ĉe Johansson. La lerta priskribado de natura kaj socia medioj pagaje akcelas la evoluon de la intrigo, pentraĵe reliefigas la figurojn de rolantoj, prisme rivelas personajn korstatojn kaj socian fonon, poezie plialtigas buntajn atmosferojn... Jen kelkaj ekzemploj:

>> Estas fruprintempa tago. Pala suno lumas sur la ĵusvekita pejzaĝo, kiu ankoraŭ ne verdiĝis. Nur vojrande jen kaj jen ekbrilas flavaj punktaroj de ĉevalpiedoj.

>> Nilla tamen ne trovas ĝin paradizo. Ŝi estas unu el la gejunuloj, kun kiuj li fojfoje dividas fumon. ... [e.d.r] Dum kumulusoj remuldiĝas supre kaj akvokirloj lirlas sube, ili babilas pri ĉio kaj nenio. Ĉirkaŭe aŭdiĝas urbaj sonoj kvazaŭ de fore, kvankam ili sidas meze de la urbo. Eble la fumo iel maldensigis la realon aŭ kreskigis la distancojn.

>> “Vi gravedigis min.”

Tomas konsterniĝas kaj dum momento ne scias kion pensi. Li rigardas ĉirkaŭ si. La arboj susuras. Fore promenas paro da maljunuloj kaj kuras gaja hundeto. Cetere nenio ĝenas. Nur tiuj vortoj de Nilla, al kiuj li devas iel reagi.

>> Estas varmeta printempa vespero. Apude salikoj jam ekfloras, kaj betuloj havas tiun violan koloron, kiu anoncas baldaŭan ekfoliadon. Ŝi surmetis striktan bluzon kaj tenas la jakon surbrake. La vento tremigas la lanugojn de ŝiaj brakoj. ... [e.d.r] La trotuaro estas glita de neĝokaĉo, kaj ŝi senpacience paŝas inter flakoj da degelaĵo sur la piedvojo hejmen. Fekedzino! Ne eblas kompreni, kial li lasas tiun virinon decidi pri lia vivo.

Videblas ke el tiuj priskriboj iuj efektive havas metaforajn signifojn kiel en poezio. Nu, bildoj miksiĝas kun sentoj plurdimensie... Pli detalaj analizoj estas superfluaj. Saĝaj kaj la legantoj kaj la aŭtoro.

Menciinde, ke Marina estas denaska esperantisto. El tio, sed tamen, legontoj nepre ne havu la divenon ke en la romano ekzistus tedegaj propagandoj pri la t.n. ismo, paco, facileco, frateco, amikeco ktp. Tute male, al ŝi enuigaj estis E-kongresoj. Ŝi ne fariĝis pupo por la movado. Ribelante kontraŭ korpomovaj kongresoj kiel kontraŭ sia patro nudenaĝema ŝi amare mokis la situacion espertrompan pere de la mano de Johansson:

En la kongreso ĉeestas ankaŭ unu franca knabino, kiu ŝajnas esti proksimume dekkvinjara. Marina iutage kuraĝas ekparoli al ŝi. Tamen, ne facilas havi veran kontakton.

“Mi ne komprendas”, diras la knabino. “Vi parlas franca?”

“Ne, bedaŭrinde ne. Do you speak English?”

“Anglais? Non, pas du tout.”

“Kiel vi nomiĝas?”

“Kio?”

“Via nomo? Mi estas Marina.”

Ŝi montras al sia brusto, kvazaŭ per signolingvo, kaj tion la francino komprenas.

“Ah. Mi Jacqueline. Mi estas Francio.”

Je tiu momento en la konversacio aperas la franca sennaciulo proponante, ke li interpretu por ili. Sed al Marina interkonatiĝo per interpretisto ne tre plaĉas, do la provo finiĝas sensukcese.

En tiu ĉi dialogo floras kaj prosperas trajtoj de konversacio kaj parolmanieroj aranĝitaj de la aŭtoro al roluloj. Similaj dialogoj viglaj kun individueco vivoverigis rolantojn.

Parenteze: Esperanto estas nur lingvo kiel ĉiuj aliaj lingvoj. Per ĝi oni povas vole aŭ kontraŭvole fari ĉion kaj nenion, bonan kaj malican; esperantistoj probable estas kiaj ajn: veraj, falsaj, sinceraj, perfidemaj, pacamaj, militarismaj...

Ĉiu posedas siajn emon kaj amon.

La vortoj de la libro mem parolu: leginda, legenda.

Mao Zifu

Paralelaj padoj kaj perfektaj cirkloj


esperanto.net/literaturo/lf/marinrec.html

Sara Spanò

Memperdo kaj memtrovo

Publikigita ĉe
Disvastigo de 2014
retpaĝo
Nova libro de Sten Johansson, “Marina” estas, laŭ priskribo de István Ertl, “moderna romano, pri memperdo kaj memtrovo, pri Svedio de la 70aj jaroj ĝis hodiaŭ, kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj”. Tute ĝuste. Ĝi ne estas krimromano, kvankam temas pri senspura malapero de homo. Nek porinfana (da kiaj Johansson verkis sufiĉe multe), kvankam signifan parton okupas priskribo de infanaj travivaĵoj. Nek ĝenerale tradicia romano laŭ kutimaj skemoj...
La unua ĉapitro rapide orientigas la leganton. En 1993 Tomas ekscias pri malapero de sia amikino Marina (ĉu amatino? Dume ne klaras...), supozeble (sed ne pruvite) pereinta en ŝip-akcidento dum reveno al la hejmlando. Restas ŝia poŝtkarto, sendita el Londono...
Sekvaj ĉapitroj revenigas al 1970-aj jaroj, kaj alterne montras apartajn momentojn el infana vivo de Marina kaj Tomas (tiam, certe, ne konintaj unu la alian). Ĉio estas priskribita tute konvinke kaj reliefe, kun internaj sentoj, pensoj kaj travivaĵoj (kvankam ne en mi-formo). Konfliktaj situacioj kun gepatroj aŭ geavoj, problemoj kun samlernejanoj, ĉio kio por infanoj estas tre grava, sed por plenaĝuloj ŝajnas neglektinda bagatelo. Probable ĉiu el ni iam spertis ion tian... Psikologion de knabo la aŭtoro povus simple rememori – sed same konvinke li priskribas ankaŭ psikologion de knabino, ekzemple ŝiajn moralajn suferojn pro tio ke ŝi volas havi bankostumon aŭ mamzonon, sed la patro opinias tion stulta kaprico, kaj – “Cetere, vi havas nenion por enfermi, Manjo”...
Marina estas denaska esperantistino, filino de diversnaciaj gepatroj. Ankaŭ ĉi-koncernaj problemoj estas montritaj realece. Mi eble povus diri, ke Marina estas iom tro kapricema kaj maldankema – se mi mem ne havus filinon (nun 29-jaran) kun pluraj (feliĉe, tamen, ne ĉiuj!) tre similaj trajtoj de karaktero...
Kelkfoje la rakonto saltas al pli nova tempo, kaj poste revenas al pli-malpli kronologia fluo. Tio ne ĝenas la leganton: subtitolo de ĉiu ĉapitro indikas la jaron, kiam okazis la priskribita epizodo (cetere, imitinda ekzemplo por aliaj aŭtoroj...) Ambaŭ protagonistoj kreskas, akiras novajn vivospertojn, kiel ĉiuj gejunuloj. Tomas bonŝance evitas tro proksiman konatiĝon kun drogoj, ankaŭ ŝtelado en vendejoj ne logas lin, li bonorde ekstudas en gimnazio. Marina studas, havante malpli da aventuroj, iam verkas poemojn – sed la inspiro venas malofte... Unua seks(um)a sperto, kiel tio plej ofte okazas, donas al ambaŭ (pli ĝuste – al ĉiu el la du, ja ankoraŭ temas pri apartaj historioj) post komenca nelonga ĝua eŭforio amaran desaponton... Elekto de onta okupo – malfacila, kiam oni ne havas klaran inklinon al konkreta fako...
Marina kaj Tomas konatiĝas en gimnazio, sed ekatentas unu la alian nur poste, en universitato, estante 20-jaraj. Tio estas jam mezo de la libro, paĝo 80. Tamen li restas por ŝi nur kamarado, kun kiu eblas viziti kinejon aŭ kafejon, priparoli legitajn librojn ktp...
Ankaŭ duavicaj personoj, junaj kaj ne, eĉ se prezentitaj nur kelkfraze, estas realecaj, oni facile imagus, kiel iu el ili agus en alia situacio. Do, ni ekkonas la vivon de svedoj (kaj kelkaj alilandanoj) ĉiuflanke, kun ĉiuj zorgoj kaj ĝojoj. Vere, tiu “psikologia romano” helpas kompreni pensojn kaj sentojn de priskribata socio, kaj tio estas vere interese por homoj el aliaj landoj kaj aliaj generacioj. Ankaŭ se vi vivas en simila socio – vi eble rekonos viajn konatojn kaj pli bone komprenos ilin. Oni povas pripensi ofte diskutatajn demandojn: ĉu ekzistas vera amikeco inter viro kaj virino; kiomgrade la gepatroj rajtas/devas kontroli kaj determini la vivon de siaj gefiloj; ĉu junul(in)o, jam kapabla vivi sendepende, plutenu rilatojn kun gepatroj kaj aliaj parencoj; ĉu libero en okcidenta senco formas justan socion kaj faras homojn feliĉaj... Ne estas pretaj respondoj, ĉiu leganto decidas mem... Pretere menciataj konataj politikaj eventoj de 1980-90-aj jaroj faras la etoson eĉ pli aŭtenta.
Sufiĉe grave rolas en la libro (ja, samkiel en la vivo de gejunuloj) la seksaj rilatoj. Marina ŝanĝas partnerojn sen multaj rimorsoj, ĉiufoje baldaŭ komprenante, ke ne estas tio, kion ŝi vere volus; dum Tomas, kiu laŭ liaj propraj vortoj “ne estas ĉampiono pri amo”, estante nur 22-jara, trovas porkonstantan vivkunulinon Cecilia, penas konduti apud ŝi neriproĉeble, kaj ŝi evidentiĝas multe tro ĵaluzema (kvankam tute senbaze, kio ja ĉiam plej ofendas senkulpulon). Li supozas, ke iliaj rilatoj estas io misa, kaj ke ŝi baldaŭ rompos tion – sed la rilatoj daŭras kaj daŭras...
Prefere mi tamen ne rakontu la pluevoluon de la eventoj – legu la libron mem... kaj laŭplaĉe fantaziu, kio okazis poste.
La lingvaĵo estas tiom natura kaj flua, ke mi preskaŭ ne rimarkas ĝin – kvazaŭ mi legus en la rusa. Dudeko da “nePIVaj” vortoj estas glosita librofine – sed tiuj vortoj jam iĝis komunaj, por ĉiu estas indikitaj kelkaj fontoj. Sten Johansson scias ene de norma Esperanto esprimi ĉion freŝe kaj trafe. Plezure legeblas frazoj kiel “Li eĉ ne scias, ĉu onklo Arne estis frateto aŭ fratego de Panjo” (p. 15); “nekonata viro plugis, erpis kaj dio-scias-kion-is” (p. 18). Emociaj esprimoj kiel “Diodamne!” (p. 11) aŭ “Fekdomaĝe” (p. 61). (La vorto “Fekegale” jam estas komunuza). Plaĉas ankaŭ esprimoj, plene kompreneblaj nur al esperantistoj: “Fine vi komprenas la radion...” (p. 112) kun la signifo “finfine vi komprenis tiom simplan aferon” aŭ “Nun vi ne rajtas deprimiĝi, kiam vi atingis la finan venkon kaj povas fari kion ajn vi volas” (p. 113). Eble estas sveda figuresprimo “...kion ajn oni diras, kiam estas tro da lundoj ĉiusemajne” (p. 113) – samsignifa rusa esprimo por homo, flirte ŝanĝanta siajn decidojn, estas “li havas sep vendredojn semajne”... Aŭ jen interesa frazo, komprenebla nur el kunteksto: “Feliĉe Tomas ne portas la koron sur la pinto de la lango” (p. 129)...
Por gustumi la stilon, jen iom pli longaj pecoj:

Ŝi ŝatas strangajn vortojn pri kiuj eblas mem imagi la signifon. Kaj strangajn frazojn. Kiel "kanto de l’ river’ pri la Dia ver’". Aŭ "okulon levas mi al ĉiel’". Plaĉus al ŝi pentri bildon de bela virino kiu permane eligas unu okulon kaj tenas ĝin alte en la aero, por ke ŝi vidu stratojn kaj domojn, arbojn kaj aŭtojn kaj homojn. Sed ŝi ne same talentas desegni, kiel parkerigi himnojn. Eble bonŝance, ĉar la instruistino ne ŝatas fantazion. (p. 21)
“Ĉi tie ĉio estas pura kaj ordigita, kvazaŭ en la koro de nuklea elektrocentralo”, li diras al Marina. – “Ĉu vere?” – “Nu, ne kiel lastatempe en Ĉernobilo, sed aliloke.” (p. 87)

Elias mem nur elsputas sakraĵon, el kiu Marina komprenas nur trionon. Tiu triono temas pri putinoj kaj putinidoj, kio ŝajnas al ŝi iom troa en la buŝo de naŭjarulo. (p. 148)

Mi nepre aldonus la libron de Sten Johansson “Marina” al la fama “Baza legolisto”, iam kompilita de William Auld.

Valentin Melnikov

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.