La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005

  • Verkinto: G. Waringhien (ĉefred.)
  • Kontribuantoj: Kunordigantoj de la nova eldono: M. Duc Goninaz (gvidanto) kaj K. Roux
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €66.00 (-16% ekde 3 eroj)
  • Priskribo: Normdona (kaj la plej ampleksa) vortaro de la Internacia Lingvo, funde reviziita kaj ĝisdatigita; preskaŭ 17000 kapvortoj (kaj ĉirkaŭ 47000 leksikaj unuoj). Kolektiva verko de ĉirkaŭ 150 kunlaborantoj.
  • Paĝoj: 1265
  • Alto: 250 mm
  • Eldonjaro: 2005
  • ISBN: 2950243282
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Heroa verko – kun mankoj


esperanto.be/fel/mon/rec/pivo.html

PIV – la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto – ekzistas de 1970, kaj estas senkonkurence la plej ampleksa vortaro de Esperanto. Ĉiu serioza esperantologo, ĉiu serioza studanto de la Internacia Lingvo, kaj tre multaj uzantoj de la lingvo de Zamenhof, posedas ekzempleron de PIV. Multaj eĉ rigardas PIV-on kiel normon por la vortprovizo de nia lingvo.

La verkintoj de PIV, ĉepinte Gaston Waringhien, konstruis ĝin sur la bazo de Plena Vortaro de 1930, kaj nun, post jaroj da pena laboro, nova teamo kreis ankoraŭ unu generacion en tiu impona vortara familio: La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĉi-foje gvidis la laboron Michel Duc Goninaz kaj Klaŭdo Roux (kun longa listo de kunlaborantoj). Eldonis, kiel ĉiam, Sennacieca Asocio Tutmonda.

Multaj posedantoj de la malnova PIV (kaj certe ankaŭ multaj aliaj) nun demandas, ĉu indas havigi al si la posteulon de tiu giganta verko. Ekzistas tiuj, kiuj opinias, ke jam la malnova PIV estas superflua, kaj kiuj kontentiĝas per Plena Vortaro, eĉ opiniante, ke tiu estas multrilate pli bona ol PIV.

Por mi mem la demando eĉ ne aperis. Mi senhezite tuj mendis La Novan PIV-on, mallonge PIV2. Sed mi povas bone kompreni, se aliaj hezitas aĉeti tiel grandan verkon, kiu finfine kostas nemalmulte da mono (70 eŭrojn ĉe Flandra Esperanto-Ligo). La respondo al la demando, ĉu aĉeti aŭ ne, kompreneble diversos por diversaj homoj. Ĉi tie mi provos almenaŭ iomete helpi ĝin respondi.

La malnovan PIV-on oni ofte nomis „briko” pro ĝia dikeco. La nova versio eĉ pli meritas tiun nomon. La nombro de paĝoj apenaŭ kreskis (ĝi restas ĉe la „modesta” nombro 1265 – anstataŭe oni iom pligrandigis la paĝoformaton por krei spacon por la nova materialo), sed la koloro nun estas tute bele preskaŭ brikece ruĝa.

PIV1 enhavis ĉirkaŭ 15 200 kapvortojn kaj ĉirkaŭ 39 400 leksikajn unuojn (difinatajn vortojn, inkluzive de la kapvortoj). PIV2 vastigis tion ĝis ĉirkaŭ 16 780 kapvortoj kaj 46 890 leksikaj unuoj. Kiel ĉiam, oni starigos la demandon, ĉu tiom da novaj vortoj vere estas bonvenaĵo en nia „facila” lingvo. Ĉi-okaze mi pensas, ke plejparte jes. Mi mem estas amanto de simpla esperanta lingvaĵo, kun abunda fruktuzado de la vortokunmeta sistemo de nia lingvo, kaj mi ne ŝatas superfluajn novovortojn. Sed PIV2 apenaŭ aldonis multe da superfluaĵoj kompare kun PIV1. La aldonado de novaĵoj koncernas precipe la sciencajn kaj fakajn kampojn de la lingvo, kaj tiukampe, se ne estus limoj pro paĝonombro, prezo kaj tempo, oni povus facile aldoni multajn pliajn milojn. La naciaj lingvoj enhavas milionojn kaj milionojn da tiaj vortoj.

Klare la plej frapaj kaj plej gravaj diferencoj inter PIV1 kaj PIV2 estas sur la kampo de faka kaj scienca vortprovizo. PIV1 enhavis tiurilate klarajn mankojn: multaj tiaj vortoj kaj difinoj estis ĉe la apero de PIV1 tre malnovecaj kaj jam tiam frape neĝisdataj. Tiom pli nun, pli ol tridek jarojn post la apero de PIV1, tiuj mankoj sentiĝas neelteneblaj. Tial tiuj, kiuj eĉ nur iomete bezonas vortojn fakajn kaj sciencajn, jam havas sian respondon: PIV2 estas nepra aldono al la librokolekto.

Da tiaj vortoj, kiujn oni tradicie emas nomi „neologismoj”, da vortoj, kiuj estas superfluaj duoblaĵoj de MAL-vortoj, da strangaj harfendaj literaturecaj kaj poeziaj vortoj, PIV2 apenaŭ enhavas pli ol PIV1. Estas apenaŭ spuro de la troa vortokreemo de diversaj modernaj literaturaj skoloj de nia lingvo. Tion mi trovas ĝenerale laŭdinda. Tiajn vortojn serĉu tiuj, kiuj interesiĝas, prefere en specialaj glosaroj. La sola ŝanĝo tiurilate en PIV2 estas, ke tiuj vortoj nun estas iom kaŝitaj: PIV2 ne plu ilin indikas per apartaj simboloj. La legantoj devas do mem atenti, kaj mem prijuĝi, ĉu vortoj kiel „estiel” kaj „mava” – ambaŭ jam en PIV1 – estas uzindaj aŭ ne.

Kaj per tio ni alvenas al la plej grava afero pri La Nova PIV: por uzi ĝin necesas prudento. Tro multaj emis rigardi la malnovan PIV-on kiel iaspecan lingvan Biblion. Se vorto aperis en PIV, ĝi estis por ili bona vorto, se vorto tie ne aperis, ĝi estis (eble) malbona. Oni rigardis PIV-on kiel normon por bona Esperanto. Tiu sinteno ĉiam estis grava eraro. PIV neniam havis ian oficialan statuson. Ĝi simple estis la plej granda kaj plej kompleta vortaro havebla. Sed la homoj, kiuj ĝin verkis, estis homoj, neperfektaj kaj eraripovaj, kaj kun diversaj kapricaj ideoj (same kiel ĉiuj homoj, inkluzive min). Jam en PIV1 estis tial abundo da eraroj kaj dubindaĵoj, kaj nemalmulte da vortoj neuzindaj kaj neuzeblaj. Sed por tion scii, oni devis pensi mem, kaj ne blinde fidi. Tiu fakto restas valida por PIV2. La Nova PIV sendube estas grandega plibonigo de la malnova versio. Oni ĝustigis, oni aldonis mankantajn kaj nepre bezonatajn vortojn kaj kunmetaĵojn, oni poluris, oni riĉigis ... sed oni ne perfektigis. Restas eraroj de la malnova PIV, kaj aperis ankaŭ novaj eraroj, foje eĉ tre gravaj.

Klaras, ke tia verko kiel PIV praktike neniam povas esti perfekta. Ankaŭ kompareblaj nacilingvaj vortaroj enhavas multe da eraroj, kvankam ilin plej ofte faras profesiuloj kun multe da rimedoj, multe da mono kaj multe da tempo por sia laboro. La Novan PIV-on ellaboris volontuloj senpage. Ili faris heroan laboron, sed ili estis tro malmultaj, kaj ili ne havis sufiĉe da rimedoj, nek sufiĉe da tempo por la laboro. Tial la rezulto, kvankam imponega kaj utilega, estas tamen mankohava.

La ilustraĵoj de PIV1, kiuj donis al ĝi la nomparton „Ilustrita”, restis por multaj legantoj neutiligata trezoro kuŝanta iom kaŝe ĉe la fino de la vortaro. Mi mem ilin malofte rigardis. En PIV2 la ilustraĵoj ekloĝis inter la kapvortoj, kaj estos tial verŝajne pli rimarkataj kaj pli utilaj. La bildoj ne estas tre multaj (pro manko de kontribuantoj), sed ili estas plaĉaj kaj instruaj, kaj ili donas al la vortaro modernan aspekton. Indas mencii ankaŭ la diversajn tabelojn pri zoologio, matematiko kaj aliaj temoj. Tiuj eĉ pli riĉigas la vortaron.

Inter la utilaĵoj de PIV1 elstaris la abunda kolekto da ekzemploj, kiuj ne malofte pli gravis ol la difinoj por instrui, kion efektive signifas vorto, kaj kiel oni efektive ĝin uzas kaj uzu. Ili, kompreneble, restas en PIV2, kaj estas riĉigitaj per ekzemploj de moderna lingvouzo. En PIV1 aperis, krom ekzemploj anonimaj, precipe abundo da zamenhofaĵoj. Flanke de citaĵoj de la Majstro enestis nur kelkaj relative malmultaj citoj de Kabe, Grabowski kaj Kalocsay, kaj ekzemploj bibliaj. En PIV2 aldoniĝis ekzemploj markitaj per „M” por MONATO, „Ĉ” por El Popola Ĉinio, „LF” por Literatura Foiro, „RG” por Rok-gazet', „A” por Auld, „GN” por Neves, „JC” por Camacho, „PM” por Mährti, „Sz” por Szilágyi, „Ŝ” por Schwartz, „T” por Tinĉjo, „TS” por Steele, „W” por Waringhien, kaj ankoraŭ multaj aliaj fontindikoj. Tiuj indikoj estas grava atesto pri serioza kaj laŭdinda esploro de la lingvouzo de Esperanto.

Da bonaj, bonegaj, plibonigitaj kaj ĝustigitaj difinoj, estas kompreneble multo en PIV2. Min frapis, ekzemple, la modernigita difino de „nupto”, kiu ne estas plu limigita al tradicia geedziĝa festo, sed inkluzivas la tutan diversecan gamon de homaj manieroj de kunvivado: „Ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo).” Mi notis aprobe la forigon de la kondamno kontraŭ „ŝati” en frazoj kiel „mi ŝatas kafon” kaj „ĉu vi ŝatas danci?”. Mi ĝojas, ke PIV2 kuraĝis fiksi por „biliono”, „triliono”, ktp klarajn valorojn sendependajn de varia nacilingva uzado. Mi notis, ke radikoj kiel ŜARĜ/, VEST/, URIN/, PAK/ kaj ŜIM/ nun aperas kun O-finaĵa kapvorto (el kiu la verbaj formoj logike deriviĝas), anstataŭ la I-finaĵaj kapvortoj de PIV1 (pro tradicio, sed tute kontraŭ la maniero, en kiu oni ĉiam uzis tiujn radikojn). Tio estas tre laŭdinda ĝustigo (kvankam multaj similaj okazoj restas nekorektitaj). PIV1 preferis „skalo” por serio de muzikaj tonoj. PIV2 tion ĝustigis laŭ la Fundamento, klare donante al ni „gamo” por tiu signifo. Inter la du konkurencaj vortoj „lingvistiko” kaj „lingviko”, PIV2 surprize kaj gratulinde donas la preferon al ... „lingvoscienco” (!), lokante la difinon ĉe tiu lasta vorto.

Ĉe „lingvoscienco” PIV2 do preferas regulan kunmetaĵon super neoficiala sufikso, sed, cetere, ĝi ne timas novajn afiksojn. Precipe sur la kampo de sciencaj kaj fakaj vortoj ni trovas preskaŭ nesuperrigardeblan aron da afiksoj. PIV2, bedaŭrinde, tute nebuligas la gravan distingon inter veraj esperantaj afiksoj kaj ŝajnafiksoj, prezentante ilin tute samamaniere. Unu ekzemplo estas „bijekcio”, kiu laŭ PIV2 enhavas prefikson BI-, kiu signifas „du” aŭ „ambaŭ”. Sed tute certe BI- ne estas vera esperanta afikso. Ĝi estas ŝajnafikso, kaj la vorto „bijekcio” estas farita el la radiko BIJEKCI/, kiun ni ricevis kiel tutaĵon el la naciaj lingvoj. Certe povas esti utile scii, ke la radikparto „bi...” esprimas la ideon „ambaŭ”, sed estas tre danĝere prezenti BI/ kvazaŭ egalan al veraj esperantaj prefiksoj kiel MAL/ kaj EK/. BI/ estas en PIV2 markita kiel „scienca”, sed eĉ kadre de sciencaj vortoj oni ne povas ĝin libere uzi. Oni ne per ĝi faru vortojn kiel *birada* anstataŭ „ambaŭrada”, aŭ *bicifera* anstataŭ „ducifera”. Alia ekzemplo estas la sufikso I, kiu havas en PIV2 (interalie) la signifon „sfero de agado, fako, socia sistemo”. PIV2 formas per ĝi vortojn kiel „ksenofobio”, „agronomio” kaj „aristokratio”. Se tiu I-sufikso estus vera esperanta sufikso, ni povus per ĝi krei ekz. el „diktatoro” la vorton *diktatorio* (= „diktatoreco”), sed tion oni ja ne faru. La kialo estas, ke la „i” de „ksenofobio”, „agronomio” kaj „aristokratio” tute ne estas esperanta afikso. Ĝi aperas nur kiam Esperanto pruntis vortojn kun tia „i” el la naciaj lingvoj. Kaj eĉ PIV2 mem ne kreis vortojn kiel *diktatorio*. Sed kiam PIV2 nomas tiun „i” sufikso, ĝi donas la impreson al la legantoj, ke tio estas vortfarilo libere uzebla.

Unu kampo, kie multaj certe deziras rigardi La Novan PIV-on kiel normodonan, estas la kampo de landonomoj, aŭ regnonomoj kiel PIV2 preferas diri. Bedaŭrinde, tiukampe PIV2 ne povas servi kiel normo. Tiel estas ne nur pro multaj nekonsekvencaĵoj kaj eraroj tiukampe en PIV2, sed precipe pro tio, ke PIV2 mem deklaras, ke ĝi ne provas starigi normon. En la Antaŭparolo Duc Goninaz skribas: „Sed mi registris la nunan efektivan uzadon, menciante la dubojn, kiam ili ekzistas, ekzemple kiam tiu uzado ne sekvas la rekomendojn de la Akademio. Ankaŭ sur tiu ĉi tereno leksikografo ne povas trudi uzadon aŭ proponi reformojn.” Efektive en la Antaŭparolo Duc Goninaz rekte deklaras, ke iuj el la regnonomaj formoj, kiujn PIV2 donas, estas laŭ li malbonaj! Pri regnonomoj PIV2 do nur redonas pli-malpli senkritike la praktikan uzadon, kun ties variado. Tiu, kiu eventuale volas serĉi eskapon de tiu foje kaoseca uzo, en PIV2 nur retrovas tiun saman variadon kun ties nekonsekvencaĵoj kaj misaĵoj.

Mi ne tedos vin per longaj listoj de kritikindaĵoj kaj komposteraroj (interesatoj povas tamen trovi tiajn listojn en Interreto, ekz. en mia TTT-ejo www.bertilow.com/piv/). Sed mi ne povas ne mencii jam nun, ke PIV2, same kiel PIV1, ne estas plene fidinda en siaj indikoj pri fundamenteco kaj oficialeco de radikoj. Aperas bedaŭrindaj eraroj: iuj radikoj oficialaj aŭ fundamentaj ne havas indikon pri tio, aŭ havas malĝustan indikon. Kaj sep oficialaj radikoj (ĉiuj kun „ĥ”) eĉ tute malaperis el PIV2! Tiu, kiu volas scii, kio estas oficiala, fundamenta, aŭ apartenanta al la Baza Radikaro Oficiala, povas anstataŭe trovi fidindajn informojn pri tio en la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto: www.akademio-de-esperanto.org.

Kaj tiel ni alvenas al grava temo: laŭ mi, vortaroj kiel PIV ne povos longe plu resti nur paperaj. Ni vivas en epoko, kiam tiaj aferoj rapide transmigras en Interreton. Mi ne diras, ke paperaj vortaroj ne plu aperos. Sendube, homoj volos plu legi tiajn aferojn ankaŭ papere. Sed la baza versio de tiaj verkoj estos pli kaj pli ofte interreta. Daŭras tro longe, kaj estas tro pene, ĝisdatigi verkon kiel PIV nur en la formo de papera briko. Vortaroj retaj kontraste povas esti ĝisdatigataj rapide kaj konstante. Ni jam havas en la reto embrion, aŭ eĉ pli ol embrion, de tia vortaro de Esperanto: La Reta Vortaro (purl.org/net/voko/revo/). Ĝi ankoraŭ ne povas vere konkurenci kun PIV2, sed se PIV restos nur papera, se PIV ne aperos en Interreto (aŭ almenaŭ sur kompakta disko), PIV, verŝajne, estos iam dum la venontaj kelkaj jaroj detronigita kiel la plej grava vortaro de Esperanto.

Sed tia detronigo apenaŭ okazos tuj, kaj multaj bezonas modernan vortaron nun, ne post dek jaroj. PIV2 ankoraŭ estas senkonkurenca kaj senalternativa kiel plena, kaj eĉ ilustrita, vortaro de Esperanto, kaj mi – malgraŭ mia foje grava kaj akra kritiko – sumsume volas tamen rekomendi La Novan Plenan Ilustritan Vortaron al ĉiuj lernantoj kaj uzantoj de la Internacia Lingvo. Al Michel Duc Goninaz, al Klaŭdo Roux, al la kunlaborantoj kaj al Sennacieca Asocio Tutmonda, mi deziras doni koran gratulon kaj grandegan dankon!

Bertilo Wennergren

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.