La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Homarano
La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof

  • Verkinto: Aleksander Korĵenkov
  • Speco: movado
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€27.00 (-16% ekde 3 eroj)
  • Priskribo: Nova biografio de la iniciatinto de Esperanto, unue publikigita okaze de la 150-jariĝo de lia naskiĝo.
  • Paĝoj: 359
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2011
  • ISBN: 9786099508740
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?


2012
esperanto.be/fel/mon/rec/hvvi.php

Ĉiu nova granda biografio de Zamenhof estas evento en la Esperanto-mondo. Tiom pli, se ĝi entenas rezultojn de novaj historiaj esploroj. Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, verkita de Aleksander Korĵenkov, estas ĝuste tia verko kaj vere signifa kontribuo al la zamenhofologia literaturo. Antaŭ ol pli detale trarigardi ĝian enhavon, mencii ĝiajn avantaĝojn kaj mankojn, mi asertu, ke ĝi estas nepre serioze legenda kaj eĉ studenda fare de ĉiu klera esperantisto, sendepende de liaj specialaj interesoj kaj okupoj ene de nia popolo.

Reviziita eldono

La unua eldono aperis en 2009 kaj tre rapide elĉerpiĝis, kaj nur post du jaroj venis tempo por la dua, reviziita eldono. En la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj kaj kelkaj faktaj eraroj, kaj ĝi entenas ankaŭ iom da nova materialo pri la patro de Ludoviko – M. F. Zamenhof. Krome, la aŭtoro utiligis la intertempe aperintajn aktojn de la esperantologia konferenco en Bjalistoko kaj de la homaranisma simpozio en La Chaux-de-Fonds, kaj la surdiskan kolekton de la kvar eroj de la Plena Verkaro de Zamenhof, kiujn Itô Kanzi (Ludovikito) kompilis, sed ne sukcesis eldoni. Ĉi tiu eldono enhavas ankaŭ nomindekson kaj du recenzojn.

Fundaj esploroj

La unua grava avantaĝo de la libro estas tio, ke la aŭtoro faris por ĝi seriozajn esplorojn en arkivoj de diversaj urboj kaj trastudis en bibliotekoj plurajn gazetojn el 1880aj jaroj, al kiuj kontribuis (aŭ oni supozis, ke kontribuis) la juna Zamenhof. Tiuj esploroj donis al ni multajn novajn, dokumente pruvitajn faktojn pri la biografio de la majstro kaj ebligis flankenmeti certajn antaŭajn supozojn kiel legendojn aŭ fantaziajn elpensaĵojn de biografiistoj. Ekzemple, la historion pri forbruligo fare de la patro de la plej unua varianto de zamenhofa lingvoprojekto ni sendube nun devas konsideri kiel belan legendon.

Novaj hipotezoj

Male, refutante certajn mitojn, la aŭtoro fojfoje devas enkonduki novajn hipotezojn, kiuj (dume?) ne estas pravigitaj kaj restas nur verŝajnaj ebloj. Temas, ekzemple, pri tio, ke en 1897 Zamenhof devis preskaŭ ĉesi okupiĝi pri Esperanto pro la premo de la bopatro S. Zilbernik.

Zamenhofa penso

La dua grava avantaĝo de la libro estas tio, ke la aŭtoro penis fari ĝin kiel prezenton de evoluo de la zamenhofa penso. Tiun temon desegnis Zamenhof mem en sia letero al Michaux (1905.02.21), kaj de la plena cito de la letero la aŭtoro komencas sian libron. Ĝuste zamenhofaj ideoj fariĝis la ĉefa fadeno por la prezentata biografio. La aŭtoro por tio esploris la fontojn de la zamenhofaj ideoj kaj por tio speciale atentis idean fonon, kiu ekzistis fine de la 19a jarcento en rondoj de la rusa judaro. Oni ne povas diri, ke la temo tute neniam estis tuŝita de antaŭaj esploristoj, sed tiom profundan analizon pri tio ĝis nun faris neniu. Al Korĵenkov, sendube, helpis fari tion la fakto, ke li mem ne estas judo kaj povis senpartiece, deflanke analizi la judajn diskutojn – juddevena persono tuj estus akuzita pri „netaŭgaj” simpatioj!

Interna lukto de Zamenhof inter strebo al unuiĝo de la homaro kaj emancipiĝo de lia gento kondukis lin finfine al kreo de la koncepto de hilelismo, kiu poste transformiĝis al homaranismo. Tiu idearo devis krei la bazon por ambaŭ streboj pere de kreo de neŭtrala komunhoma religio (kune kun plivastigo de uzado de la komunhoma lingvo, kompreneble). Kutime oni mencias nur la idearon kaj prezentas ĝian kernon, sed ne analizas la evoluon de ĝi mem. Tamen ĝi ne estis io tute finita, kaj la aŭtoro montras esencajn diferencojn inter ĝiaj diversaj variantoj inter 1901 kaj 1917. Konstanta perfektigado de la koncepto, cetere, estis stimulata de ĝia malakcepto: komence de judoj, poste de esperantistoj.

Al mi ŝajnas, ke, konsiderante fontojn de la zamenhofaj ideoj, la aŭtoro trotaksas la influon de nur judaj ideoj. Finfine, Zamenhof estis edukita en sino de la rusa kulturo, kiu ne povis ne influi liajn pensojn. Estonte necesas esplori influon de tiutempaj rusaj filozofoj (V. Solovjov, N. Fjodorov) al lia penso.

Tre interesa estas la sistemigo de ĉiuj donitaĵoj pri la rilato de Zamenhof al reformoj en lia (nia!) lingvo. Fakte, la leganto venas al la konkludo, ke Zamenhof mem ne nur ne kontraŭis reformojn, sed eĉ strebis al ili, kaj ke la Ido-krizo estis nelastavice provokita de li mem.

Kelkaj mankoj

Parolante pri sendubaj meritoj de la libro, necesas ankaŭ mencii ĝiajn certajn mankojn. Kelkaj komencitaj temoj ne estas finitaj. Ekzemple, ne estas finita la brile komencita temo pri la rilatoj inter la patro kaj filo Zamenhofoj, Marko kaj Lazaro; tute ne estas menciata la temo pri la rilato al Esperanto de aliaj familianoj de Zamenhof; sed tiuj mankoj estas neeviteblaj pro tio, ke neniu biografia verko povas esti perfekta kaj plene elĉerpi ĉiujn temojn.

Iom pli stranga estas jeno. Esplorante la zamenhofan biografion kaj senmaskigante helpe de novaj dokumentaj atestoj kelkajn legendojn pri lia vivo, ekzemple, Korĵenkov senkritike reproduktas kelkajn aliajn legendojn, kiuj jam delonge estis senmaskigitaj. Unue, li ripetas la miton pri tio, ke Trompeter ĉesis lin mone subteni pro tio, ke la reformoj de 1894 ne estis akceptitaj. Ludovikito delonge ĉion klarigis tiurilate ...

Arbitre

Kio nepre estas konsiderinda kiel manko por senpasia biografio, estas arbitraj prijuĝoj de la zamenhofaj ideoj, ilia kritiko. Estus pli bone, se la aŭtoro ĉie nur simple rakontus pri la ideoj de Zamenhof, kiel li modele faras en pluraj ĉapitroj; sed en la ĉapitro 7, dediĉita ĉefe al la centra teoria zamenhofa verko Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, li ne simple rakontas pri ĝia enhavo, sed akre kritikas.

Korĵenkov asertas, ke la ĉefa strebo de Zamenhof al unulingveco de la homaro nun aspektas ŝoka kaj neakceptebla. Jes, ĝi estas direktita kontraŭ ĉiuj naciismoj kaj estas neakceptebla por ĉiaspecaj naciistoj, sed estas kaj restas kerno de ĉiu internacilingva movado (ne nur esperanta!). Ke tiu revo en la homaro ekzistas, atestas la utopia kaj scienc-fantazia literaturo (ni rememoru verkojn de Wells, Asimov, Jefremov, Harrison kaj de multaj aliaj). Primitiva prahomo, elpensinta la miton pri la dia puno pro la babeltura konstruado, komprenis la aferon same kiel Zamenhof – sed malsame al Korĵenkov. Nu, tio estas afero de persona gusto, sed biografio de la majstro ne estas loko, kie oni lian centran (kaj ĉefan!) ideon malakceptas!

Plue Korĵenkov asertas, ke nuntempe bezono pri neŭtrala internacia lingvo ne plu ekzistas, ĉar la usonangla jam ludas tiun rolon, kaj oni povas pri tio nenion fari. Nun ne estas problemo de la internacia lingvo, ĉar ĝi ekzistas. Li diras: „Gravas reformuli la esencon kaj estontecon de la problemo, ĉar Esperanto ne havas nun ŝancon por enkonduko kiel lingvo internacia. Sed Esperanto efektive funkcias, kaj ĝiaj uzantoj ĝuas ne tiom la lingvajn ecojn, kiom la ecojn de la komunumo de Esperanto-parolantoj.” Tiu starpunkto estas bone konata dum la lastaj 30 jaroj kiel „raŭmismo”, sed ja ĝiaj adeptoj ne konsistigas la plimulton inter la esperantistoj. Polemiki kun la majstro por propagandi tiujn pensojn en lia scienca biografio ne ŝajnas al mi tre bona ideo.

Konklude mi ripetas: malgraŭ ĉiuj mankoj, la esploro de Korĵenkov estas grava kontribuo al la Esperanto-historio, kiun nepre legu ĉiu.

Nikolao Gudskov

Supera biografio de Zamenhof

La zamenhofa jubileo stimulis miriadon da verkoj, celebradoj, tradukoj, studoj, prelegoj, kunvenoj, eĉ la fondon de tute nova revuo Homarane (rimarku la adverbon!). La intereso pri Zamenhof direktiĝis ege pli multe al lia ideologio ol al la lingvohistorio, de kiu tamen aperis interesaj detaloj apenaŭ konataj. Esploroj kaj kritikoj, enarkivaj traserĉoj, perlupeaj deĉifroj de dokumentoj; en tiom da produktoj elstaras Homarano, verko de la nuntempe plej dokumentita zamenhofologo, Aleksandro Korĵenkov. Absolute sensoifiga. Por tiu kiu soifas scii, kiu estis la vera el la multaj nomoj, L. Zamenhof, L.L Zamenhof, L. Samenhof ktp, la aŭtoro respondas en la unua ĉapitro, Vojaĝo inter la nomoj, per plena listo ĉerpita el 97 enciklopedioj en 19 lingvoj. Eĉ nur la antaŭnomo havas 34 variantojn: de Lajos al Ljudvig-Lazar, pasante tra Louis kaj Lejzer Ludwik, L’udovit Lazár ktp. La transskribo de la familia nomo alportas plian dudekon da kombinoj, se ni flankelasas tiujn pri la familianoj. Temas ne nur pri kuriozaĵo, temas ja pri tre interesa foto de la diverskultureco bildiĝanta tra la nomtransskriboj.
La pluaj ĉapitroj rakontas pri lia vivo, komencante de la juda medio kaj de la studentaj jaroj. Ni pasas tra la forte praktikata judismo, la cionistaj societoj, lia verkado ruslingva kiel stimulanto de sia popolo kontraŭ asimiliĝo kaj kuraĝigo al trovo de maldense loĝata teritorio por establi judan komunumon. Je la demando, ĉu tiom da sciigoj ne estis jam elĉerpe kolektitaj de Waringhien kaj Maimon, de Holzhaus kaj Ludovikito, la respondo estas: ili estis ja kolektitaj, sed nur parte, kaj estis aperintaj tute dise; ĉi tie ili estas ampleksigitaj, orde kunigitaj, komparataj kaj prinotataj en la diversaŭtoraj kontraŭdiroj. Vere benediktana laboro, farita kun esperantista pasio kaj historiista (kaj instruista) kompententeco.
Multaj tekstoj estas menciitaj, sed ne multaj estas cititaj; ofte por la plena teksto la aŭtoro resendas al sia propra antologio Mi estas homo, kompilaĵo certe ne elĉerpa (Zamenhof verkis milojn da paĝoj!), sed plene adekvata por prilumi la personecon de la Majstro rekte el liaj linioj. Tial leganto povus resti kun iom da amaro en la buŝo, ĉar por plene kompreni la tezojn prezentitajn li devus iri al alia verko.
Taŭga akcento estas metita sur la kvar jaroj pasigitaj de Zamenhof kaj lia familio en Grodno; ofte eĉ la atentaj legantoj de la revuo La Esperantisto ne konsciis pri la efektiva malriĉeco de la jam ne plu juna doktoro, pri la oferoj de li (kaj, sekve, de lia familio) al la "sankta afero". Malfruo en la aperigo de la revuo, transdono kaj repreno de tia malprofita iniciato kia estis la revuo mem, ĝia transformo al ia speco de antaŭtempa persona blogo, kiel ni konceptus ĝin hodiaŭ: ĉio ĉi trovas detalan rakonton en la libro, kiu legiĝas kiel romano, preciza tamen neniam pedanta, informoplena, tamen neniam teda, kun leĝeraj personaj anekdotoj.
"La tuta afero Esperanta estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo"; tiel skribis Zamenhof al Javal la 24.9.1905, sed "tiu komuna ideo" estis jam amputita de la "Deklaracio pri esperantismo", akceptita en Bulonjo, deklaracio nete disiganta la lingvon de ĉia ajn ideologio. La lingvo kreis popolon: la lingvo estas mia nacio diros la Rezolucio de PEN lanĉita en Santiago de Kampustelo en septembro 1993; male, Hilelismo fadiĝas pli kaj pli fone sur la esperantista scenejo. Zamenhof aŭtoritate ja, sed malkomplete, oratoros pri la interna ideo, sed limigos ĝin al la esperantismo, kaŝante ĝian apartenon al la universalo de religio neŭtrale-homa, heroldanta moralon eĉ pli vastan: la unuiĝo de la homaro.
Interesa la korĵenkova analizo, nun pli kaj pli akceptata de la zamenhofologoj, ke Lazaro Ludoviko kabeis retiriĝante de la movado kaj lasante la (iam "sanktan") aferon de la lingvo kaj de ĝia disvastigo en la manoj de organizaj spertuloj: jen Bourlet, Boirac, Cart. Analizo hereza kaj skandala, se legata tra ĝisostulaj okulvitroj, sed tute adekvata: Zamenhof volis liberiĝi el la movado, kiu lin ĉikanis per sennombraj disputoj inter la francaj elstar(em)uloj en la unuaj dek jaroj de la dudeka jarcento, tute same kiel ĝi estis disputcentro en la juda-pola-rusa-germana elito dum la tuj antaŭa jardeko. Sed la grandskala elpaŝo kun hilelismo, poste evoluinta al homaranismo, estis ĉiam prokrastata: la unua broŝuro estis provbalono, posta eldono restis sen adekvata disvastigo. El la esperantistoj neniu aliĝis al homaranismo, adeptojn al ĝi Zamenhof klopodis trovi ekstere, kaj la rolo de la lingvo en ĉi tiu pli vasta ideo iĝis tute marĝena: en la, cetere jam malfrua, provo pri lanĉo de homaranisma kongreso Zamenhof tre timeme petas de siaj Esperanto-amikoj rolon preskaŭ nur de tradukantoj de alvoko. Vidante la etan sukceson (tamen sukceson!) de la lingvo, li esperas, ke la pli vasta ideo de unu ĝenerala religio trovos pli da adeptoj; kaj, ĉar eĉ tiu restos seneĥa, li transiras al ankoraŭ pli granda, la tuthomara unuiĝo. Kvazaŭ sportisto kiu, ne eltenkapabla pri 100-metra kurado, volas sin elprovi sur dekmilmetra, kaj, kompreneble kolapsinte ankaŭ sur tiu, insistas defii sin mem en maratona distanco.
En Heroldo (n-ro 2151) aperis stimula recenzo plume de Giorgio Silfer, komparanta ĉi tiun verkon kun Mi estas homo, por kiu ĝi esprimas preferon surbaze de ideologiaj parametroj, laŭ mi tamen ne tute prikonsenteblaj; la jam piednote menciita studo de François Degoul estas sespaĝa eseo, klasifikanta Homarano-n "nediskuteble supera al ĉiuj ĝis nun eldonitaj biografioj de Zamenhof". Mi plene aliĝas al tiu ĉi juĝo. Komparo kun Mi estas homo aŭ preferindeco pri "Zamenhof-fokusa" pliampleksigo de la unuaj ĉapitroj de Historio de Esperanto, kiel sugestas Silfer, ne ŝajnas al mi nepraj en la prezento de Homarano: kompreneble ĝi etparte surmetiĝas al la du menciitaj korĵenkovaj verkoj, sed ĝi havas nek la celon historii pri la lingvo, nek la celon antologii pri ĝia iniciatinto. Ĝi perfekte (se perfekteco ekzistas) plenumas la celon de la subtitolo: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Ĝin legos kun granda plezuro esperantistoj, historiistoj, filozofoj, universalistoj kaj … ŝatantoj de biografiaj romanoj.

Carlo Minnaja

La plej fidinda

Publikigita ĉe
parenteze.net
parenteze.net/2016/homarano/
Aleksander Korĵenkov faris grandiozan laboron por la biografio de L.L. Zamenhof. En “Homarano” la faktoj estas bone dokumentitaj. Duonmilo da notoj provizas nin per referencoj kaj aldonaj klarigoj. Kelkaj malveraĵoj ade ripetataj de la esperantistoj trovas ĝustigon sur la paĝoj de la libro. La aŭtoro faris seriozan esploron kaj por la bezonoj de la biografio konsultis plurajn arkivaĵojn, tiujn jam delonge konatajn sed ankaŭ novajn. Danke al tio ni ricevas kelkajn ĝisdatigojn kaj ĝis nun nekonatajn detalojn pri la Zamenhofa vivokuro.

La titolo de la libro estas trafa, adekvata al la enhavo – la internacia lingvo estis por Zamenhof nur unu el la vivostreboj kaj tute ne la plej grava. Oni bone komprenas tion post la tralego, ĉar Korĵenkov ne limigis la rakonton al la lingvaj ambicioj, sed taŭge lokas ilin en la pli vasta perspektivo de la Zamenhofa idearo, precipe lia hilelismo/homaranismo. Laŭ la ĉapitroj la aŭtoro sekvas kaj analizas la evoluon de la opinioj kaj la ŝanĝiĝantan formon de tiu politika-filozofia-religia projekto.

Korĵenkov metas la vivohistorion de la iniciatoro de Esperanto en pli vastan soci-politikan kadron de Rusia Imperio en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kio faciligas kompreni iujn okazaĵojn kaj flari la guston de la tempo. Tiu, bedaŭrinde, ofte odoraĉas je furioza antisemitismo, kontraŭ kiu luktas la… “varsovia kuracisto” aŭ – por alfronti la fakton – la judo Zamenhof. Iuj daŭre kaŝas aŭ maskas lian judecon, dum – kiel montras en “Homarano” la koncernato mem – ĝi estas kerna por la tuta rakonto, kreo de la lingvo kaj kvazaŭ-religiaj konceptoj.

En la libro forestas la kutimaj laŭdoj kaj apologioj je kiuj ofte plenplenas la tekstoj pri D-ro Esperanto. “Homarano” ne celas (pli) sanktigi “la Majstron” sed nur prezenti objektivajn faktojn, eĉ se tie kaj aliloke ili estas iel malfavoraj al la senmakula famo de la ĉefheroo. La leganto mem konkludu la eksterordinarecon de la Homarano.

Mi trovas ĝena nur la situon de la notoj – publikigitaj en la fino, post la ĉefa teksto anstataŭ piede de la paĝoj al kiuj ili rilatas. Tio malfaciligas konsultadon de la notoj (plejparte bibliografiaj, sed ne sole!), sed ĉar ili estas tiom multaj kaj foje longaj, mi ne povas esti certa ke ŝanĝi ilin al piednotoj faciligus la legadon.

“Vivo de Zamenhof” (1920) verkita de Edmond Privat kaj “Zamenhof, aŭtoro de Esperanto” (1962) de Marjorie Boulton daŭre estas legindaj klasikaĵoj kaj “Homarano” (2009) forprenas neniom el ilia gloro. Tamen, danke al la novaj ebloj kaj esploroj, kun rigora obeo al la faktoj, la ĉi-lasta estas la plej fidinda. La libro ĵetas novan lumon – ne malgraŭ la paso de la tempo, sed ĝuste pro ĝi. Eĉ se oni legis jam kelkajn Zamenhofajn biografiojn, oni ne hezitu konsumi ankaŭ tiun ĉi de Aleksander Korĵenkov.

Paweł Fischer-Kotowski

Zamenhof, ne nur “naiva revanto”


esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-homarn.htm
Mi recenzas certe la plej bonan biografion de Zamenhof verkitan ĝis nun. Ĝi konsistas el 15 ĉapitroj, en kiuj la aŭtoro esence analizas tri vastajn problemojn: la striktan biografion, la lingvajn reformojn (pri kiuj mi ne okupiĝos) kaj la ideologion de Zamenhof. La verko kun la apoteka precizeco strebas ĝuste strukturi la faktojn pri la vivo de la Majstro, kiel neniam antaŭe, sed antaŭ ĉio ĝi rompas kun la tradicia diskurso pri Zamenhof.

En la tradicia diskurso, ripetata de Ziółkowska, Boulton, Centassi, Masson kaj aliaj (kun kelkaj esceptoj) ni havas pli malpli ĉiam ripetiĝantan apologian skemon konstruitan komence surbaze de la fama letero de Zamenhof el 1895 al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, do unue Bjalistoko kun la multnacia loĝantaro, poste mizera vivo de la Varsovia kuracisto (sic!), poste ni vidas la noblan strategion de Zamenhof lanĉi la homaranismon, kiu potenciale konstruos la mondon sen konfliktoj, dank' al la internacia lingvo Esperanto…

Feliĉe, Aleksander Korĵenkov ne iras per ĉi tiu tradicia vojo à la Borovko, kiun “plibeligis” post Zamenhof esperantistoj mem, ne por montri la strebojn de Zamenhof, sed por firmigi sian esperantan identecon for de judaismo. Korĵenkov, komencante sian verkon, pafas trafe kaj ĝuste tuj per la letero de Zamenhof el 1905 al Alfred Michaŭ kaj tiel komencas sian rakonton pri Zamenhof. Ĉio ĉi ŝanĝas ĝisnunan apologian perspektivon pri la Majstro.

Korĵenkov faras ankaŭ pli malpli historian skizon de la “juda” geografio de la Ruslanda Imperio, kie subite dum la imperiestrado de Katerina la Granda aperis en Ruslando 1.200.000 judoj, antaŭe ne konataj grandskale en la imperio. Kaŭzis tion dispartigo de Pollando kaj Litvo (1772–1795), per kiu pollandaj kaj litvaj judoj estas metitaj en tiel nomata Ĉerta osedlosti, tio estas en la larĝa zono de la Balta al la Nigra Maro, sen ebleco ŝanĝi loĝlokon. Ili grandparte estis iam “polaj” judoj, kiuj post la politikaj intervenoj de Ruslando, Pruslando kaj Aŭstrio kontraŭ la Respubliko de Du Popoloj (konfederacio de Pollando kaj Litvo) fariĝis ekde la fino de la 18a jarcento “civitanoj” de tiuj tri Imperioj, sed grandparte ruslandanoj.

Grava afero montrita de Korĵenkov estas la aparta grupo de la judoj en la norda parto de Ĉerta osedlosti, kiujn Korĵenkov ĝuste nomas litvakoj (p. 27), el kiuj devenas Lazaro Ludoviko kaj Klara. Ili diferenciĝis de la ĥasidoj (sud-orienta Pollando, okcidenta Ukrainio) kaj de “progresemaj” judoj sub la influo de Haskala. Li mencias diversajn ideologiajn judajn vojoj de cionismo ĝis BUND. Tio aparte gravas, ĉar neniu povus ĝuste kompreni la konfliktojn judan-polan-rusan sen scii pri litvakoj, kiuj komencis okupadi en la Imperio la rolon de rusigistoj de la poloj, ofte en gravaj imperiaj postenoj. Objektive Korĵenkov notas tiujn esencajn kaj negativajn por poloj ŝanĝojn en la “mentaleco” de litvakoj jene: “Post la ribelo [de Poloj kontraŭ Rusoj — WŻ] en 1863–1864 litvakoj ricevis pli da fido ĉe la Ruslanda administracio, ĉar ili plejparte ne subtenis la ribelantojn. Pluraj polaj instruistoj estis maldungitaj [200 mil poloj estis ekzilitaj al Siberio — WŻ], kaj Marko Zamenhof ricevis instruistan postenon en la gimnazio de Bjalistoko, kaj tiel ekapartenis al la klaso de Ruslandaj ŝtatoficistoj” (p. 29). En tiu ĉi nova politika kaj socia pozicio de litvakoj oni devas serĉi la fontojn de la konflikto inter Zamenhof kaj Pola Esperantisto. La kritiko de Talmudo estis nur primitiva preteksto por montri starpunkton de polaj esperantistaj naciistoj vid-al-vide al litvakoj (p. 256–258).

Ni ne forgesu, ke ĉio ĉi okazas sur la fono de la kreskanta antisemitismo en la tuta Eŭropo (la afero de Dreyfus en Francio) kaj en Ruslando mem, kiam post la murdo de la imperiestro Aleksandro II oni akuzis la judojn pri la atenco, kvankam la atencon faris la “pola beloruso” Ignacy Hryniewicki el la organizo Narodnaja Volja, kaj ekde tiam komenciĝis pogromoj. Mi mencias tiun kontribuon de Korĵenkov kiel tre gravan, kvankam iom diskutindan el la pola vidpunkto. Mi ĉi tie ne kritikas lian starpunkton, sed mi substrekas, ke Korĵenkov kuraĝe metas en la biografion de Zamenhof novajn cirkonstancojn por pli bone fiksi Zamenhofon en la epoko de la eksplodantaj imperioj, kion ofte ne komprenas okcidentaj kaj japanaj zamenhofologoj.

En la libro aperas biografiaj novaĵoj, kiuj praktike ŝanĝas ne multon en la Zamenhofa vivo, sed atestas pri la precizeco de la aŭtoro serĉi kaj kontroli novajn fontojn pri Zamenhof, ekzemple, ke la familio de Zamenhof (malkovro de Zbigniew Romaniuk) devenas ne de Tykocin, sed de Suwałki (p. 28).

Multfoje Korĵenkov refutas ofte senbazajn atestojn kaj legendojn pri la vivo de Zamenhof: pri la bruligo de la manuskriptoj fare de lia patro (p. 47), pri la cionismaj poemoj de Zamenhof (p. 45), pri la maldungo de Marko de la posteno de la cenzuristo pro la afero ligita kun aĉetado de alkoholaĵoj fare de Aleksandro III (p. 56) ktp.

Ĉiujn biografiajn dubojn Korĵenkov komentarias en la abundaj, dokumentitaj notoj, dignaj de scienca disertacio sur la paĝoj 278–312, kie li montras aldone sian personan engaĝiĝon trastudi arkivojn en Peterburgo, Moskvo, Grodno kaj Kaŭno, kie teorie oni povus ion ankoraŭ trovi pri la Majstro. Abrupte aperas en la tute nova perspektivo la Grodna periodo de Zamenhof, kie Korĵenkov malkovras malentuziasmiĝon de Zamenhof pri “nia afero”, kiu ŝanĝiĝas abrupte post la subskribo de la kontrakto kun la Pariza eldonejo Hachette (p. 110–121) kiu garantiis al Zamenhof relative dignan vivon. Eĉ se la priskribo de la Grodna periodo povas ŝajni iom troiga, la aŭtoro konsekvence analizas — kaj tio ankaŭ estas io tute nova en ĉiuj ĝisnunaj biografioj de Zamenhof — liajn spiritan kaj materian vivojn kune. Estas vero, ke komence de sia profesia vivo Zamenhof gajnis malmulte, kaj ke sen la helpo de la bopatro eble li devus eĉ ŝanĝi sian profesion, sed ankaŭ estas vero, ke de lia kvardeka vivojaro ŝanĝiĝas liaj financaj problemoj. La apologia tradicia diskurso pri Zamenhof lasas al ni la bildon de Zamenhof kiel povrulo, dum la aŭtoro de Esperanto sukcesas eduki siajn du infanojn en la Laŭzana universitato kaj kelkfoje ripozi en la kuraclokoj en la verda Silezio, kio tiutempe eblis nur inter prosperaj judoj.

Mi volas nun turni mian atenton je pli grava temaro, kiun tuŝas abunde la verko de Korĵenkov, nome je la deĉifrado de la hilelismo/homaranismo. Denove Korĵenkov aperas kiel perfekta serĉanto, kiu studas kaj komparas ĉiujn vortojn kaj ideojn lasitajn de Zamenhof. Ni havas ordigitan kronologion de lia ideologio: ni rimarkas kiel Zamenhof ĉiufoje ŝanĝas la publikon (unue li turnas sin al judoj, poste al esperantistoj, fine al homoj “de bona volo”), ĉiufoje ŝanĝante akcentojn de sia filozofiumado (komence solvi la judan problemon, poste unuigi l' homaron, fine krei “la novan popolon”) ktp.

La deĉifrado de la penso de Zamenhof ne estas facila, kaj mi pensas, ke Korĵenkov (sed verdire, ĝis nun neniu alia) ne scipovis ekzegezi la penson de Zamenhof.

Dekoj da esperantistoj dronas en la supozoj, kion volis esprimi Zamenhof en la homaranismo. Oni serĉas senfine la fontojn de lia scio, sed vane. Zamenhof, ĉampiono de la kamuflado, permesas al ni nenion diveni. Korĵenkov montras supozojn de Igorj Simonov, ke Zamenhof ĉerpis ideojn pri la religia unueco de la rusa filozofo Vladimir Solovjov kaj de la judgermano Hermann Cohen (p. 274–276). Poste aperas kelkaj aliaj aŭtoroj kiuj supozas, ke fontojn de la scio de Zamenhof ni povas eventuale trovi ĉi tie aŭ alie. Korĵenkov mem ne donas la respondon, ĉar li ĝin ne konas; li modeste kaj honeste lasas nin kun ĉiam ne solvita demandaro homaranisma.

La nova biografio de Zamenhof verkita de Aleksander Korĵenkov, kiel neniu antaŭa, estas majstra verko verkita kun la benediktana pacienco, precizeco kaj fontaj pruvoj. Ĝi estas eldonita perfekte, kaj kvankam verkita sub la premo de tempo, ĝi plenumas ĉiujn eldonajn postulojn, kaj mi ne plendas pro la manko de la indekso. Aldone ĝi enhavas du tre gravajn kaj novajn trajtojn ĝis nun ne konatajn en Esperantujo.

Unue, ĝi rompas kun la tradicia diskurso pri Zamenhof, do ne plu Varsovia okulisto, sed la judo de geto; ne plu amiko de la tuta homaro, sed foje cionisto, foje “kosmopolito”; ne nur “naiva revanto”, sed realisto; ne malriĉa kompatindulo, sed homo scipovanta perfekte regi siajn en- kaj elspezojn; kaj kiu fine de sia vivo, post la glora entrepreno “plibonigi” la homaron, aperas kiel malsana homo, laca de la vivo.

Due, ĝi montras — nekredeble malfacilan por deĉifri ĝin — la filozofian strebadon de Zamenhof konstrui la novan “filozofion”, kaj Korĵenkov perfekte scipovas distanciĝi de absurdaj konkludoj kun la konscio esprimita en la lastaj frazoj, pri la granda laboro, kiu restas farenda de zamenhofologoj.

La verko de Aleksander Korĵenkov pri Ludoviko Zamenhof fermas la epokon de la erarvoja apologia kaj finvenkisma diskurso pri Zamenhof, kiu servis montri Zamenhofon disde la juda problemaro de la epoko, kiel nur la kreinton de la internacia lingvo Esperanto, kaj malfermas la vojon al la nesolvitaj ĝis nun teorie kaj praktike problemoj de gentaj studoj, kion dum sia tuta vivo celis Zamenhof, kaj kie la nocio gento apartenas al unu el la plej esencaj. Mi rekomendas la libron Homarano al ĉiuj, kiuj esprimiĝas pri Zamenhof, foje sen scii pri kio ili esprimiĝas.

Walter Żelazny (Francio/Pollando)

La Ondo de Esperanto. 2009. №10 (180)

Walter Żelazny

Korĵenkov, Aleksandr: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof.

Publikigita ĉe
Spegulo 4/2009
La ĉefaj karakterizoj de tiu nova biografio estas: didaktike taǔga prezento de la homaranismaj materialoj rekompile sur la bazo de ekzistantaj verkoj, kritika sinteno rilate al legendecaj kaj hagiografiaj elementoj prezentitaj en ĝisnunaj Zamenhof-biografioj, konsidero de kelkaj novaj esplorrezultoj fare de Korĵenkov, Romaniuk kaj Ignatoviĉ, grandparte distanciĝo de la ĝisnuna tradicia zamenhofbiografia skemo, konsidero de multaj faktoj pri cionismo kaj judaj aferoj, kontrolado de fontoj kaj informoj kaj atentigo pri eraroj kaj kontraǔdiroj – konklude do: la ĉefa merito de la verko estas ioma ordigo de la temaro kaj reĝustigo, repoziciigo de la kompleksa materialo en simpligita formo, ĉefe por komencantoj kaj novuloj. Samtempe akceptiĝis novaj ĝis nun malpli konataj anekdotoj, aǔ supozoj, ekzemple ke ĉe la zamenhofa pseǔdonimo ‚Unuel’ temas verŝajne pri la imito de la nomo Aĥad ha’Am (p. 124), aǔ dubindaj ke kiam Zamenhof serĉis eldoniston por sia ‚Unua Libro’, li eble preterpasis ankaǔ ĉe iu vilna presisto (laǔ Ŝilas, p. 70), aǔ amuzaj ke inter Boirac kaj Fruictier (ne Fructier, p. 178) estis planita duelo kaj ke en Bulonjo oni verŝis likvoron Esperantine (p. 184), k.s., do multaj detaloj, kiuj en la historio de Esperanto kaj biografio de ĝia kreinto ĝis nun ne estis tiom atentataj. Sed ĉu ili gravas por la vivo kaj verko de Zamenhof, estas alia demando, konsideru ilin kiel akcesoraĵojn efemerajn. Malgraǔ tiuj atingoj, la biografio de Korĵenkov esence estas la proza ripeto, aǔ transformo de sia eble eĉ pli meritplena libro ‚Mi estas homo’ (2008), precipe de ties notaro originale kompilita, kiu en sia plimulto reutiliĝas en la biografio ‚Homarano’. La rigora kaliningradano, inĝeniero laǔ profesia edukiĝo, due verkisto, tradukisto, redaktoro kaj historiisto, aplikas striktan terminologian uzadon ĝis pedanteco: Ruslanda judo, Ruslanda imperiestro (anstataǔ rusa caro), Granda Litvo, ktp. Ŝajnas, ke rilate la terminologion la aǔtoro grandparte sekvas la rekomendojn de Waringhien, Maimon, Holzhaus, laǔ kies historiografia tradicio Korĵenkov orientiĝas anstataǔ laǔ la duonseriozaj, ĉefe propagandaj verkoj de Boulton, Ziółkowska, Kraśko kaj Centassi/Masson. La ĉefa tema koncentriĝo de la biografio de Korĵenkov rilatas al la hilelismo/homaranismo ĉe Zamenhof kaj la lingvaj reformdiskutoj, dum aliaj temoj estas eble iom neglektataj (kiel la kongresaj paroladoj, kvankam nur la unuaj du-tri estas esencaj, kion Korĵenkov ja emfazas). La fondo de UEA en 1908 estas nur rande menciita (efektive en tiu tempo tiu fondo ŝajnis ne tro signifa evento kaj nura kaprico de iu svisa junulo, kiu plendis, ke oni ne sufiĉe serioze konsideras lin kaj liajn intencojn), la reago al ĝi far Zamenhof ellasita, aliflanke la kritika sinteno de Hodler al la tiamaj duonsanktaj parizaj Esperanto-instancoj rememorigita. En aparta ĉapitro estas detale pridiskutita la verkaĵo „Esenco kaj Estonteco“ de Zamenhof kun konsidero de la komento de kelkaj esperantistoj, kiuj okupiĝis pri tiu eseo. Pro la troa fokusiĝo al homaranismo kaj lingvoreformdiskutoj, kaj eble pro tempomanko (la libro estis verkita en nur kelkaj monatoj sub enorma tempopremo) kaj ĉar la libro fariĝus tro ampleksa, la politika-socia-kultura fono de la situacio en Ruslando kaj Pollando estas apenaǔ konsiderata, kvankam iuj centraj (aǔ kadraj) eventoj de la rusa historio kaj politiko dum la vivotempo de Zamenhof ja estas menciitaj. Bone, la tasko ne estis verki libron pri la historio de Ruslando, kaj la interesataj legantoj de la biografio de Korĵenkov mem konsultu laǔplaĉe la nacilingvan fakliteraturon pri ruslanda historio ktp. Tamen ĉe tiuj legantoj, kiuj konsideras la politikan fonon de la zamenhofa tempo tre grava, aperas vole nevole la impreso, ke la aǔtoro, kiu evidente ne tro interesiĝas pri politiko, timas tuŝi la ruslandan politikon kiel la diablo timas la konsekritan akvon. La nomo de la caro (aǔ imperiestro) Aleksandro III. aperas nur en piednoto lige kun la alkohola problemo, personecoj kiel Pobedonoscev eĉ tute ne estas menciitaj, kvankam ili kiel malŝatantoj de judoj kaj aliaj nacimalplimultoj grandparte determinis la internan politikon de la imperio en la vivotempo de Zamenhof, precipe dum la aperotempo de Esperanto (1887) kaj do rekte-nerekte influis la konkludojn de Zamenhof pri kreo de la neǔtrala lingvo kaj religio reage al la intergenta situacio en Bjalistoko kaj en la Ruslanda Imperio (sed tiuj ideoj aperis ĉe li jam en la vivotempo de Aleksandro II., kiu en la familio de Zamenhof devis esti taksita pozitive). Objektive kaj detale klarigi tiun tutan politikan-kulturan-socian fonon kaj la fifaman carisman politikon pri nacimalplimultoj devus esti foje la tasko de Zamenhof-biografoj. La vorto ‚antisemitismo’ aperas en la libro nur dufoje, unuafoje sur paĝo 256, kvankam tiu fenomeno estis unu el la centraj problemoj de la vivotempo de Zamenhof (oni pensu ne nur pri la Dreyfus-afero en Francio, sed ankaǔ pri la kreskanta antisemitismo en praktike ĉiuj landoj de Eǔropo). Antisemitismon la aǔtoro ŝajnas ŝovi unuavice al poloj, referencante al artikolo de Niemojewski en Pola Esperantisto de 1914 (p. 258). La gravecon de la pogromoj en Ruslando Korĵenkov milde dirite bagateligas. La tuta carismo estas tuŝita de Korĵenkov per veluraj gantoj, kaj li sentas la bezonon speziale atentigi pri tio, ke la kelkaj plej lastaj caroj de Ruslando, estante grandparte de germana deveno, ĉiukaze havis ĉiam malpli kaj malpli da rusa sango.
Iom kurioza citaĵo, kiun povas utiligi nur eksa sovetiano, estas tiu el Lev Ĵirkov, „Kial venkis Esperanto“, Ekrelo 1931, laǔ kiu Esperanton savis el la krizo la inerta amaso de averaĝaj esperantistoj - etburĝoj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj... (p. 226). Malfacile diri, ĉu tiu pritakso kongruas kun la persona opinio de Korĵenkov pri la Esperanto-movado; ĉu entute la aserto de Ĵirkov estas utiligebla, sen atentigi, ke ĝuste la termino „etburĝo“ servis poste kiel ideologia pravigo en la stalinisma purigado, en kiu kiel konate ankaǔ ne malmultaj esperantistoj fariĝis viktimoj. Do, la pri historiaj aferoj tro sentema leganto de la libro de Korĵhenkov eble interpretas diversajn detalojn kun vana skeptiko, sed pluraj demandoj pri intencoj kaj kaŝitaj mesaĝoj, kiujn la aǔtoro eventuale havis apud la prezento de Zamenhof, restas tamen malfermitaj.
En pluraj kazoj mankas fontindikoj, ekzemple pri pogromoj en Bjalistoko, pri elpaŝo en la franca parlamento en 1906 (p. 213), kaj persona indekso bedaǔrinde ne ekzistas, same kiel fotoj ne aldoniĝis. La bibliografio estas standarda. Ŝajnas, ke Korĵenkov ĉerpis siajn ekster-Esperantajn informojn ĉefe el la ruslanda historiografio (ekzemple pri cionismo). Tajperaroj estas tre malmultaj kaj kvazaǔ ignorindaj. La tipografio estas meznivela kaj la bindaĵo iom kruda, la vendoprezo de 27 eǔroj ŝajnas sufiĉe alta por malgrandformata, simpla kaj ne tro bela libreto kun 320 paĝoj, despli ke la preso okazis en orienta Eǔropo, kie produktokostoj estas pli malaltaj ol en okcidenta Eǔropo.
Certe, ankaǔ Korĵenkov devis kapitulaci antaǔ la komplekseco de la temo „Zamenhof“, kiun li ja sendube bone konas, tiel ke ankaǔ lia laboro kiel ajna alia provo verki tian biografion ne povas esti kompleta kaj tute kontentiga. Malgraǔ tio la verko estas bonvena kontribuo, kies ĉefa merito estas montri en kiu direkto la Zamenhof-biografiado povus, au devus iri. La titoloj de la unuopaj ĉapitroj memorigas la (bonajn) kutimojn de la sciencpopulara literaturo, kun la malavantaĝo ke estas iom malfacile retrovi la diversajn temojn laǔĉapitre (en tiu rilato Korĵenkov imitis pli la modelon de Wendy Heller /Lidia/ anstataǔ teni sin al la normoj de la scienca monografiado).

anonima

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.