La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Homoj de Putin (2a eldono)

  • Verkinto: Kalle Kniivilä
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €15.00, Eldono 1 ±€15.00, ePub €9.00, Mobipocket €9.00, PDF €9.00
  • Priskribo: En la okcidento Vladimir Putin estas politikisto, kiun oni timas. Li sufokis la rusian demokration en ĝia lulilo, li detruis la sendependajn amaskomunikilojn, li sendis rusiajn trupojn en najbarajn landojn.
    Sed por Renat kaj Galina en la malgranda urbo Ŝumerlja, sescent kilometrojn oriente de Moskvo, ne tio gravas. Ili nun vivas pli bone. Ili voĉdonis por Putin, kaj ili intencas fari tion denove. Putin konscie turnis sian dorson al la meza klaso de la grandurboj por proponi stabilecon al ordinaraj rusianoj.
    Kalle Kniivilä vojaĝis en Rusio por renkonti subtenantojn de Putin, kies voĉoj malofte aŭdiĝas en eksterlandaj amaskomunikiloj. Tamen ĝuste ili decidos pri la estonteco de Rusio. Ĉu ili kuraĝos riski ŝanĝon?
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti
  • Paĝoj: 168
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2014
  • ISBN: 978 90 77066 52 2
  • Notoj: Dua eldono 2016.
  • Recenzo:
    • Homoj de Putin: La ĵurnalisto Kalle Kniivilä skizas bildon de la Ruslando de Putin. Li esploras kial tiom da Rusoj voĉdonas por Putin kaj subtenas lin tiamaniere. La evoluo de la demokratio tute ne progresas, kaj same validas por la homaj rajtoj. Tamen Putin daŭre havas la centran potencon.
      Kniivilä intervjuis enloĝantojn de Moskvo, sed ankaŭ de multe malpli grandaj urboj.
      Interesa libro por homoj, kiuj iomete volas kompreni la misteron de Ruslando nuntempa.
      Rekomendinda kaj leginda libro. La lingvajo taugas ankaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ ne de longe estas Esperantistoj. (Katinjo - Internacia esperanto-sumoo Marto 2015)
    • De Edmund Grimley Evans: Malofta aktualaĵo
    • De Mirina (Rusio): Homoj de Putin
    • De Nicola Ruggiero: La silenta plimulto de Putin
    • De Vjaĉeslav Ivanov: Homoj de Putin
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malofta aktualaĵo


2015
esperanto.be/fel/mon/rec/putin.php

Jen libro pri Rusio, verkita de profesia (kaj premiita) ĵurnalisto, kiu iam raportadis el Moskvo por finna gazeto. Krom en Esperanto, Homoj de Putin aperis ankaŭ en la finna kaj la sveda.

La aŭtoro, Kalle Kniivilä, famas en Esperantujo kiel redaktinto de TEJO Tutmonde kaj unu el la fondintoj kaj redaktantoj de Libera Folio. Li estis ankaŭ estrarano de UEA pri informado, kaj li uzis siajn esperantajn kontaktojn en la kreado de ĉi tiu libro, ĉar rusaj esperantistoj helpis lin dum liaj vojaĝoj en Rusio trovi taŭgajn homojn por intervjui: perfekta ekzemplo de reala aplikado de Esperanto, ĉar la produkto el tiu internacia kunlaboro utilas kaj por esperantistoj kaj por neesperantistoj.

La libro havas la trafan subtitolon „La silenta plimulto de Rusio”, ĉar ĝi temas pri ordinaraj rusoj, kiuj ne manifestacias surstrate, ne estas intervjuataj de eksterlandaj ĵurnalistoj (escepte kiam Kalle ilin vizitas), sed ripete voĉdonas por Vladimir Putin, konfidante al tiu la regadon de Rusio dum 15 jaroj. Kial ili tion faras?

Respondojn al tiu demando ni ricevas per la propraj vortoj de elektitaj membroj el tiu silenta plimulto, provizore malsilentigitaj de Kalle, ĉar la libro enhavas multajn citaĵojn el intervjuoj kun ili, sed ankaŭ per la klarigoj de Kalle, kiu ĉerpas el siaj propraj spertoj kaj el pluraj pezaj libroj pri la lastatempa historio de Rusio.

Temas, interalie, pri diveneblaj faktoroj: la homoj ĝuas relativan prosperon sub Putin, kaj ili ankoraŭ gardas malagrablajn memorojn pri la krima ĥaoso, kiu antaŭis lin. Tamen la ekonomio de Rusio preskaŭ tute dependas de la eksportado de gaso kaj nafto, kies internacian prezon Putin ne povas regi, do la estonteco estas malcerta, speciale ĉe la lastatempa ekspluatado de skistogaso. Relative nova evoluo estas, ke Putin de ĉirkaŭ 2012 pli-malpli turnis la dorson al la edukita elito de Moskvo, kompreninte, ke liaj plej fidelaj subtenantoj troviĝas en la ekonomie postrestintaj regionoj ekster la ĉefurbo.

Al mi estis interese legi, kiel la rusoj cinikiĝas pri politiko. Tiu evoluo ne surprizas post tiom da mensogoj kaj trompoj, sed ĝi ankaŭ paralelas al evoluo en multaj aliaj landoj. En Britio, ekzemple, pli kaj pli da inteligentaj kaj bone informitaj homoj ne plu malŝparas sian tempon por iri al balotejo, ĉar ili scias, aŭ opinias scii, ke la demokratio estas nur trompŝajnigo, ke ĉiuj politikistoj estas koruptitaj, kaj tiel plu. Bedaŭrinde, ili pravas, almenaŭ certagrade. Krome, la rusoj, simile al homoj en aliaj landoj, entuziasmiĝas pri konspiroteorioj. Bedaŭrinde, multaj el tiuj teorioj, eĉ kelkaj plej strangaj, enhavas kernon de vero.

Ne esperu trovi en la libro de Kalle Kniivilä ĝisfundan analizon, kaj certe ne atendu de li solvoproponojn. Li estas ĵurnalisto kaj verkas ĵurnaliste, citante homojn, perante siajn impresojn (interalie pri sia vizito al Moskvo en 1991, longe antaŭ ol Putin ekregis). Sed li faras tion tre bone, kaj la libro estas tre leginda, ankaŭ kiel ekzemplo de malofta ĝenro en Esperanto: nefikcia libro pri aktuala temo.

Mi ricevis la libron por recenzo kaj papere kaj kiel bitlibron. Mi konsultis ambaŭ, sed komencis per tralego de la bitlibro. Ĉar la libro havas nek bildojn nek grafikaĵojn, kaj ne estas komplikaj krucreferencoj, ĝi estas tre oportune konsumebla kiel bitlibro.

Edmund Grimley Evans

Homoj de Putin

Publikigita ĉe
Internacia esperanto-sumoo Septembro 2017
esperanto-sumoo.strefa.pl/recenzosep2017.html
Dum la 15 tagoj de la septembra sumoo mi tralegis la tutan 166-paĝan libron Homoj de Putin. La silenta plimulto de Rusio. Ĝia dua eldono aperis en 2016 en Antverpeno. La aŭtoro Kalle Kniivilä estas la sveda ĵurnalisto, kiu ekde infaneco interesiĝis pri Rusio kaj en la 1991-1992, dum la disfalo de Sovetunio, laboris en Moskvo. Kaj ni bone konatiĝis. Ekde tiam Kalle multfoje vizitadis Rusion kaj eksajn sovetiajn respublikojn. Li estas serioza profesiulo, kies atestojn eblas plene kredi. Tio gravas por tiu ĉi libro, kiu baziĝas sur la opinioj de la rusianoj, subtenantaj la politikon de la nuna rusia prezidento Vladimir Putin. La baza kialo de tio estas simpla kiel tri kopekoj: la vivnivelo de la homoj multe pliboniĝis, kompare kun la tempoj, kiam rulis antaŭaj regantoj de la ŝtato. K. Kniivilä objektive kaj klare komprenigas al laika leganto la politikan kaj ekonomian fonon, kiuj formis la nunajn homajn konvinkojn.
Ĉu mi, rusianino, eksciis ion novan? Ne. Sed se iu interesiĝas kompreni la psikologion kaj kredojn de la nuna silenta plimulto de rusianoj, por tiuj estos utila tiu ĉi libro. Legu kaj konvinkiĝu, ke Vladimir Putin nepre kaj sentrompe gajnos ankaŭ ĉe la sekvaj prezidentaj balotoj. Ĉu por la bono de la lando? Respondon ankaŭ al tiu demando vi trovos inter linioj de la libro.

Mirina (Rusio)

La silenta plimulto de Putin


2015-1
Homoj de Putin estas libro kiu donas voĉon al subtenantoj de Putin, prezidento de Rusio.
Kalle Kniivilä, profesia ĵurnalisto kaj esperantisto, mem vojaĝis en 2013 en Rusio por renkonti tiujn subtenantojn "kies voĉoj malofte aŭdiĝas en eksterlandaj komunikiloj". La aŭtoro, flua parolanto de la rusa lingvo, intervjuis ordinarajn rusianojn por kompreni ĉu ili subtenas Putin kaj kial. Ni ne forgesu, ke la Okcidento konsideras lin preskaŭ tirano. Tiuj intervjuoj mozaike aperas tra la libro.
La stilo estas samtempe rakonta kaj informa. En ĝi ne trovas lokon skandalemaj vortumoj aŭ atentokaptaj titoloj. La lingvaĵo estas simpla, sed neniam plata, riĉa je amuzetaj anekdotoj okazintaj dum aŭ ekster la intervjuoj. Tiel, la leganto facile povas imagi sin en tiuj lokoj.
Tre oportunaj estas la historiaj kaj ekonomikaj enprofundiĝoj kiuj helpas kompreni kiel la tuto povis ŝanĝiĝi ekde Sovet-Unio ĝis la nuntempa Rusio. Intereso-kaptaj estas la ĉapitroj pri la transiro tra la glasnost[1] kaj perestrojko[2] al demokratio dum Jelcin kaj fine al pli lastatempa situacio karakterizata de favoraj nafto-prezoj kaj oligarkoj.
Kniivilä strebas klarigi ne nur Rusion sed ankaŭ la starpunkton de la rusianoj kiuj silente subtenas Putin. Silente, ĉar kiel ŝajnas substreki la aŭtoro mem, la "silenta" plimulto apenaŭ interesiĝas pri politiko. Ĝi kontentas pro la vivkondiĉoj pli bonaj ol tiuj dum Jelcin, malgraŭ evidentaj malpli liberaj socio kaj demokratio. Krome, ĝi voĉdonas por Putin ĉar la aliaj kandidatoj estas "koŝmaro" aŭ "malpli bonaj", senkonsidere pri la konstanta propagando fare de la ŝtato per kiu oni reduktas la esprimliberon de aliaj politikaj fortoj. Ĝuste en tio kuŝas grava parto de tiu ĉi libro, nome la enfokusigo pri la malaltega procento de elektintoj, signalo de apenaŭa interesiĝo pri la politiko, la ĝenerala sinteno bagateligi la homajn rajtojn (ekzemple por samseksamuloj, kaj la esprimlibero), la pli kaj pli ofta kaj konstanta aprobo-serĉo de la Ortodoksa Eklezio, kaj la klarigo pri la nuntempa prospero kaŭzata de la nafto-prezo bonŝance favora. Sed kio okazos se la nafto-prezo malaltiĝos plu kiel ĵus okazis? Ĉu tiu plimulto plu silentos aŭ ekbruos? Oni plu arestas opoziciestrojn kiel Aleksej Navalnij kiu akuzas la verdikton politika por silentigi lin kaj lian movadon. Aparte vekis mian scivolemon, je la finaj ĉapitroj, tiuj homoj kiuj malsubtenas Putin kaj aktive manifestas kontraŭ liaj politikoj. Ankaŭ Andrej Saĥarov iel aperas.
Kniivilä klare favoras demokration kaj pli liberan socion, malkian en Rusio. Tion li tamen ne faras per frazoj odoraĉaj je falsa retoriko, sed per instigaj demandoj kaj konstantaj esploroj kaj raportado de faktoj kaj statistikoj. Ne hazarde lia trilingva blogo nomiĝas glasnost.se, tre verŝajne devizo por lia profesio.
Dum mi skribas tiun ĉi recenzon, la libro jam premiiĝis interalie kiel Libro de la jaro en Finnlando kaj la unua eldono, kaj en la sveda kaj en la finna, jam elĉerpiĝis. La aŭtoro ĵus aperigis en la sveda lingvo libron pri la okazintaĵoj en Krimeo, kaj mi tre esperas legi ĝin baldaŭ en Esperanto.

________________
[1] el Vikipedio: Glasnost (ruse гла́сность, malfermeco aŭ videbleco) estas la politiko de travidebla kaj malferma konduto de la sovetia ŝtato al la civitanoj, kiun enkondukis Miĥail Gorbaĉov en marto 1985.
[2] el reta NPIV: perestrojk/o ♜ Tuto de la reformoj («re- k ali-konstruado»), kiujn vane planis la Sovetiaj gvidantoj en 1985—1991 por eviti la kolapson de la reĝimo.

Nicola Ruggiero

Homoj de Putin


2015, №1 (243).
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-kniiv.htm
Homoj de Putin

Estas malfacile recenzi libron, kiu ekster la esperantista mondo furoras kaj eĉ iĝis “Libro de la Jaro” en Finnlando. Aparte elstarigas ĝin ankaŭ la fakto, ke ĝi estis publikigita en Esperanto dum ĝi restas aktuala, samjare kun la alta agnosko en Finnlando – ni ĉiuj ŝatus, ke nia Esperanta libra merkato estu tia, kun pli da nebeletraj libroj pri aktualaj temoj.

La libro de Kalle Kniivilä Homoj de Putin estas verkita fare de fakulo pri Ruslando kaj Sovetunio, kiu loĝis en la lando en la fruaj 1990aj jaroj kiel ĵurnalisto de finna gazeto kaj kiu daŭre sekvas la eventojn tie, regule verkante por la sveda gazeto Sydsvenska Dagbladet kaj por sia trilingva blogo. Por prepari la libron pri tiuj, kiuj voĉdonas por Putin en ruslanda provinco, Kniivilä faris vojaĝon tra kelkaj urboj, multe helpis lian verkadon la esperantistaj amikoj, kiujn li mencias en la danka parto.

Tamen la libro ne plaĉis al mi. Mi ne ŝatas la stilon, en kiu ĝi estas verkita – kiam ĵurnalisto intervjuas buŝe homojn kaj poste skribe komentas. Tio kaŭzas la impreson, ke homoj eraras, ne scias la faktojn, tro simpligas aŭ simple stultas, dum la ĵurnalisto scias la veron, posedas la ĝustan moralon, scias la plej taŭgajn prioritatojn ktp. En la epoko de Vikipedio tia manko de neŭtraleco okulfrapas, libreca skriba argumentado kontraŭ la kafume parola rezultas en evidente tro neegala dialogo.

Krom la elektita ĝenro, kiu jam donas al la verkanto multe da tereno por puŝi sian vidpunkton surfone de nesaĝaj intervjuatoj, Kniivilä ne hezitas pri uzo de beletrecaj pritaksaj terminoj kiel “soveta imperio”, “trono [de Putin]” kaj similaj.

Eĉ pli, foje la ĵurnalisto simpligas argumentojn de intervjuitoj: ekzemple la menciita fakulo pri la tjurkaj lingvoj Lebedev hazarde estas mia konato, mi ankaŭ abonas lian blogon, de kie mi scias, ke lia rezonado certe estas pli komplika ol “ekonomio prosperas, ĉar, vidu, mi ĵus aĉetis uzitan aŭton”. Mi ne konas la ceterajn protagonistojn en la libro, sed tiu sola simpligo ruinigas la impreson pri ĉiuj intervjuoj – mi supozas aŭtoran elektemon ankaŭ en ili.

Kvankam Kniivilä kun ŝato kaj respekto traktas la intervjuitojn, ne mokante ilin rekte, foje li permesas manipuladon de logiko: en p. 59 li esprimas certecon, ke malafabla blasfemanto en la fervoja stacio certe ne povas havi opoziciajn vidpunktojn (malagrablaj senkleraj personoj voĉdonas por Putin, konkludus neatenta leganto, kvankam tio ne estas skribita rekte).

Alipaĝe Kniivilä citas virinon rakontantan pri suferoj de la 1990aj: li permesas la leganton preskaŭ kunplori pri tiu historio kaj preskaŭ kompreni la kontentiĝon de pluraj ruslandanoj pri la ŝanĝoj kompare al tiu periodo, sed fine de la ĉapitro ni ekscias, ke la virino, kiu bedaŭras pri la soveta ŝtato, estas filino de generalo (p. 27). En tiu loko eĉ mi, kritika leganto kaj ruslandano, pensis: “Damne kion vi scias pri la suferoj de 1990aj en Moskva familio de generalo!” Tio postlasis malagrablan senton, ke oni manipulas miajn emociojn.

La libro estas legata malfacile pro okul-eltira kompostado: dum estas multe da spaco ĉirkaŭ la teksto, la malgrandaj literoj kungluiĝas ie meze. La lingvaĵo tamen kompensas tion – Kalle Kniivilä estas profesia verkisto, li ankaŭ multe verkas en Esperanto, pro kio liaj tekstoj estas tre fluaj kaj agrablaj (tian percepton povas kaŭzi ankaŭ la kutimo legi liajn tekstojn en Libera Folio). Li ne nomas prezidenton “prezidanto”, ne eksperimentas pri vortuzo, tamen li ankaŭ trovas tre lertajn tradukojn por pluraj nocioj. Malgraŭ la tempe streĉa preparo de la eldono, nur tre maloftaj komposteraroj troveblas, kiel “strado” anstataŭ “strato” aŭ misgramatika “distanciĝis sin” (p. 73). Kelkaj ne tre precizaj tradukoj el la rusa eble estas nur stilaj movoj – kiel la citita reklama epiteto “gorod izobilija” pri Moskvo estas tradukita “urbo de superfluo”, tio taŭge por la tuta kunteksto minore finas la ĉapitron; fakte temas pri urbo “de prospero/abundo”.

Legante la libron, oni povus pensi, ke nur protestantoj kaj volontulaj kontrolantoj savas la landon de totalismo, dum la potenco plurfoje montris, ke ĝi povus esti pli severa en siaj agoj, se veni al totalismo estus la vera intenco. Do ĉe la leganto povas aperi la “mi-ne-kredas-tion” impreso. Tiel guberniestroj iĝis plurloke elekteblaj, la popola kontrolo super elektoj iĝas pli kaj pli vasta, la nova registroregularo ebligis aperon de pluraj novaj politikaj partioj, interreto estas kontrolata multe pli milde ol en aliaj landoj kie oni praktikas tian kontrolon ktp. Sed mi ne estas politologo kaj emas koncedi, ke la pesimismo de Kniivilä venas pro pli granda scio.

Post jaroj da vikipedia sperto estas malfacile legi libron tute sen referencoj. Foje ĉe iu frazo estas menciita fonto (kiel la esploro de Martin Kragh, p. 63), sed plej ofte la aŭtoro lasas siajn konstatojn en la vakuo, eble ĉar tiel ili aspektas pli aksiomece. Por iuj en Ruslando tia verkomaniero povas rememorigi pri la aserto de Obama, ke “Ruslando produktas nenion [krom nafto, kiu fluas mem]”. Kelkaj fontoj estas en la librofina Noto de la aŭtoro, ili estas menciitaj meze de la teksto pri tio, kial kaj kiam Kalle Kniivilä ekinteresiĝis pri Ruslando. Mi konsilus de tiu lasta noto komenci legadon de la libro.

La libro estas leginda. Unue, ĝi estas malofta fenomeno en nia libra merkato: aktuala nebeletra libro, aperinta samtempe en kelkaj lingvoj. Due, homoj kun antaŭjuĝoj kontraŭ rusoj, Putin aŭ io ajn el tiu temaro trovos en ĝi faktaron por iom pli firme bazi siajn juĝojn (mi jam vidis fejsbukajn komentojn, kiuj uzas la libron tiamaniere). Trie, por homo senpartie interesiĝanta pri Ruslando ĝi certe povas doni reliefan impreson pri la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, pri iliaj vivmotivoj, kaj ankaŭ pri la valoroj kaj prioritatoj de la aŭtoro. Por ruslandaj legantoj la libro povas rakonti iom pli detale pri tio, kiel ni aspektas elekstere.

Vjaĉeslav Ivanov

Pritakso

★★★★★☆ Tre bona rimedo por finfine kompreni, kial Putin estas tiel amata en Rusio. (Paul Peeraerts)

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.