La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Aelita
aŭ La Marso formortanta

  • Verkintoj: A.N. Tolstoj
  • Tradukinto: E. Pill
  • Originala lingvo: rusa
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €7.49
  • Priskribo: Sciencfikcia romano pri vojaĝo al Marso. La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.
  • Paĝoj: 141
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2000
  • Recenzo:
    • La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur Marson. La stilo estas senriproĉa. (Jobo - Hungara Heroldo, 1929, A. 2.)
    • De Jorge Camacho: Du rusoj sur Marso
    • De Aleksej Birjulin: La unua blino
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Du rusoj sur Marso


esperanto.be/fel/mon/rec/aeli.html

La verkinton de Aelita, Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj (1882-1945), oni ne konfuzu i.a. kun Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (1828-1910), aŭtoro de monde konataj romanoj.

Aelita, verkita en 1922, rakontas pri vojaĝo al Marso (aŭ, kiel diras la subtitolo, al "la Marso formortanta") fare de du rusoj, Losj kaj Gusev, respektive kliŝa sciencisto kaj des pli kliŝa armeulo. "Aelita" mem estas la nomo de marsanino, kiu tamen ludas nur akcesoran rolon en la romaneto, por ke la aŭtoro enŝovu jen kaj jen predikojn pri Amo eterna kaj kosma.

Literaturan valoron la verko ne havas. Kiel aventura aŭ kiel fantasta romano, apenaŭ. A. N. Tolstoj simple refritis amason da ŝablonoj jam gurditaj tiutempe: agonianta Marso, idoj de Atlantido, ktp. Sed la Marso de Aelita marsas nur laŭnome, same kiel ĝiaj marsanoj: nur blueta haŭto kaj malalteco distingas ilin de ni, teranoj. Amantoj de sciencfikcio ne trovos ĉi tie la kalejdoskopan batalmondon de Princino de Marso de Burroughs, nek la silentan minacon de Milito de l' mondoj de Wells, nek la surprizajn kaj vivajn Marsojn de Stapledon aŭ de Bradbury.

La eldonistoj decidis represi (kaj rekomposti) la esperantigon publikigitan en Kolonjo en 1928. Sed la plumpa Esperanto de Pill ne meritas tian respekton, ke oni lasu ĝin senŝanĝa. Ekzemple, lian artikoladon de la nomo "Marso" tra la tuta traduko, iritan kaj agacan, oni devintus elimini. Kaj, cetere, oni povintus forigi grandan parton ne nur de liaj klarigaj notoj, sed ankaŭ de la tro abundaj pres-eraroj en ĉi modesta libreto.

Jorge Camacho

La unua blino


2002. №1 (87)
esperanto-ondo.ru/R-aelita.htm

“Se oni ekbruligas stelojn sekve iu tion bezonas”, — diris klasikulo. Daŭrigante analogion: se oni eldonas (aŭ intencas eldoni) librojn, tion iu bezonas. Kiu aŭ kio? Unue, la eldonisto — por ricevi profiton. Due, la legantaro, kiu per la mono voĉdonas ĉu taŭga aŭ ne estas la eldonita libro. Kaj trie, la aŭtoro, kiu ricevas famon kaj honorarion. Escepte de tiuj aŭtoroj, kiuj laŭ la trafa esprimo de Valentin Melnikov — sukcesas eldoni sian dudekan libron kontraŭ mono ricevita pro vendo de makulatura stoko de siaj antaŭaj libroj (LOdE. 2001: 12, pĝ. 14).

Ĉefan, gvidan kaj pli gravan rolon el tiuj “tri fontoj kaj tri komponaĵoj” de la libroproduktado havas certe la eldonisto kun ties sperto, deziro, eblo kaj povo, kaj — grave — scio kaj sento pri la libromerkato, ties kondiĉoj, postuloj, detaloj, deziroj kaj inklinoj de la kaprica onta legantaro.

Eldona grupo, sin nomanta eldona kolegaro (en la retpaĝo: “neformala kaj neoficiala eldona kolegareto” ) Akileo komencis sian eldonan agadon en la esperanta tereno per eldono de la fama Aelita — romano de Aleksej N. Tolstoj en la traduko de E.Pill (1928).

Mi ne rerakontu la enhavon de la romano. Necesas nur noti ke ĝi estis verkita en 1922 en Berlino kie la aŭtoro loĝis elmigrinte. En la romano estas komplika interplekto de diversĝenraj direktoj ne ĉiam glate harmoniaj.

1) Temo aŭ direkto scienc-fikcia kun certaj teknikaj kaj teoriaj detaloj — similaj al tiuj en la tiutempe popularaj SF-romanoj de Jules Verne kaj Herbert Wells.

2) Priskribo de sentoj kaj turmentoj de inĝeniero Losj forte superas laŭ impresiveco amnovelojn.

3) Makabraj epizodoj en Kosmo kaj en Marso estas majstre faritaj en stilo de t.n. dekadenca romano.

4) Bataloj, ribeloj, pafoj kaj flugoj — tipaj trajtoj de aventura romano.

Ĉio supre nomita estas prezentita kun nemalmulta kvanto de ideologio porsovetia. Marso kun ties indiĝenoj devas, laŭ Gusev, esti sovetia, tuj necesas gvidori en la ribelo de la marsanoj kontraŭ ties potenculoj sub saŭco de Socialisma revolucio. Kaj tiel plu.

La ĉapitroj estas kurtaj kaj la temlinioj ŝanĝiĝas rapide. Pro tio aperas impreso de malharmonia miksaĵo. Vere seriozajn kaj dramajn scenojn de rememoroj de Losj aŭ priskribon de la senlima Kosmo ŝanĝas scenoj de burleska ĝis klaŭneco fanfaronado kaj mensogo de t.n. “revolucia soldato”, friponema Gusev.

Endas noti ke en la traduko de mistera E. Pill estis prezentita la plej unua varianto de la romano (1922–1923) — malpli ideologiplena. La posta varianto (1939) — pli konata al la sovetia legantaro — estis senteble aŭtore relaborita. La aŭtoro malplifortigis pesimismajn trajtojn de Losj, pozitivigis kaj heroigis la karakteron de Gusev kaj deprenis tro naturismajn elementojn el priskriboj de la sovetia Peterburgo. La tria varianto — adaptita por junularo — estis redaktita por montri la aventuran kaj teknikan temaron de la verko.

La romano iĝis tre populara. Nun oni nomas ĝin legenda kaj “signa” romano. Kial?

Unue, post tradukoj de romanoj de Jules Verne, ĝi estis preskaŭ sola tiuĝenra verko multfoje reeldonata en Sovetunio kaj atingebla por la vasta legantaro.

Due, senteblas la majstra lingvaĵo. Sed en la nuna tempo la verko estas apenaŭ interesa en la sciencfikcia aspekto; jam en la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam mi tralegis la porinfanan varianton de la verko, la teknikaĵoj impresis kiel enuaj kaj primitivaj.

Eble pro tio mi ne sukcesis trovi en librovendejoj de Tomsk (Siberio) modernan reeldonon de la libro.

Recenzanto de la tradukita verko devas diri ion pri la traduknivelo. En la antaŭparolo de la dua eldono Igorj Simonov skribas, ke ne estas informoj pri la tradukisto E. Pill kaj eĉ pri la nacieco de li (aŭ ŝi). Mi riskas supozi ke la tradukinto estis ruso aŭ ruslingvano. Tion montras pluraj kaj evidentaj rusismoj en la traduko. Sed ne por montri la manieron de la rusa parolo. Endas noti la plej okulfrapajn — neuzo de demanda participo “ĉu” en demandaj propozicioj, uzo de “tiu sama” anstataŭ “la sama”, uzo de “li” anstataŭ “ĝi” pri flugaparato ĉar en la rusa lingvo ĝi apartenas al la vira genro.

La traduko entute lasas impreson esti farita rapide sen konscienca (sin)redakto. Estas momentoj vere okulfrapaj — ekzemple, uzo de termino “maldiligentaj” pri okuloj (en senco “trankvilaj”, “kvietaj” ). Ankaŭ arkaismoj senteblas — “elpendaĵo” anstataŭ “anonco”, same uzo de “ci” en senco de malestimo kaj malamo. Esence la traduko estas pli oficialstila ol arta. La lingvaĵo de Tolstoj estas komplika kaj impresiva pro la uzo de elipsoj, ŝanĝo de kutima vortordo, slangaĵoj. En la esperantigita varianto de E.Pill tio ne senteblas.

Aspekte la libreto estas modeste bindita en grize-blua mola papera kovrilo kun neklara kaj nekolora pentraĵo. Ankaŭ interne ĝi ne aspektas luksa.

Do la esperanta libromerkato ricevis novan specimenon kun glora titolo, diskutinda de la literatura valoreco kaj ideologiplena enhavo, neperfekta traduko kaj griza aspekto.

Laŭ mi la libro taŭgus, ekzemple, por serio “Literaturaj memoraĵoj de la 20a jarcento” kun aldonaj artikoloj kaj komentoj. Kaj la ekstera aspekto povus esti pli luksa. Sufiĉas rememori Sferojn, kun naŭdekprocente bagatela enhavo, sed imponantaj kaj allogaj per buntaj ilustritaj kovrilpaĝoj kaj abundaj kaj bonkvalitaj ilustraĵoj interne.

La unua libro de la eldona kolegaro Akileo aperis. Ĉu temas pri la proverba rusa unua blino, kies fuŝiteco estas pardonebla?.. Ni atendu la duan.

Aleksej Birjulin

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.