La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vivo de Zamenhof

  • Verkinto: Edmond Privat
  • Kontribuantoj: Redaktis Ulrich Lins
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €7.49
  • Priskribo: Klasika biografio de Zamenhof, kun priskribo de liaj filozofiaj, lingvaj kaj movadaj ideoj kaj agadoj.
  • Paĝoj: 171
  • Alto: 180 mm
  • Eldonjaro: 2007
  • ISBN: 9789290170976
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Modesta dimensie, granda spirite

En la tempoj, ho kiom foraj! de la idilio inter UEA kaj Unesko, daŭrinta ekde la komenca venk(et)o en Montevideo (1954) ĝis la klimakso en Sofio (1985), ĉi lasta organizaĵo nomumis Zamenhof inter la grandaj personecoj de la homaro. Esperantistoj ĝojis, kaj la apogo de Unesko donis plian gravecon al la multnombraj celebradoj.
La interesiĝo pri Zamenhof estis ĉiam tre intensa ene de la samideanaro. Inter la multegaj verkoj pri li, kaj biografiaj kaj bibliografiaj, elstaras kompreneble la Plena Verkaro kunmetita de Ludovikito, kiu dum ĉ. tridek jaroj, de la komencaj sepdekaj ĝis la finaj naŭdekaj, eldonis kvindek ok volumojn. Sed libroj estas verkataj, eldonataj kaj, eĉ se tre malrapide, … elĉerpiĝas, malaperante el la libroservaj katalogoj. Novaj eldonoj aŭ pli banalaj represoj lante postsekvas elĉerpiĝojn.
La Vivo de Zamenhof de Edmond Privat aperis unuafoje en 1920, kaj ĉi tiu sesa eldono (se oni ne konsideras tiun malmultekostan en 1923 de Hirt, senfotan) venas post tridekjara paŭzo. La verko ĝuis tradukojn diverslingven: kvar eldonojn en la angla, tri en la japana, du en la nederlanda, kaj ankoraŭ en la bulgara, portugala, korea, norvega, ĉina (la itala estas planata, kune kun ampleksa antologio zamenhofa). Intertempe la bibliografio pri LLZ eksplodis, ne nur pro la giganta laboro de Ludovikito, sed ankaŭ, lastatempe, pro la atentinda aperigo de Mi estas homo, kolekto de zamenhofaj skribaĵoj, kompilita kaj unuarange editorita, ankaŭ kun tute novaj tradukoj el la rusa, de A. Korĵenkov. Aliaj verkoj malpli dikaj skrupule ekzamenas tion, kio restas ankoraŭ nun valida el la zamenhofa pensaro. Ĉu, post tiom abunda rikolto, utilis reeldono de verko, kiu rigardas al la Majstro senkritike, preskaŭ adore? Verko kiu transdonas al la posteuloj bildon de preskaŭa sanktulo, ĝuste en periodo en kiu la Esperanto-sen-mit-ismo de Sikosek kaj aliaj klopodas forigi legendojn kaj rigardi senpasie la realon? Nu, ĝuste tial nova eldono nepris, ne ja por konfirmi la validecon de figuro jam abunde alimaniere pritraktata, sed por restudi kiel (kaj kial) tiu figuro imponis al la esperantista popolo tiam, kaj por konatiĝi ankaŭ kun la tute malsukcesinta parto de liaj celoj. Se Esperanto, kvankam et-ete, tamen vivas, homaranismon la grandaj mondmilitoj kaj la miriado de malgrandaj buĉadoj ĉiuloke okazantaj, ofte prisilentataj, evidentigis neatingebla. Zamenhof, kun Gandhi kaj aliaj apostoloj de la neperforto, estas la grandaj venkitoj de la pasinta jarcento. Kaj estas evidentigita la dolora streĉo per kiu Zamenhof devis disigi la koncepton de interhoma lingvo disde la koncepto de interhoma religio: ĉi lasta tute ne realiĝis kaj, konsekvence, la lingvo interhoma fariĝis, multe pli malaltnivele, preskaŭ banale, „lingvo internacia“.
La editorado de Ulrich Lins estas modela kaj kompreneble prenas en konsideron ankaŭ la laste aperintajn studojn. Pri ĉiu el la ne malmultaj citaĵoj estas zorge dokumentita la fonto (kion Privat ne faris), pri ĉiu el la asertoj de Privat ne prese dokumentitaj estas klopodo pri konfirmo. Ĉ. 150 notoj prilumas amason da detaloj kaj fiksas fontojn. Profesiajn historiistojn la movado bezonas, kaj Lins estas unu el la tre malmultaj. Lian editoran laboron distingas kaj seriozeco kaj amo al la verkinto.
La stilo de Privat estas fascina. Lia ofta postmeto de la adjektivo al substantivo kreas apartajn efektojn. Eble ne ĉiuj rimarkis, ke multaj linioj de la verko havas versan ritmon. Privat, precipe kiam juna, estis poeto, kaj tion li abunde pruvas en ĉi tiu verko. La prezenton de la Bulonja bunteco oni povus dividi laŭ versoj tute senpene: „Angloj kun flanela ĉapo // Francoj en solena frako // Poloj, Rusoj, Holandanoj // en vojaĝa vesto, ĉarmaj // Hispaninoj kun koloraj // ŝaloj renkontiĝis sur la // placo kaj babilis kune.“ Kaj tiu ĉi tute ne estas hazarda izolita ekzemplo. Pri laborado super la lingvo: „Tamen eĉ latina // estas malfacila, // plena je antikvaj // formoj senutilaj // manka je modernaj // esprimiloj.“ La legado fluas bonorde kiel prozo, sed la internan silaboritmon kaj la regulan akcentadon oni ja sentas.
Alia ŝiboleto de Privat estas abruptaj frazeroj (mirinda ekzemplo estas la skizo Tamen perdota, en Junaĝa verkaro). Ŝajne li volas instigi la leganton al morna sintezo: „Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?“ Ankaŭ aliaj stilfiguroj estas karakterizaj: Privat katenas la atenton de la leganto per ofta antaŭmeto de la objektoj kaj postŝovo de la verbo, tiel ke kreiĝas streĉa atendo: en liaj skribitaj linioj oni plene sentas la oratoron. Poezio trakuras la rakonton pri la altaj aspiroj de LLZ kaj liaj apelacioj al la homa paco. Ja, ĉar malgraŭ ĉiuj postaj „ismoj“, deklaracioj, principaroj, manifestoj, kiuj celis liberigi Esperanton de malnovaj gipsumoj (eventuale kreante simetrie novajn), la esenco restis ĉiam la sama dum 120 jaroj: la lingvon daŭre nutras la „interna ideo“ de la knaba revo, ideo ofte mokata, kelkfoje eĉ insultata, sed kiu daŭre sonas en la esperoj: „Malamikete de las nacjes, kadó, kadó, jam temp está“. Tiun pacan mesaĝon peras Privat en sia libreto modesta dimensie, sed granda spirite, malmultpretenda, sed multatinga.

Carlo Minnaja

Vivo de Zamenhof


Majo 2017
esperanto-sumoo.strefa.pl/recenzomaj2017.html
La aŭtoro verkis tiun ĉi libron, en Ĝenevo (Svislando), en la monaton de Julio 1920. Li parolis pri la vivo de Zamenhof. Unue li priskribas pri la gentoj en litva lando: Hebreoj, Germanoj, Poloj kaj Litvanoj. Ĉiuj parolis malsamajn lingvojn kaj ili ne komprenis sin reciproke.
Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko la 15an de Decembro 1859: de la patro Markus (naskita la 27an de Januaro 1837) li havis la cerbon; de la patrino, Rozalja Sofer (naskita en 1839), li havis la koron kaj, de la loko, li havis impreson.
La instruistoj de Ludoviko admiris lin: li lernis multajn lingvojn (la rusan, la hebrean, la grekan kaj la latinan), sed li pensis, ke la latina estis malfacila, plena de reguloj kaj formoj senutilaj.
Do, li pensis krei novan kaj pli facilan lingvon: "ESPERANTO". Li kreis afiksojn (prefiksojn / sufiksojn) por doni la eblecon havi novajn vortojn (kun la samaj radikoj).
Poste li lernis aliajn lingvojn: la Francan, la Germanan, la Anglan. Li atingis la lastan klason de la Gimnazio en la jaro 1878 kaj li havis pretan la novan lingvon.
Dum sia vivo, li estis kuracisto (en Vieno li studis Oftalmologion), sed li verkis multajn poemojn kaj proverbojn en la nova lingvo.
En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion.
La 9an de aŭgusto 1887 L.L. Zamenhof edziĝis al Klara Zilbernik.
De 1900 al 1905 la nova lingvo "ESPERANTO" progresis multe.
La Unua Kongreso estis en 1905, en Bulonjo-sur-Maro (Francujo): li mem proponis, al la Kongreso, deklaracion, unuanime akceptitan. Aliaj Kongresoj estis: en Ĝenevo (Svislando),1906, en Kembriĝo (Anglujo 1907), en Dresdo (Germanujo 1908), en Barcelono (Hispanujo 1909), en Vasingtono (Usono 1910), en Antverpeno (Belgujo 1911), en Krakovio (Polujo 1912), en Berno (Svislando 1913), en Parizo (Francujo 1914...... !)
Nun Edmond Privat komparas Zamenhof al la Itala poeto Dante Alighieri, kiu formis novan lingvon el malsamaj dialektoj de la Italaj regnoj.
Zamenhof estis grandega traduktoro, ĉar li tradukis, esperante, la Sanktan Biblion. Li mortis la 14an de Aprilo 1917.

Karla

Vivo de Zamenhof


Januaro 2016
esperanto-sumoo.strefa.pl/recenzojan2016.html
En la januara Esperanto-Sumoo mi legis la libron Vivo de Zamenhof de Edmont Privat. Laŭ la katalogo de UEA tiu libro estas "klasika biografio de Zamenhof, kun priskribo de liaj filozofiaj, lingvaj kaj movadaj ideoj kaj agadoj." kaj Carlo Minnaja aldonis detalan recenzon pri la libro sub tiu libro-ero de la katalogo.
Indas legi ĉi tiun libron. Unue mi trovis la biografion tre kortuŝa kaj skribita per iu kiu konis Zamenhof persone kaj kiu vizitadis lin en lia domo. Due la verkisto ankaŭ partoprenis en la unuaj Kongresoj de Esperanto kune kun Zamenhof mem kaj tio estas alia bona afero pri la libro. Sed tio kio impresis min pli, estas la lingvo la verkisto uzis. Tamen laŭ mi en facila lingvo ĝi estas, la verkisto verkis kvazaŭ poezion kaj tio pli efektivigis la valoron de la libro. Eble multaj esperantistoj trovos la libron malfacila pro lia ne kutima lingvo-strukturo. Oni eble kelkfoje devas relegi la frazojn kaj paragrafojn por analizi kaj kompreni ilin.

Vasil Kadifeli

Ĉu ĉiam nur reeldoni?


2007. №12 (158)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-priva2.htm

Estas stulte recenzi la libron kiu havas la sesan eldonon, kiun verkis Edmond Privat, kiu traktas pri la vivo de Zamenhof, kaj pri kiu preskaŭ ĉiuj diris ĉion, aŭ preskaŭ ĉion. Restas al mi do recenzi kelkajn paĝojn de la enkonduko de Ulrich Lins, kiu montras historion de la antaŭaj eldonoj kaj kiu prizorgis la notojn, precipe de la teknika vidpunkto, t.e. kion, kie oni povas trovi en la tiel nomataj fontoj kaj aldonas plenan (plejverŝajne) esperantlingvan bibliografion pri Zamenhof.

Mi ne apartenas al recenzistoj, kiuj serĉas tajperarojn, do mi lasas ĉi tiun entreprenon al aliaj, aldonante, ke efektive la libro bele aspektas kaj estas sendube zorgeme eldonita kun la fotoj, kion ne ĝuis certaj antaŭaj eldonoj.

La enkonduko mem ne enhavas ion speciale novan. Du problemetoj altiris mian atenton. Sur la paĝo 7 frazo: “Kiam aperis la libro, Pollando jam liberiĝis de la rusa superrego kaj denove estis sendependa ŝtato”. Sed Pollando liberiĝis de tri imperioj: Ruslanda, Aŭstra kaj Prusa. Tio ne estas sensignifa detalo de la moderna historio. Ja la tri imperioj havis absolute kontraŭajn interesojn, kion ja konfirmis la unua mondmilito. Mi ne scias, ĉu Ulrich Lins forgesis, ne sciis ktp. Efektive tio estas granda fuŝo de la enkonduko.

Prave substrekas Lins, ke Zamenhof havis nenion komunan kun la mesianismo de Adam Mickiewicz, kiun supozis Privat (pĝ. 8). Fine, tre grava estas memorigi, kion atestas Waringhien kaj konfirmas Lins, ke Privat estas la unua, kiu kuraĝis diri laŭte pri la judeco de Zamenhof, do pri la vero kaŝita (foje) je la demando de Zamenhof mem je ĝojo de multaj esperantistoj, ĉefe antisemitaj, kiuj ne mankis ĉie, eĉ inter la varsoviaj esperantistoj, kolegoj de Zamenhof. Pro kio, ni scias: inter alie pogromoj en la Ruslanda Imperio, la afero Dreyfus en Francio ktp.

La notoj estas zorge faritaj, kaj tuj oni rimarkas, ke la krestomatio de soci-religiaj verkoj de Zamenhof, Mi estas homo, editorita kaj eldonita en 2006 de Aleksander Korĵenkov, konata kiel MEH, konfirmas sian firman pozicion por zamenhofologio.

Kaj tamen io ĝenas min lige kun la recenzo de la verko de Privat. Unue, ke ĝi iel ŝajnigas, ke UEA ne forgesis pri Zamenhof okaze de la proksimiĝanta 150a naskiĝtago de Zamenhof (2009), ĉar ja la enkonduko de Lins en la unua frazo preskaŭ enigme komenciĝas per la memorigo de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. La dua frazo de la enkonduko estas: “Kompreneble, Universala Esperanto-Asocio (UEA) dece festis la okazon”. Post ĉi tiuj liturgiaj vortoj omaĝe al UEA (preskaŭ oni povas kredi ke UEA kreis Dion) sekvas tio, kion mi recenzis.

Diable, pasas 150 jaroj de la naskiĝo de Zamenhof kaj UEA ĝis nun ne strebas mendi ion de zamenhofologoj aŭ almenaŭ anonci konkurson pri la verko pri Zamenhof ne por esperantistoj, sed por la vasta legantaro en pluraj lingvoj, kie oni povus montri kiu estis Zamenhof, kion li faris kaj kion pensis, sur kiu socia, politika kaj internacia grundoj. Tiu enigmo ne donas al mi la pacon. Simple oni ne ŝajnigu, ke oni ion festas!

Mi anoncas konkurson: Per kiu verko UEA festos la 200an naskiĝtagon de Zamenhof? La ĝustaj respondontoj turnu sin al UEA: kiel premion ili ricevos la libron de Edmond Privat Vivo de Zamenhof, eble kun alia aŭtoro de la enkonduko.

Walter Żelazny

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.