La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kredu min sinjorino!

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La svisa debitisto


n-ro 135 / februaro 1992
esperanto.net/literaturo/lf/kreduminrec.html

En romano, kiun li titolis Senblage, Cezaro Rossetti, frato de la art-instruisto Reto Rossetti, priskribis sian vivon de bazarulo. Talenta verkisto, skoto el svisaj gepatroj, plejaĝa ido el kvininfana familio, li vivis de 1901 al 1950. Lia libro estis preta fine de 1949 kaj eldoniĝis en 1950 ĉe [la tiama] Heroldo de Esperanto, Nederlando, sub la titolo Kredu min, Sinjorino! Dua eldono aperis en 1974 per SAT, Britio. Kaj jen nun tria represo de tiu klasikaĵo: bela, honora volumo, bindita: 280 paĝoj en malmola kovrilo.

Ĝuinte antaŭ 25 jaroj la legadon de la unua eldono (pruntita el la urba biblioteko), kaj jarojn poste aĉetinte la duan, mi nun fine relegis la libron. Kun plezuro. Ĝi tenas la atenton. Jam tri eldonoj do. Kiom da ekzempleroj, entute kaj fakte? Nenie indiko pri tio.

La romano estas aŭtobiografia; sprite amuza kaj instrua; dividita en relative mallongaj ĉapitroj - kun rekordo por la 37a - kiujn distingas ĉekape ĉiufoje proverbo, aŭ niakultura aludaĵo: cito el La Espero aŭ iu librotitolo. Ĝi estas interesa rakonto pri (kaj de) kuiristo, eksponisto, vendisto, butikisto... en bona, trafa, simpla kaj ĝusta lingvaĵo. Plaĉe humura libro, malteda kaj informa, plena de utilaj parolturnoj, de proverbecaj kaj literaturaj frazoj, kiuj elvokas longan tradicion kaj valoran kulturriĉon.

Feliĉe la aŭtoro povis ĝustatempe fini ĝin (malkiel Ribillard). Lia libro povus esti - kompare kun la nuntempe furoraj studoj kaj esploroj pri merkatado - ia tiukampe pionira traktaĵo. Por nederlandlingvano ĝi neeviteble elvokas la majstran samteman novelon "Fromaĝo" de W. Elsschot. De tiu bedaŭrinde ne ekzistas traduko per kiu eblus serioza komparado. Pri kio parolas Cezaro? Pri ĉio vendebla: pri ovoj kaj bovoj, sed precipe pri kuiriloj: senakvaj marmitoj. Li ebligas al ni rigardon malantaŭ la kulisoj de la komercista scenejo, de la negoca teatro.

En la unua ĉapitro li klarigas la ekeston de sia romano kaj la diferencon inter eksponisto kaj bazarulo. Kaj jen ni jam estas en la bano. Tra la tuta verko ne mankas disdetaligo de vendista psikologio kaj de klienta konduto. Jen la historio de kolportista spertiĝo, jen priskribo de la sinteno kaj reagoj de aĉetontoj. Li divenas la guston de aĉetonto per ĉirkaŭrigardo en ties loĝejo, rapide deduktante el la vidaĵo taŭgajn vendargumentojn.

Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. "Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva'dek jaroj. Sidiĝu enter ni "

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek-du viroj.

"Kiuj ili estas?"

"Ele estas la juĝantoj. kijuŭj prizo'gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ"

Mi prezentis min.

"Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?" Mi kapjesis. Miaj gepatroj estis ja itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: "Parolu esperante!"

La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:

"Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj..."

La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: "Ne estas permesite paroli pri politiko."

"Pa'doŭnu men... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj..."

La juĝantaro leviĝis kaj diris: "Ne estas permesite paroli pri religio:'

"Pa'doŭnu men... Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj..."

"Bonege," diris la juĝantaro.

"Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante-"

La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: "Ve, fi - vi diraĉis neologismon! Lante ne estas permesita."

"Sed mi celis diri: ...venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn", defendis la parolanto.

La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: "Vi faris nepa'doneblan pekon, vi diris neologismon."

Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de Ia benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.

La parolanto daŭrigis: "Nu ĉiju doŭmoŭ estas farita el... el... el CEMENT kaj el... el... BRIKS kaj la... la... la... e... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pe'mesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle."

La knabeto protestis: "Mi bone komprenas."

La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: "Jes, vi pensas, ke vi bone komprenas, sed vi nej komprejnas pri la interna-r-ideo de nia kara lengvoŭ"

Sekvas: interkolportistaj rilatoj, bazaroj kaj industriaj foiroj, rilatoj kun helpantoj kaj publiko, vendotaktiko: stiloj, teknikoj kaj strategioj, spertigo de kunlaborantoj, taskodivido, sukcesa instruado kaj malpli sukcesa lernado, praktikaj problemoj, sakrado. Li rakontas pri afiŝado kaj reklamfolioj, pri logado kaj logiloj, pri rabatoj, kompensoj kaj rekompencoj, pri specimenoj, pri kurtaĝoj kaj gratifikoj, pri negocista ruzado, pri vendistaj oportunismo kaj ŝajnkomplezo, pri vendocelaj prezentadoj kaj paradoj, pri konkurenco, pri la rolo de belaj virinoj en reklamado kaj vendado, pri homkono kaj pri amaspsikologio, pri ĝenerala manko de juĝkapablo, pri laborantoj kaj parazitoj, pri antaŭjuĝoj, pri iniciatemo, pri revoj kaj ekeviĝoj, pri ekspluatado de propraj sortobatoj tiel ke eĉ ili iĝu profitigaj, kaj memkompreneble ankaŭ pri amo inter negoc-partneroj.

Iam kaj tiam la aŭtoro faras ne tre skrupulajn konsiderojn pri honesteco: falsado de atestiloj, fanfaronado, mensogaj troigoj, porvenda ruzado, ŝajnigo, bombasta reklamo, malhonesta aŭdaco, trukoj, eĉ misuzo de pseŭdaj horoskopoj kaj pseŭdotelepatio. Li tramas ne paginte kaj ne pagonte, moktrompas stultan virinon, ĝenas per altrudo de nenecesaj artikoloj, selas gapantojn per relative kosta sed senvalora varo. Tamen, malgraŭ komediado, mistifiko, trompo, subaĉeto, embuskumo, friponado, ŝaftondado, falĉado de viktimoj kaj ŝtelado, la libro alportas utilan elmontron de realaĵoj kaj ankaŭ porcion da sincereco, da neprofitemo, da idealisma entuziasmo, da zorgemo pri kunhomoj kaj da socikritiko. Finfine ĝi instruas al ni atentemon kontraŭ facila trompiĝo: post tralego oni promenas tra bazaro kun novaj okuloj kaj monujevitaj manoj. Krome, la verkinto faras al ni donacon de forta optimismo. Entute, lia libro ne estas sen (agrablaj) surprizoj. Ĝi tuŝas eĉ movadajn situaciojn. En paĝo 87 li efektive mokas la timantojn de neologismoj (vidu la fenestron).

Jen aŭtoro kiu havis ion por diri. Lia teksto ne estas artfajraĵo el belstilaj artifikoj. Lia sincera, honesta verkaĵo estas sen arogo, sen blufa-pufa literatureco; ĝi estas skribaĵo humila sed eldiriva. Jen granda merito.

Se la verko enhave portas kelkajn trajtojn de sia tempo, ĝi tamen ne iĝis eksmoda: parte ĝi memorigas nin pri pasintaĵoj, sed ĝi faras tion per ĉiam freŝa humuro. Ĝuste en tio sidas la sukceso de la varo kiun ŝovas al ni tiu verkisto, kiu tiel fervore vendadis kuirilojn - daŭre bonhumore kaj verŝajne samhumure.

Lia humuro kuŝas en situacioj, cirkonstancoj kaj temoj (kaj mi rigardis al la pojnhorloĝo kiun mi ne posedis, p. 40; Post jarcento mi atingis mian ĉambron, p. 40); lia sprito sidas en trafaj, amuzaj vortumoj (Vi ne povas eĉ vendi kojonojn al eŭnuko, p. 28); la valoro de lia rakonto elstaras per la vereco de la konstantoj kaj la valideco de la priskriboj (Mi komencis per neurĝa tono: "Do, finfine mi venis," kaj ridetis aplombe, p. 41; Post rutina vortskermo inter Margy kaj mi, Margy nevolonte cedas pri la te-tasa legado. Nature, estonteco de la sinjorino enhavas ĉion bonan, kaj tiom simple la vojo al la vendo estas pretigata, p. 49).

La kvalito de liaj blagoj estas ilia realeco: li ŝercas serioze. Jen ekzemplo el paĝo 44; temas pri art-fotografa pligrandiga servo: Ho jes, ni beligas la fotojn. Ni forviŝas la sulkojn, glatigas la vestojn, eĉ deprenas la ĉapon kaj anstataŭigas ĝin per laŭmoda ĉapelo. Iu virino volis, ke ni deprenu la ĉapaĉon de la kapo de ŝia mortinta edzo, sed kiam ni petis ŝin priskribi la harojn por povi artpentri ilin laŭnature, ŝi respondis, ke ni povos vidi la harojn kiam ni deprenos la ĉapon. Ne, ŝi ne ŝercis.

La 33a ĉapitro, "Plej bone ridas, kiu laste ridas", estas krestomatie kaj antologie konata (Baza Krestomatio, Trezoro) kaj la 37a, kvankam nur kvarvorta, estas tre kompleta kaj elokventa. Aliflanke, ekstertema historieto (p. 63-66), cele demonstri la vortŝutan fantazieman parolimpetecon de bazaruloj, iom longas.

Kaj jen ekzemplo de optimismo: "Nu?" ŝi diris, "Tia estas la vivo. Estas rava vivo, se oni ne perdas esperon. Se jes, oni povas ĵeti la ĉapelon de alta ponto, forgesinte depreni ĝin de la kapo... aŭ oni povas eĉ edziniĝi".

Cezaro Rossetti estas aŭtoro kiu scias diri multon, sen diri ĝin: li lerte aludas, sugestas (amo ne dependas de geedzeco, p. 95). Vere, li vorton en la poŝo ne serĉas: Eĉ por kuiri supon, akvo ne necesas. Li liveras al la leganto siajn vivospertojn. Li jam frue komprenis, kion ĉiu generacio devas denove malkovri (kaj eĉ plurfoje reforgesas en unu vivodaŭro): la vivo estas lukto. Tia la mondo prezentas ĝin al ni. Tia ni prezentas ĝin al ni mem, plej ofte. Sed ĉu ĝi estu tia? Ĉu ni plu faros ĝin tia, se ni komprenas ĝian mekanismon? Kial batali vanan batalon?

Sed eĉ li luktis, "inter lupoj kriis lupe", kvankam li sciis ke la batalo... Jen sur paĝo 82: Ĉiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas [krei merkaton kaj] vendi kaj vendi senĉese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj ĉiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma aĉeto kaj maksimuma ŝparo. Ĉu la homoj do ne vidas aŭ ne volas vidi la kontraŭdiron? Tiusence la enhavo de la libro estas ankoraŭ tute aktuala. Nun la demando estas: kien kondukos la merkatado, la informadiko, la nova (ekonomia) mondordo? Kian prosperon alportos la neinformanta troinformado de televid- kaj video-kulturo sen kultura bazo? Nu, la nuntempa insisto pri senpapera mondo (per komputoroj) provizore kondukas nur al pli da papero. La progreso kondukas al katastrofo, certigas ekologio. Kredu min, Sinjorino!

Jes, kredu min, sinjoroj. Sed kie, gesinjoroj, troviĝas la pravo? Kie troviĝu la vero? Tamen Cezaro vivis vere kaj sincere: li estis li mem, agis laŭ si mem. Li montris sin tia kia li estas: vendisto.

Li vendas ankaŭ Esperanton, li vendas lingvokulturon. Kiel ĉarmas la ĉapitrotitoloj: Kiu sin enjungis devas tiri. Ne gutas mielo el la ĉielo. Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. Sonĝo terurris, sonĝo forkuris. Sorto flatas, sorto batas. EI sub la tero aperas la vero. Ricevis bandito laŭ sia merito. Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'. Aliajn gvidas kaj mem ne vidas. Kaj tiaspecaj gemoj svarmas ankaŭ tra lia teksto.

Granda parolisto estas duba faristo. Tamen Cezaro estis escepto: li multe parolis, sed li ankaŭ agis.

Sur paĝo 278 presiĝis: dura faristo. Cu aliaj preseraroj makulas la libron? Ne multaj, kvankam ankaŭ kelkaj nekonsekvencaĵoj ne estis elsarkitaj.

Do entute apenaŭ io kritikinda. Nur tio: mi miris pri la kovrildesegno. Kaj iu vizitanto, vidante la libron sur mia tableto, rimarkigis: "Kiel malmoderna kovrilo!" Kial do tiu eksmodaĵo? Se tiu antikva kovrilbildo estas tiel grava ke oni reproduktas ĝin, mi ŝatus trovi noton pri ĝi. Cu ĝin desegnis Cezaro aŭ Reto? Ĝi iel kaj ial ripetas tiujn de la antaŭaj eldonoj, sed kial ĝi nur similas, ne samas? Ĉu "mistera logilo" responde al la enhavo de la libro? Mi kaŝis sinsekve ĝiajn duonojn, metante folion laŭ la akslinio. Kaj tiel ekkomprenis almenaŭ la bildon.

Christian Declerck

"Kredu min, sinjorino!" - nekredeble leginda friponajo


ipernity.com/blog/stanislavo-belov/734933
Esperantisto estas homo pacema, amikema, vojaĝema kaj... fripona. Almenaŭ tiel oni povus priskribi la ĉefheroon de “Kredu min, sinjorino!”, eble plej brila specimeno de la pikareska romano en la esperanto-literaturo.

Fripona gento kaj ĝia Esperanto
La vivo estas ludo, la ludo estas vivo – mi konsideras tiun koncepton trafa kaj ĉiam sekvas ĝin. Tio helpas al mi superi absurdecon de nia ekzistado, kiu aparte evideblas por ĉiu, kiu pli-malpli bone konas internajn mekanismojn de la politika, ekonomia kaj kultura vivo. Do mi pensas, ke se la sorto renkontigus min kun Cezaro Rossetti, mortinta antaŭ pli ol duonjarcento, ni certe komprenus unu la alian kaj eble eĉ amikiĝus.
Bedaŭrinde ni neniam plu vidos tiun vivolpenan homon kaj aŭdos lian voĉon. Sed ni ĉiam povos ĝui lian gajan humuron, kiu impregnis lian verkon kaj disradias de la libropaĝoj malgraŭ jardekoj, kiuj distancigas nin de tiu tempo. Kompreneble la tempopaso sentiĝas, same kiel rimarkindas tio ĉe iu ajn malnova libro, ĉu temas pri Vilhelmo ŜekspiroLeo Tolstoj. Sed eĉ iomete aliiĝinta gusto de tiu plado plu estas bona. Mi certas, ke se tiu romano estus verkita hodiaŭ kaj priskribus la samajn aferojn en la nuntema medio, ĝi sendube populariĝus kaj ne nur en Esperanto. Homoj ŝatas verkojn bazitajn sur la “veraj historioj”, aparte se temas pri historio de friponado. Kiu estis tiu malkutima esperantisto?
“Bazarulo” – tiel li nomas sin kaj evidente tio estas plej ĝusta vorto por ĉi metio, kies angla varianto estas “grafter”. Cezaro Rossetti trafe priskribas tiun homspecon (nome tiel, ĉar temas ne pri profesio, sed pri karaktero) en la unuaj paĝoj de sia verko: “Ordinare li estas kombino de ĉarlatano kaj trud-vendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas ĉiujn rimedojn, esceptinte pafilojn, por devigi la interesaton aĉeti”. Bona memportreto, ĉu ne?
Ne pensu, ke temas pri troigo. La preskaŭ tricentpaĝa volumo plenplenas je pruvoj el la vivo de la aŭtoro kaj liaj samgentanpj. Ja bazaruloj estas vera gento, kiu vagadis tra tiutempa Britio, ĉefe de unu foiro al la alia, por vendi ion ajn al iu ajn. Tiuj inventemaj homoj estis ĉefe spertaj psikologoj, kiuj profunde alproprigis diversspecajn vendotrukojn jardekojn antaŭ apero de la popularaj nun kursoj pri vendoarto. Ne gravas kion oni vendas, gravas nur kiel oni faras tion – tiun ideon la aŭtoro ripetas kaj pruvas plurfoje. “Scio pri artiklo kaj regulaj vendometodoj estas por li [bazarulo] flanka konsidero” konkludas li.
La bazaruloj havis sian ĵargonon, malkompreneblan al aliuloj. Rossetti donas kelkajn ekzemplojn: manĝari – manĝaĵo, pani – pluvo, gelt – mono, bevi – drinki, ŝajs – malbonega negoco. Iuj vortoj devenas de la latina lingvo, aliaj de la hinda, romaa aŭ germana (ofte pere de la jida). Tiu interesega esto memorigis al mi rusan analogon, kiu ekzistas nun kvankam grave ŝanĝiĝis. Fenja – tiel nomiĝis la ĵargono de la vagantaj pomalgrandaj vendistoj kies nomo estis ofeni. Ili aperis en Rusio laŭ kelkaj informoj en la 15-a jarcento kaj agadis sammaniere kiel la britaj bazaruloj. Ilia parolo estis kvazaŭ ĉifro por aliuloj kaj bone funkciis ĝis la 20-a jarcento, kiam ĝi transformiĝis al la krimĵargono, plu floranta en la mondo de profesiaj krimuloj. Do por mi estus tre interese scii la nunan sorton de la angla fenja.
La romano legeblas leĝere kaj rapide, unuglute. Fakte tio estas kolekto da sinsekvaj rakontoj pri aventuroj de la aŭtoro, ligitaj al lia profesia vivo. Antaŭ leganto trapasas homoj, urboj kaj okazaĵoj, foje dramecaj, sed plejparte amuzaj. La aŭtoro estis homo animforta kaj ĉiam kredis je sia sukceso, do plonĝis en plej riskoplenajn aventurojn kun ridemo survizaĝe. “Kial timi neon?” estis unu el liaj devizoj. Tio spronis lin fari neimageblajn proponojn kaj... ofte sukcesi. Jen bona ekzemplo por iu ajn, kvankam en pluraj kazoj konduto de la aroga bazarulo estis tute neatendita kaj aspektis kontraŭlogika.
Ekzemple dum la severa ekonomia krizo, kiam miloj da senlaboruloj plurmonate atendis iun ajn laboron, li iris al oficejo de granda kompanio por proponi sin en la plej altajn postenojn. Li simple konkludis, ke lukti por ordinara laboro kontraŭ multnombraj konkurantoj estas sensence, do li prefere serĉu elitan lokon kaj faru tion forme ne laborpeto, sed la reciproke profitdona propono. Kaj vere gravuloj akceptis lin, interparolis kun li tute serioze kaj proponis al li postenojn altrangajn, bedaŭrinde tiutempe malkonvenajn por li. Tiaj ekzemploj abundas kaj utilas ne malpli ol multnombraj popularpsikologiaj libroj “Kiel atingi sukceson”, ktp.
Mi bedaŭras, ke UEA ne dungis tiun elstaran vendiston de iuj ajn varoj, ĉar tiukaze li sendube vendus Esperanton milionope kaj la fina venko okazus antaŭ mia naskiĝo.

Tiel ni fatras
Kelkaj vortoj pri la lingvaĵo kaj la eldono. La romano estas kreita en bona Esperanto, kvankam kelkaj vortoformoj surprizas min. Ĉu antaŭ duonjarcento oni uzis firmo anstataŭ firmao kaj parolis kino anstataŭ kinejo? Eble la aŭtoro simple preteratentis lingvajn nuancojn, ĉar evidente li estis homo nesentebla al stultoĝenaj lingvobataloj. Tia racia rigardo al Esperanto kiel normala lingvo, uzebla de iuj ajn normalaj homoj kaj por iu ajn normala celo tre plaĉas al mi. Ne hazarde en tiu romano, originale verkita en Esperanto, nur unu ĉapitro estas dediĉita al la Lingvo Internacia kaj eĉ tio okazas kuntekste de la komerca vojaĝo.
Tio estigis en mi jenan penson. Se la aŭtoro de la legendeca kaj populara esperanto-romano trafus la nuntempan esperanto-medion, ĉu li estus akceptita? Mi dubas. Vaganta vendisto, ĉarlatano (en lastaj ĉapitroj li rakontas pri la organizita de li aŭguristina prezentaĵo kaj klarigas friponajn mekanismojn per kiu tio funkciis), amoremulo pri kiu lia amiko ŝerce diris, ke “li enkondukis haremojn en la Oriento” – evidente li ĝuis Esperanton ne kiel adoranto, sed kiel uzanto, li simple vivis en ĝi same kiel li vivis kaj ĝuis la vivon.
Do li apenaŭ estus akceptata de la nuna esperantistaro, kiuj grandparte dividiĝas je du kategorioj: fanatikaj lingvoskrupuloj kaj senpensemaj lingvoludantoj. Dum la unuaj ŝatas paroli nur pri Esperanto, la aliaj ŝatas babili pri io ajn – kondiĉe ke la paroltemo ne superos la limojn de “saluton – kiel-vi-fatras – jen mia foto – kia bela kato – ĉu vi iros al kongreso – ĝis”. Dankon, ni ĉiuj bone fatraŝ.
Iuj povus diri, ke mi troigas, sed tio pravas nur parte. Interreto donis al ni miraklajn eblecojn pri kiuj antaŭaj generacioj ne povis eĉ revi. Sed kial ni uzas tiun ŝancon? Rigardu plejparton da retkonversacioj – ili limiĝas al la supremenciitaj temoj. Nur ege malmultaj uzas Esperanton por iu praktika celo kiel komerco, scienco aŭ ĵurnalismo. Supozeble tio klarigas ĉiujaran falon de la librovendoj – esperantistoj ne volas legi librojn en sia lingvo, ĉar ili ne vere konsideras ĝin normala, plenrajta kaj plenpova. Do kiam mi metis ligilon al mia artikolo pri la naftokartelo OPEL al la Fejsbuko-grupo de iu landa asocio, administrantoj riproĉis min: “Tiu loko ne estas por politikaj temoj, nur por amuzaj aferoj”. Mortiga recepto por Esperanto, same kiel por iu ajn lingvo.
Nun kelkaj vortoj pri la eldono. Mi legis la duan eldonon aperigitan de Edistudio en 1990. Griza papero, ne tre bela tiparo, amatoraj ilustraĵoj kies nivelo faras ilin troaj. La kovrilo ankaŭ ne tre belas, sed la bindaĵo estas fortika kaj mi ne rimarkis tajperarojn. Do mi tutkore konsilas al legantoj – aĉeti kaj legi, al eldonistoj – reeldoni tiun brilan libron, kiu supervivis sian verkinton kaj sendube estos legata kaj ŝatata de pluraj generacioj de esperantistoj. Se ili entute ŝatos legi en sia lingvo.

Stanislavo Belov

Kredu min, sinjorino!

Publikigita ĉe
Malgranda Revuo 2 / 1951
esperanto.net/literaturo/mr/kreduminrec.html

Cezaro Rosetti, frato de Reto Rosetti, mortis en majo 1950. Legante lian postlasitan libron ni ĝojas, ke li skribis ĝin, bedaŭras, ke ĝi estas sola, bedaŭras, ke li ne restis inter ni almenaŭ tiel longe, ke ni povis diri al li, kiel ni ŝatas ĝin.

Li rakontas memorojn el sia vivo kiel foira vendisto en Anglujo kaj Skotlando. Lia rakontokapablo estas neordinara. Li neniam donas iun eventon aŭ iun detalon tro multe nek tro malmulte, ĉio estas konciza kaj tamen plenviva kiel la vivo mem. Humoron li havas. De la unua linio ĝis la lasta ni kvazaŭ konkrete travivas kune kun li tiujn jarojn de lia vivo. Tre multe da homoj ni renkontas, kaj ni bezonas nur kune kun li iomete kunesti kun ili por konatiĝi kun ili kvazaŭ de interne.

Lia lingvo estas certe la plej viva kaj plej matura, kiu ĝis nun troviĝas en iu esperanta libro. Ĝi ne estas beletre arta aŭ artista, sed li scias, kiel oni konstruas bonan frazon, sintakse kaj esprimvalore, kaj tio estas finfine la plej granda arto en lingva esprimado. La bontrovitaj proverboj kaj parolturnoj uzitaj kiel ĉapitrorubrikoj siamaniere montras, ke nia lingva heredaĵo estis por li viva realaĵo.

Evidente li ŝatis sian metion, alie li apenaŭ povus skribi pri ĝi, kiel li faris. Tamen oni demandas sin, ĉu tia aktiveco povis efektive kontentigi homon kun la spiritaj kvalitoj de Cezaro Rosetti. Tagon post tago kaj jaron post jaro persvadi homojn aĉeti varojn, kiujn ili ĝenerale ne bezonas aŭ povas pli facile kaj malkare havigi al si en plej proksima butiko, se la vardistribuo estas racia kaj laŭcela - ĉu tio estas vivotasko por vera homo? Pri tio la aŭtoro ne diras eĉ unu vorton. Mi tute ne konis Cezaron Rosetti. Ke li ne estis supraĵa, pri tio atestas lia libro. Sed mi havas la senton kaj emas kredi, ke en li troviĝis granda kaj profunda personeco, kiu sciis profunde observi, ekzameni kaj prijuĝi la vivon kaj ankaŭ posedis fortajn kaj profundajn sentojn. Sed li restas ĉiam malantaŭ netravidebla kurteno, li nur sendas la foirvendiston Rosetti por akompani nin por konatiĝi kun la granda foira vivo, plena de bruo, penado, aspiroj, blufo, vivo en si mem tute sensenca kaj nevera, sed en kio troviĝas io vera kaj sencohava aŭ almenaŭ sencopostula, la homoj.

Stellan Engholm

Legu ĝin, sinjorino!


esperanto.net/literaturo/roman/libr/kreduminrec.html

Pro konataj kialoj, la periodo 1940-1954 ne estis tre fekunda epoko en la Esperanta beletro. Dum tiuj dek kvin jaroj aperis nur kvin originalaj romanoj, el kiuj tri de skandinavoj kaj du de britoj. La plej konata el ili estas Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti.

La romano estas nomita membiografia, tamen ĝi tute ne kovras vastan parton el la vivo de la aŭtoro, nek laŭ tempo, nek laŭ temoj. Ĝi prezentas kelkajn jarojn da profesia agado kiel bazaristo, eksponvendisto ĉefe en foiroj. La mio de la rakonto vendas poton por senakva kuirado kaj diversajn aliajn aĵojn pli aŭ malpli utilajn, kaj krome laboras ankaŭ en aliaj profesioj. Krom propraj spertoj li peras ankaŭ amason da anekdotoj atribuitaj al kolegoj kaj amikoj. En la profesiajn zorgojn intervenas ankaŭ ama kaj amika vivo - tamen nur kun gekolegoj - kaj la esperantomovado. Ambaŭ tiuj temoj tamen aperas pale en la rakonto, se kompari kun la vendado.

La verko do konsistas ĉefe el longa, verva kaj gaja vico da vendaj epizodoj. Ankaŭ malsukcesoj kaj eĉ mizeraj periodoj estas raportitaj, tamen en tono sufiĉe optimisma kaj amuza. Kvankam la mio vendas plejparte sufiĉe uzeblajn varojn, la plej multaj anekdotoj kaj epizodoj prezentas la kapablon de talenta bazaristo vendi ĉian ajn neuzeblan stultaĵon al naivaj homoj, je prezo multobla de la vera valoro, ofte eĉ per krude trompaj metodoj. Se oni rigardas iomete preter la gaja kaj distra surfaco, la rakonto de Rossetti do estas sufiĉe amara historio. Ĝi temas pri homoj kiuj trompas kaj estas trompataj. Tio videblas en preskaŭ ĉiuj situacioj. Dungantoj trompas siajn dungitojn, ne nur pro profito, sed pro simpla malico. Kaj la dungitoj laŭpove klopodas reciproki, sed plej trompataj restas la klientoj. Ŝajne tiu etoso de trompo kaj negocoj penetras ankaŭ en la emocian sferon, kie en la amaferoj de la mio mankas tre konvinka esprimo de amo. Ĝis certa grado oni tamen trovas ekzemplojn de kolega solidaro inter la bazaristaj amikoj, sed ankaŭ la malo okazas fojfoje.

Ne hazarde la fama 37a ĉapitro tekstas lakonege: "Liza kaj mi geedziĝis" (p. 209). Punkto, amen. La aŭtoro kvazaŭ aludas, ke lia familia vivo ne koncernas nin. Eble li pravas.

En la lastaj tridek paĝoj la mio kaj lia edzino Liza kombinas sian potvendadon kun nova kariero kiel telepatie magiista paro. Tiu parto de la rakonto tute ne konvinkas aŭ impresas tiel freŝe kiel la eksponvendado, eble ĉar la aŭtoro tie simple asertas, sen inviti nin travidi la magiajn artifikojn. Ankaŭ tie ja temas pri trompada metio, sed sen indulgaj cirkonstancoj.

En antaŭparolo de la frato Reto Rossetti oni ekscias, ke la aŭtoro junaĝe estis ano de revolucia socialista movado. En la verko tamen mankas ia socia tendenco de klasa solidaro aŭ socia ribelemo. Iom da socia kritiko ja troveblas. "Mi konstatis, ke la potenca forto de la patriotismo, kiu profundiĝas en la koron, estis absolute senpova penetri en la poŝon" (p. 17). "Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon" (p. 155). Tamen la plej forta socia tendenco de la verko estas la forta deziro de la mio revenĝi sin pro humiligoj kiel dungito, fariĝante iam memstara entreprenisto. Pri tio li ankaŭ fine sukcesas, kaj tuj spertas problemojn pri nefidindaj dungitoj...

La plej granda valoro de la verko sendube estas ĝia stilo ege flua, vigla, elasta kaj natura. La rakontado estas tre efika, simpla sed zorge ellaborita, irante tute nature de komenco ĝis fino. Malmultaj Esperantaj romanoj povas konkuri kun Kredu min, sinjorino!, se temas pri flua rakonta stilo. Estas sufiĉe multe da dialogo, kaj oni trovas multajn esprimojn sukajn, trafajn, naturajn kvankam originalajn, kiel "preskaŭ mi flaris la violojn de sube" (p. 86) aŭ "iru boligi la kapon" (p. 105).

"Lastan jaron", diris Frank, "mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon! Tenu la ĉambron orda! Tiru la ĉenon! Ne lavu ŝtrumpojn en la manpelvo! Viŝu la botojn antaŭ eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru!" (p. 83)

Escepte oni trovas kelkaj vortojn uzatajn iomete ekster sia plej kutima rolo, ekz. "ŝovinisma" (p. 23, = fanatika), "fotomaŝino" (p. 102, = fotoaparato, fotilo), "kino" (p. 103 k.a., = kinejo) kaj "saturita" (p. 177, = malpura?, malseka?). Sed preskaŭ centprocente la verko estas modela ankaŭ el lingva vidpunkto. Jen vere leginda klasikaĵo en la distra ĝenro. Tute ne estas surprize, ke ĝi vekis grandan eĥon aperante en 1950.

Sten Johansson

Publikigita ĉe
Vereco, distro, stilo. 1981.
retpaĝo
La lingvaĵo de la verko estas aparte vigla kaj flua, kaj plenplenas je proverbaj kaj koloraj esprimoj. Ankaŭ ĉiu ĉapitro havas titolon en la formo de zamenhofa proverbo aŭ alia proverbeca aŭ idiotisma esprimo. Cezaro Rossetti estis kuiristo, kiu enuis pri tia ekzisto, kaj ĵetis sin en la komercan mondon - je la malsupro! - ĝuste en epoko, kiam labormanko estas maksimuma kaj vendado ege malfacila. Ni ekscias pri lia "edukiĝo" en tiu medio, pri la mondo de la foiroj kaj bazaruloj, kaj kiel li fine trabatis sin al relative prospera, sed energion postuleganta, kariero. Survoje ankaŭ ni lernas kelkajn trukojn de la metio [...]

Kredu min, sinjorino! aperis tradukite en la hungara kaj en la japana, kaj ĝi certe estas unu el la plej allogaj verkoj en nia lingvo.

William Auld

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.