La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La maŝino, kiu kriis

  • Verkintoj: M. Boulton; C. Piron; T. Steele; ...
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €10.50
  • Priskribo: Tiu libro prezentas originalajn rakontojn pri strangaj fenomenoj; i.a. komunikado kun mortintoj, amo trans la tombon, la magia povo de arto ... La legantoj renkontos en ili vastan spektron da stiloj kaj lingvoniveloj. Ĉiu ion trovos por si: la komencanto, la progresinto, la plena esperantisto... La konataj aŭtoroj - i.a. Boulton, Nervi, Piron, Steele - garantias ankaŭ literaturan ĝuon.
  • Specimeno: Maŭro Nervi estas italo kaj laŭprofesie kuracisto. La temo pritraktita en la sekva rakonto estas hodiaŭ aktuala kiel neniam antaŭe. Ja ni povas partopreni per televido la plej terurajn eventojn: militojn, masakrojn, murdojn, malsaton, katastrofojn. Kaj ĉion ĉi en komforta fotelo aŭ dum hejmeca vespermanĝo! La mizero kaj sufero de aliaj tiel fariĝas agrabla nervotiklo bonvena en nia griza ĉiu-tago. Televid-stacioj rapide komprenis la enspezigan amuz-valoron de tiaj eventoj kaj multon pagas por filmoj, montrantaj verajn akcidentojn kaj agoniantojn kaj realajn buĉojn. Sed se vi rigardas tiajn filmajn raportojn, estu singarda! Eble al vi povus okazi la samo, kio okazis al s-ro B. en la sekva rakonto. (Enkonduka klarigo al la novelo "La tertremo" de Maŭro Nervi)
  • Paĝoj: 105
  • Larĝo: 230 mm
  • Alto: 150 mm
  • Eldonjaro: 1995
  • Pezo: 200 g
  • ISBN: 3-85182-033-9
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Brilaj nenaturaĵoj


januaro 1998
esperanto.net/literaturo/uea/masinkrirec.html

Herbert Mayer certe havis brilan ideon kolekti 11 rakontojn pri la ĝenro "nenaturaj fenomenoj". Li trafe elektis, precipe pro tio ke la 11 aŭtoroj estas malsamnaciaj kaj malsamtempaj, kaj tial eblas kompari la diversajn verkstilojn kaj la evoluon de la lingvo. Kun miro mi konstatis ke la diferencoj ne estas tiom frape evidentaj, kio estas konsola: ne, nia lingvo ne disdialektiĝis. Kompreneble iuj arkaismoj enestas (allasi = agnoski; superakvego = inundo; gluti = vori k.s.). La plej multaj rakontoj estas interesaj, kelkaj ŝoke surprizaj, nur tiujn de Payson kaj Salovaara mi taksis banaletaj. Gratulinde Mayer liveras biografiajn notojn pri ĉiu aŭtoro, pri Borovko ("inkunabla" verkisto, laŭ li) eĉ 5-paĝan. La libro estas elegantaspekta, senerara, kun bela papero kaj klaraj litertipoj. Laŭ la zorganto de la humile nomita "mikroeldonejo" (kiu jam proponis plurajn valorajn verkojn) jam pretas dua samĝenra libro. Ĉi tiun mi varme konsilas al kiu ajn.

Aldo de' Giorgi

Recenzo: La maŝino kiu kriis/Review: The Machine That Cried Out


esperanto-usa.org/en/node/804

Temas pri 11 fantom-rakontoj ĉerpitaj el la Esperanta literaturo inter 1895 (tiu de Borovko) kaj la fina jardeko de la 20a jarcento (tiu de Steele).

These are ghost stories taken from the Esperanto literature from 1895 (that of Borovko) through the last decade of the 20th century (that of Steele).

La titola rakonto, de iu L. G. Horsefield, traktas hantatan maŝinon en fabriko — efektive, modernindustria fantomnovelo. "Skribaĵo! De kie?" (Claude Piron) estas tre malfortika traktado de la t.n. "aŭtomata skribado". En "La tertremo" (Mauro Nervi), la rolanto televide spektas teruran katastrofon en nenomita metropolo. "En la tombo" (Nikolaj Borovko) esploras la sentojn de nekadavro enterigita ankoraŭ vivante. "La fantoma kastelo" (H. Weinhengst) montras al ni migranton, kiu defias avertojn kaj pasigas la nokton en malnova kastelo — kun antaŭvideblaj rezultoj. "La virineto en bluo" (Mason Stuttard) traktas reenkarniĝon kaj tragedion kiu transsaltas generaciojn. En "La fantoma edzino" (Eduard S. Payson) vidva kuracisto serĉas sian pereintan edzinon. "La sekreto de la lernejestrino" (Marjorie Boulton) estas, ke kiam ŝi ordonas, oni obeas. "'Neniu' frapas sur la pordon" (Eija Salovaara) estas simpla anekdoto pri neklarigebla sperto de la verkinto en la lapona arbaro. En "La arto de Spelamore" (H. B. Hyams) ni konatiĝas kun tre — eble tro — talenta artisto. "Samuel Birrubali Rossiter" (Trevor Steele) rakontas pri knabo, kiu elpeliĝas el la mistika aborigena mondo en la senmistikan blankulan — sed ne komplete.

The title story, by one L. G. Horsefield, has to do with a haunted machine in a factory — actually, a modern industrial ghost story. "Writing! From Where?" (Claude Piron) is a very weak treatment of so-called "automatic writing". In "The Earthquake" (Mauro Nervo), the main character views a terrible catastrophe in an unnamed metropolis on television. "In the Grave" (Nikolaj Borovko) studies the feelings of a man buried while still living. "The Ghostly Castle" (H. Weinhengst) shows us a wanderer who ignores warnings and spends the night in an old castle — with foreseeable results. "The Woman In Blue" (Mason Stuttard) treats of reincarnation and a tragedy that leaps across generations. In "The Phantom Wife" (Eduard S. Payson) a widowed doctor seeks his dead wife. "The Headmistress's Secret" (Marjorie Boulton) is that when she gives an order, she is obeyed. "'Nobody' Is Knocking On the Door" (Eija Salovaara) is a simple anecdote about an unexplainable experience of the writer's in the Lappish forest. In "Spelamore's Art" (H. B. Hyams) we become acquainted with a very — perhaps too — talented artist. "Samuel Birrubali Rossiter" (Trevor Steele) tells of a boy who is driven out of the mystical aboriginal world into the mundane world of white men — but not completely.

Kun kelkaj esceptoj, la rakontoj suferas pro sia aĝo; la temoj ja estas intertempe multe gurditaj (kaj eĉ postlasitaj) en la nacilingvaj literaturoj, aparte en la angla. Tamen "La sekreto de la lernejestrino" kaj "Samuel Birrubali Rossiter" estas, laŭ mi, sufiĉe originalaj, kaj malgraŭ sia neoriginaleco unu-du el la ceteraj meritas la legadon, pro la kvalito de la verkado.

With a few exceptions, the stories suffer because of their age; the subjects have been done over and over again in the meantime (sometimes they have even been abandoned) in the national-language literatures, especially in that of English. But "The Headmistress's Secret" and "Samuel Birrubali Rossiter" are, I believe, sufficiently original, and despite their own lack of originality one or two of the others deserve reading just for the quality of the writing.

Don Harlow

Variaj strangaĵoj


esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/masinkrirec.html

Herbert Mayer kolektis dek unu rakontojn "pri strangaj fenomenoj", verkitaj dum plenaj cent jaroj, de Borovko ĝis Steele. La kolekto estas sufiĉe varia laŭ stilo, enhavo kaj kvalita nivelo. Ni trovas kliŝajn melodramaĵojn sed ankaŭ valorajn noveletojn. La interna vicordo ŝajnas eble esti ekde la plej facile legebla ĝis la malplej simpla el lingva vidpunkto. Tamen ĉiuj rakontoj sufiĉe facilas.

Antaŭ ĉiu ero Mayer prezentas la aŭtoron kaj rakonton, kelkfoje aldonante iom superfluan prijuĝon. Ĉiuokaze mi ne aprezas, kiam antaŭ eklego de iu teksto la eldonisto informas min, ke "tiu novelo estas simple mirinda" (p. 19), eĉ ne kiam li pravas!

La titola rakonto La maŝino kiu kriis el 1947 de L. G. Horsefield estas baze simpla fantomrakonto, iom tro eksplicita kaj nekapabla veki la imagpovon de leganto. Se ĝi tamen iel apartas, tio ŝuldiĝas al ĝia nekutima medio. Jen ni ne troviĝas en malnova kastelo aŭ hantata domo, sed en industria medio inter maŝinoj kaj fandata ŝtalo, kaj tiu detalo aldonas certan spicon al la rakonto.

Sktibaĵo! De kie? de Claude Piron estas bela historieto, sufiĉe sukcesa, en plaĉa tono, kiu male al multaj aliaj tre prudente lasas al la leganto interpreti kio efektive okazis.

La tertremo el 1978 de Mauro Nervi estas sukcesa hororaĵo, kiu inside, iom post iom konstruas eksciton, kie io supernatura kaŝiĝas en ŝajne realisma ĉiutageco.

La plej malnova rakonto, eĉ unu el la plej fruaj originalaĵoj entute en Esperanto, estas ankaŭ la sola tute realisma rakonto de la kolekto. Temas pri En la tombo el 1892 de Nikolaj A. Borovko, en kiu ni sekvas la angoron de viro, kiu estas entombigita kiel vivanto. Terura, angoriga, tre bone konceptita verko, efektive unu el la plej bonaj en la libro. La lingvaj arkaismoj troveblaj nek ĝenas nek tro oftas.

La fantoma kastelo de Hans Weinhengst estas tre tradicia fantomaĵo kun ne tre bona fino. Estas evidente, ke ne facilas fini rakonton pri "strangaj fenomenoj" ene de realisma kunteksto. Kaj pri La virineto en bluo el 1946 de Mason Stuttard eblus diri ion similan. Ĝi estas tro evidenta, tro melodrama fantomaĵo de klasika angla speco. "Se mi legus tion en romano, mi forĵetus la libron kaj priridus la troan genion de la aŭtoro" (p. 51), diras ĝia mio, kaj li pravas.

La fantoma edzino el 1924 de Eduard S. Payson estas iom alispeca. En certagrade peza lingvaĵo kaj melodrama stilo ĝi pentras sufiĉe tradician horornovelan scenon, kun solulo en sovaĝa naturmedio. Tamen iel ĝi sukcesas kapti la atenton per sia pli originala kaj zorge ellaborita enhavo. Ĝi sendube estas unu el la plej bonaj ekzemploj de tradicia fantomaĵo en la kolekto, kaj krome ĝi fine lasas al la leganto eblon je realisma psikologia klarigo, por tiu kiu preferas tian.

Se kelkaj rakontoj temas pri provo veki eksciton, timon kaj angoron ĉirkaŭ io, kio povus havi naturan klarigon, Marjorie Boulton faras la malon per La sekreto de la lernejestrino el 1967. Sur ideo tute neebla kaj baze ne tre originala ŝi lerte teksas ĉarman, sekuran, gemutan anglan novelon. La tono estas bonege trafita, kaj ŝi perfekte elektas la ĝustajn detalojn por konstrui sian paradokse kredindan neeblaĵon, kvazaŭ cirka magiisto kiu elĉapeligas kuniklon.

"Nenio" frapas sur la pordon el 1967 de Eija Salovaara estas bela priskribo de naturo kaj etoso de Laponio. Ĝia povo timigi per lapona mistikismo ne estas granda, tamen la aŭtoro per simplaj rimedoj kaptas la atenton de la leganto. La arto de Spelamore de H. B. Hyams estas interesa, sed denove mankas bona fino, kaj Samuel Birrubali Rossiter de Trevor Steele estas etnografiaĵo pri metapsika travivaĵo de aborigeno kaj do apartenas al simila ĝenro kiel la rakonto de Salovaara, kvankam el antipoda medio.

Resume, la kolekto prezentas plaĉan legaĵon, plejparte en bona lingvaĵo, nek tre profundan, nek tro stultan, varian laŭ stilo kaj enhavo. Eble la melodramaj fantomaĵoj tamen iom tro dominas. Pluraj el la rakontoj facile legeblas eĉ de nesperta esperantisto. El historia vidpunkto la rakonto de Borovko estas mejloŝtono - aŭ pli precize elirpunkto - de nia literaturo.

Sten Johansson

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.