La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

1887 kaj la sekvo...

  • Verkinto: Gaston Waringhien
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: libro kudre bindita ±€8.00
  • Priskribo: Dudek kvin artikoloj kaj prelegoj de Gaston Waringhien, kiuj rilatas al la historio de nia lingvo, al la lingvo kaj stilo de Zamenhof, al la farado de vortaroj, al neologismoj, ktp.
  • Paĝoj: 320
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 1990
  • Stafeto n-ro: 11
  • Pezo: 280 g
  • ISBN: 90-71205-33-9
  • Recenzo:
    • Unu el la plej legindaj libroj pri la esperantologio, verkita de la kompetentulo, inda je la titolo de la dua Majstro (Boris Kolker)
    • Ĉu li skribas pri Hamleto kiel la unua detektivromano, ĉu pri la ideologio de Zamenhof, ĉu pri komparo inter la strukturoj de Esperanto, Ido kaj Occidental, Waringhien estas ĉiam unu el la plej legindaj stilistoj de Esperanto. Ĉi tiun libron mi senrezerve rekomendas al VI! (eltiraĵe Don Harlow)
    • De Don Harlow
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Publikigita ĉe
literaturo.org
retpaĝo

   Kiam mi estis iomete pli juna, mi hazarde renkontis la libron Lingvo kaj vivo de Gaston Waringhien, kaj ĝi tre impresis min; efektive, grandan parton de mia entuziasmo pri Esperanto mi povas atribui al tiu libro. Ĉar Gaston Waringhien scipovas verki eseon, kiu vekas la inspiron en la ordinara leganto. Kiel bonŝance por ni, ke li burĝonis el kulturo, kiu kvazaŭ perfektigis la literaturan arton de la eseo; kaj kiel bonŝance por ni, ke li siatempe elektis verki siajn eseojn en Esperanto. Tiel ne nur francoj, sed ankaŭ japanoj, usonanoj, ĉinoj kaj hungaroj povas sperti la plezuron legi la pensojn de tiu moderna renesanca homo.

   Ĉi tiu volumo estas la kvara en serio, kaj kvazaŭ rekta posteulo de la supre menciita Lingvo kaj vivo; nome, ĝi ankaŭ traktas la esperantologion, sed ĉifoje kun pli da emfazo je la historio ol je la stato de la lingvo, kaj kun difinita emfazo je la vivo, personeco, kaj graveco de L. L. Zamenhof. Tio estas plej rimarkinda en la ses komencaj eseoj (kiuj havas numerojn 2 ĝis sep, pro atribuo de numero 1 al la antaŭparolo). La eseo 8, traktanta "La skribo kaj ĝiaj problemoj", iomete deflankiĝas de tio, sed post diskutado de la diversaj skribsistemoj uzataj ĉirkaŭ la mondo kaj tra historio, Waringhien efektive revenas al la fonetika alfabeto de Esperanto kiel atestaĵo de la genio de Z.

   La plej longa eseo en la kolekto, "La inkunabloj de Esperanto", diskutas -- iom detale -- tiujn librojn de Esperanto, kiuj aperis antaŭ la 1a de septembro 1889 -- do denove preskaŭ entute temas pri verkoj de Zamenhof. Por tiuj, al kiuj plaĉas konspiroj, mi rekomendas ankaŭ la eseojn "Kulisaj manovroj" -- pri la akuŝo de Ido -- kaj "Polemikoj ĉirkaŭ vortaroj" -- kiu traktas la pli tenebrajn flankojn de la personecoj de kelkaj francaj movadanoj, plej rimarkinde Théophile Cart.

   En la fina parto, Waringhien pli detale diskutas la problemojn de la vortaristoj -- li ekzemple uzas la proprajn spertojn el la periodo de pretigo de PIV -- kaj de tiu punkto li saltas en diskutojn pri la evoluo de la lingvo laŭ la gvidlinioj starigitaj en la komenco de Zamenhof. En la fino li diskutas la brojn, kiuj jam de jaroj kontraŭstaras la disvastiĝon de Esperanto, kaj la esperojn, kiujn li havas por la brila estonteco de la lingvo.

   Kial mi trovas la eseojn de Waringhien tiel legeblaj kaj legindaj? Eble ĉar mi rekonas ĉe li precize taŭgan miksaĵon de eruditeco, humuro, kaj bona Esperanta stilo. La stilo eble venas de konscia imitado de Zamenhof -- kaj se vi volas lerni verki/paroli en bona Esperanto, nepre legu paĝojn 54-55. La humuro estas plej evidenta en la multaj piednotoj -- rimarku, ekzemple, la subnoton sur paĝo 231, en kiu Waringhien citas diskuton pri la ĝusta esperantigo de la nomo de la dio Mammon. Kaj la eruditecon oni povas flari el ĉiu paĝo, preskaŭ ĉiu alineo, de la verko.

   Ĉu mi aldonu, ke Waringhien ne hezitas prezenti al la leganto, inter siaj propraj verkoj, ankaŭ citaĵojn, kiuj povas gravigi ankaŭ aliajn personojn. Se liaj tradukoj el la leteroj de Beaufront kaj Couturat montras tiujn homojn friponoj, lia prezento de la ĉefaj partoj de la antaŭparolo de la vortaro Esperanto-franco de Grosjean-Maupin (pagoj 170-176) male pruvas la esencan genion de tiu subtaksata kaj malmulte memorata leksikologo.

   Kiel oni atendus ĉe Waringhien, eraroj malabundas; tamen rimarku sur paĝo 170 lian "komence de sia vortaro, 28-paĝa antaŭparolo malkaŝe pritraktis..." Preseraroj simile maloftas. Bedaŭrinde la 9a linio sur paĝo 86 estas anstataŭinta de la kvina linio sur paĝo 87; ĝia originala enhavo estas nedivinebla.

   El kvin volumoj da eseoj, tri jam estas nehaveblaj. (1) Domaĝe! Ĉu li skribas pri Hamleto kiel la unua detektivromano, ĉu pri la ideologio de Zamenhof, ĉu pri komparo inter la strukturoj de Esperanto, Ido kaj Occidental, Waringhien estas ĉiam unu el la plej legindaj stilistoj de Esperanto. Ĉi tiun libron mi senrezerve rekomendas al VI!


(1) Intertempe reaperis du el la menciitaj tri.

Don Harlow

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.