La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La dorsosako de Panjo Rut'

  • Verkintoj: Sandor J. Bako kaj Claude Piron
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €12.00
  • Priskribo: Belaj kaj nekomplikaj noveloj de Bako kaj Piron, ankaŭ taŭgaj por komencantoj
  • Paĝoj: 110
  • Larĝo: 15 mm
  • Alto: 23 mm
  • Eldonjaro: 1995
  • Pezo: 215 g
  • ISBN: 3-85182-028-2
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Novelaro duepoka


esperanto.be/fel/mon/rec/dpru.html

Herbert Mayer denove faris kulturan kontribuon reeldonante novelojn de la hungaro Sandor J. Bako kune kun noveloj de Claude Piron. La noveloj de Bako, verkitaj post lia fuĝo el Hungario en 1956, estas ĉarmaj rakontoj, laŭ stilo kaj temoj klare lokeblaj al sia epoko. Bako evidente estas talenta verkisto forgesita, kiu iomete pensigas pri sia samlandano pli frue elmigrinta, Ferenc Szilàgyi. La noveloj ofte temas pri simplaj malriĉuloj, kiuj aperas tre vivaj kaj individuecaj. La etoso estas humanisma, iom naiva; la medio estas realisma, preskaŭ ĉiam malriĉa.

Post la noveloj de Bako, tiuj de Piron tuj frapas per alia tono. Oni eniras ian Piron-mondon, kie tempa kaj loka konkreteco tute mankas. La lingva stilo estas jam bone konata, simpla, radikŝparema, kun prefero al vortoj kia „ĉelagularo” k.s. Piron ja estas konata kiel porparolanto de la vivanta, natura, „bona lingvo”. Tial estas iom surprize, ke liaj dialogoj impresas tiel nenature. Entute la roluloj de Piron ŝajnas pupoj sen propra vivo, kies ĉefa celo estas ekzempli ideojn kaj tendencojn de sia aŭtoro. Pleje tio frapas en la plej longa novelo de la libro, edifaĵo pri knabino, kiu regajnas sian volpovon, kaj viro, kiu fine retrovas la bonan vivovojon sen alkoholo. La plej bona el la Pironaĵoj estas la novelo pri infano perdita sur strando, kiu lasas ankaŭ al la leganto iomete mem pensi. Tio foje ne malutilas.

La tuta volumo estas facile legebla, kaj pro vario de temoj certe ĉiu leganto trovos kelkajn novelojn interesaj.

Laŭ la antaŭparolo oni planas ankoraŭ du volumojn kun noveloj de Bako kaj Piron, kio sendube redonos al la Esperanto-kulturo valoran verkaron el pli frua epoko.

Sten Johansson

Dorsosako plena de rakontoj

Publikigita ĉe
La Dua Jarcento
retpaĝo

En la serio Originala Literaturo eldonita de Pro Esperanto unu el la pasintjaraj frandaĵoj estis la komuna volumo de du aŭtoroj: La dorsosako de Panjo Rut'. Verkisto ĝis nun ne konata en la esperantista literaturo: hungaro Sandor J. Bako, alia jam bone konata: sviso Claude Piron - donas interesokaptan duopon.

Ambaŭ aŭtoroj apartenas al la tipo de klasikaj rakontistoj: iliaj mallongaj prozaĵoj estas facile sekveblaj, kun rekta tempofluo, klaraj karakteroj, plejparte kun dramecaj finoj. Iusence pri la intencoj de ambaŭ estas asertebla, kion Bako diras en sia Antaŭparolo (mem aŭtenta novelo): "ne mi, - la vivo mem verkis la sekvantajn rakontojn". Ilia verkmaniero sekve estas realisma, unuavice celas ian respeguladon de la vera vivo: "Mi nur konservis ilin sur papero por ke la okazintaĵoj ne malaperu en la nebulo de la forgeso."

Tamen la rakontoj de Bako ofte transiras al fabela nivelo (La dorsosako de panjo Rut), kreante iun 'ĉiutagan mitologion' (La naŭ amikoj - unu el la plej bonaj, pri amikeco kaj maljuniĝo). Tiel multaj el liaj rakontoj "[...]estas simbolo de la miraklo de l' amo, sindonemo, fideleco kaj atesto pri la forto de la homa volo." - per vortoj de la verkisto el Fatima, kiu fakte rakontas veran legendon el turka epoko de Hungario. Aliflanke Piron malfermiĝas al preskaŭ-humureskoj, sukcesaj (La dikulino, La forto de rigardo) aŭ ne tiom sukcesaj (La plezuro plani). Ĝenerale la noveloj estas 'poentorientitaj', tio signifas,ke post atenta antaŭpreparo ĉe la fino devas veni iu surpriziĝo aŭ ŝokiĝo flanke de la leganto. La sukceso de tiu ĝenro multe dependas de la tekniko de rakontado: Estas malfacile daŭre atenti pri la principo de sufiĉo kaj neceso - kelkfoje la aŭtoroj parolas iom tro; ripetadas superflue similajn epizodojn, detaligas troe, priskribas memkompreneblajn aferojn longege ktp. Tial la simplaj 'vivobildoj' ŝajnas esti malpli fortaj: ili prezentas certajn scenojn sen aparta graveco, pri librotenisto kaj eta manko en sia kaso (Manko aŭ pluso de Bako), pri freŝa edzino malkapabla pri kuirado (La unua vespermanĝo de Bako), pri preskaŭ perdiĝinta knabeto (Ĉu en la akvo kuŝas li? de Piron), kie nek la temo estas sufiĉe peza, nek la rakontado sufiĉe lerta por vere teni la atenton de la leganto. Same ne tro sukcesaj estas la provoj pri 'noveligo' de iu filozofia diraĵo (La heredonto rezignas de Bako), pri efiko de senama infaneco; Reviviĝo de Piron pri la signifo de homeco).

Plie kapti povas tiuj noveloj, kie la temo estas pli signifa, ĉe Bako: pli tragika, kiel la historioj de ekkantanta mutulino (Lulkanto), de maljunulo perdinta sian edzinon (La ĉampano), de malriĉa, sed sindonema patro (Abiturienta diplomo). Ĉe Piron al tiuj respondas alia tipo, sufiĉe diferenca de la ĝisnunaj: tiu de 'internaj monologoj'. Dum la temo estas simile tragika - patro forlasonta siajn gefilojn (Terura diro), viro murdinta patrinon pro ŝia malbona konduto al la filo (Nokta veturado) ni ekkonas la okazintaĵojn el la unua-persona parolo de la rakontisto. Tio kaŭzas pli proksiman rilaton al la leganto, sed samtempe kun la perdo de ekstera, 'seka' vidpunkto, danĝerigas per troa melodrameco. La plej bona novelo laŭ mia pritakso estas La vento de Bako. Tie la tragikeco de la temo (renkontiĝo de senesperaj soluloj sur malplena landvojo) kunfandiĝas kun rakontado malmultvorta, tiel foje vere drameca kaj kun lerta uzo de la simbolo de vento: unue kiel signo de la minacita vivo; poste kiel magia forto de hazardo, kiu kunblovis la rolulojn por rekompenci siajn vivojn kune.

La multkolora kompilaĵo nepre riĉigis la originalan literaturon en Esperanto... kaj riĉigos la librobreton de ĝiaj aĉetontoj!

Lariko Golden

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.