La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Amparolo

  • Verkinto: István Nemere
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: libro vinktita ±€6.00
  • Priskribo: La dek-sesa originalaĵo esperanta de István Nemere, kaj lia unua verko eldonita de Al-fab-et-o. En dek kvin noveloj oni spertas dek kvin renkontojn. Homoj renkontiĝas, homoj disiĝas - kaj en la momento de renkonto okazas io, ekvivas io, kion oni eble ne ĉiam atendis. Homoj, medioj kaj agoj prezentiĝas per la stilo kaj tono propra de Nemere, simpla, intima, ĝuinda, tre konvena al la formato de tiuj ĉi mallongaj noveloj.
  • Specimeno: Tiu viro ne havis aĝon. Li estis eble tridek kvinjara, aŭ kvindekjara? La vizaĝhaŭto glata, sed la haroj jam blanketaj. Li venis tra la pordego kun paŝoj malcertaj. Ĉar en nia urbo oni neniam fermas la pordegon de la tombejo. Ĝi ĉiam staras malfermita kvazaŭ atendanta gastojn, kaj supre vidiĝas la kuraĝiga skribaĵo: NI REVIVIĜOS!
    Lia vesto kvazaŭ ne estis lia, kaj mi sentis, ke li moviĝas ĉi tie tre fremdece. Ni, lokanoj, jam de mejlo rekonas la fremdulojn el la grandurbo. Malofte ili montriĝas ĉiflanke.
    Estis bela, sed iom ventema vetero. Kiam la viro malfermis la pordon de la eta buroo, ekestis trablovo, ekmoviĝis miaj paperoj, tuj mi prenis ilin permane. La alveninto tion ne rimarkis. Iom malsimple li fermis la pordon, la mano eĉ dufoje forglitis de sur la klinko. Kvazaŭ ĝi estus por li tre malkutima. Poste li turnis sin kaj mi ekvidis la vizaĝon kun malmolaj trajtoj. Li venis tre proksimen kaj ĵetis al mi rigardon malhelan.
  • Paĝoj: 80
  • Larĝo: 145 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1997
  • Pezo: 109 g
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Amparolo


esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/amparolrec.html

Nemere estas bone konata en Esperantio (kaj ankaŭ Hungario) kiel romanisto. En siaj romanoj li ofte fikciigas verajn okazaĵojn (Sur kampo granita, Krias la silento), diskutas gravajn sociajn problemojn (diktaturon en La blinda birdo, terorismon en Serĉu mian sonĝon -- dek-kvar jarojn antaŭ ol la modiĝo de terorismo je 9/11!), prezentas rigardon al la estonteco (La fermita urbo, Terra), aŭ simple distras (Vivi estas danĝere, Serĉu kaj vi trovos). Oni ofte emas forgesi, ke li verkas ankaŭ novelojn; lia unua Esperantlingva libro estis novelaro (La naŭa kanalo).

Amparolo, laŭ la dorsa priskribo, traktas en siaj 15 noveloj ne amon sed renkontojn -- sed fakte en la mondo de Nemere estas iom malfacile distingi inter la du. Kompreneble, ne temas ĉiam pri amo inter viro kaj virino (en "Orokula Hundo" ni vidas renkonton, eventuale amon, inter viro kaj hundo), kaj kiam temas pri amo inter viro kaj virino, la amo foje povas montriĝi difekta aŭ eĉ amariga ("Viola", "Retuŝo") aŭ senespera ("Adana", kiu iom memorigas la novelon "La ŝlosiloj de decembro" de Roger Zelazny). Foje temas pri amo al etoso, kiu evidente povas transiri ĝis amo al homo ("Surmonte", "Altiro", kiuj en iu senco estas la sama novelo, ripetite). Foje eĉ amo inter Dio kaj homoj ("La sciigo", "La stranga fremdulo", "La gasto").

La lingvaĵo estas ne tute neriproĉebla. Kvankam ĝi ĝenerale estas simpla, facile komprenebla (oni foje devas koni, aŭ serĉi, kelkajn specialajn vortojn por birdoj aŭ plantaĵoj kiuj troviĝas ĉefe en partoj de Eŭropo), estas unu sufiĉe grava difekto: Nemere (aŭ eble la redaktinto -- mi tion malofte rimarkis en aliaj verkaĵoj de Nemere) ne scias distingi inter participo difinanta substantivon (adjektiva) kaj participo difinanta la kondiĉojn, en kiuj io okazas (adverba), kaj preskaŭ senescepte uzas la unuan, eĉ kiam la dua estas nepre necesa. Nu, la nepreco ne estas ĉiam tiel facile konstatebla, ĉar ambaŭ formoj povas esti ĝustaj, depende de la intenco de la verkinto; ekz-e, sur la unua paĝo de la unua novelo, "Kapreoloj en la nokto", kiam Viktor diras al si: "Do, mi estas ĉi tie sola, havanta kvardek sep jarojn", ŝajne la verkinto devis meti "havantE", sed "havantA" ankaŭ povus estis ĝusta. Sed tuj sur la dua paĝo de la novelo, kiam "Virino en mallonga pelto sidis ene kaj kun pordo malfermita, rigardanta malantaŭen provis ekigi la veturilon", ŝajne "rigardantE" estas nepraĵo, ĉar vere la vorto ne priskribas la virinon sed la situacion de la provo.

Krom tio, oni povas nur laŭdi la lingvaĵon (kaj tion mi eĉ ne mencius se ĝi ne estus oftaĵo). Kaj, kompreneble, la novelojn mem, kiuj, mallongaj, estas ĉiuj gemetoj.

Don Harlow

Ametoso


n-ro 176/decembro 1998
esperanto.net/literaturo/lf/amparolrec.html

Ĉar la literaturo estas certmaniere kiel la pentroarto, iuj pentristoj estas speciale bonaj pentrante pejzaĝojn, aliaj pentrante homojn, ankoraŭ aliaj distingiĝas pri floroj. Pro la legado de ĉi tiu kaj de aliaj verkoj de Istvan Nemere, ŝajnas al mi ke ĉi tiu verkisto majstras aparte en la kreado de etosoj. Kaj la etosoj gajnas densecon se en ili agas dialektiko kie unu el la elementoj estas la naturo. En tiu kazo, Istvan Nemere, preskaŭ mirakle, eĉ ne bezonas argumenton, kaj el tre simplaj elementoj sukcesas verki impresigajn historiojn. Alifkanke, la renkontiĝoj inter homoj restas ofte iom sendifinaj, misteraj, permesante ke la leganto partoprenu kaj kompletigu la historion. Rakontoj kiel "Kapreoloj en la nokto" aŭ "Orokula hundo" estas vere aŭtonomaj, ne bezonas aliajn elementojn krom ke leganto ekzistu. Eĉ la aŭtoro mem klare evitas ĉiaspecajn komentojn. Pro tio ili estas la plej perfektaj teknike rakontoj de ĉi tiu libro, kie eĉ unusola vorto plie aŭ malplie nur povus detrui la perfektan ekvilibron de la tuto. Strange, en tiuj rakontoj preskaŭ nenio okazas. La rakontoj ŝajnas iom statikaj, tamen multo okazas en ili. Kaj la rakontoj ĝenerale finiĝas surprize kaj ne pro eventoj, kiel kutime, sed pro simpla ŝanĝo en la kvalito de la etoso. En "Kapreoloj en la nokto", ekzemple, post renkontiĝo de viro kaj virino en neĝokovrita arbaro, la rakonto finiĝas per kvazaŭ erota rigardo (ne tiom tia pro la ĉeesto de ŝia malsana infano) kaj referenco al okaza informo ke kiam neĝas, foje venas el la arbaro la kapreoloj. Post priskribo de la flamoj en la kameno ene de la domo, oni diras: "Ekstere falis sur la domon la denso de la nokto. Mallaŭtiĝis la mondo, nun jam eĉ vento ne estis. Ankaŭ la arbaro silentis. Grupo de kapreoloj staris inter la arboj. La bestoj kun kapoj levitaj flaretis la aeron, kaj trankvile ekiris tra la neĝa kampo." Fakte tio ne finas la rakonton, sed kreas nostalgion kiu ŝvebas dum longa tempo post la legado.

Aliflanke, kiam la dialektiko estas ĉefe homa, la rakontoj de Nemere tendencas al romantikeco, al sentimentaleco kaj al la kreado de nerealaj situacioj, kun tre karakteraj personoj: fremduloj, vagabondoj, misplaĉitaj homoj. La homoj en ĉi tiu novelaro estas tre solaj, ili estas divorcitaj, forpuŝitaj, iamaniere disigitaj kaj nur la speciala etosa talento de Nemere fine unuigas ilin.

Kompreneble, la tekniko de la aŭtoro estas tre danĝera pro la facileco kiu povus faligi lin en vulgarecon de la ŝablono. En kelkaj rakontoj la ŝablono evitiĝis nur dank' al la granda profesiismo de Nemere. Miaopinie la sola rakonto kiu ne povis eskapi la topikon estas "La stranga fremdulo", kie Kristo ĉiunokte descendas de la kruco en preĝejo kaj iras al kazino por ludi kaj gajni monon por la malriĉuloj.

Tamen, entute Nemere estas unu el tiuj verkistoj kiuj ĉiam legindas, kiu majstre scias rakonti historiojn. En la nuno, kiam oni ĉefe ĵonglas per la lingvo aua vakuas enhave, tio estas la plej granda laŭdo, kiun oni povas fari al iu ajn verkisto.

Manuel de Seabra

Dolĉamaraj renkontiĝoj


retpaĝo

Kompare kun la du pli fruaj novelaroj de István Nemere, La naŭa kanalo el 1981 kaj Krokize de mia ĝardeno el 1992, ĉi tria kolekto, Amparolo el 1997, estas iasence pli kohera. La stilo en ĝiaj 15 noveloj estas relative unueca. Superregas tono revema, sopirema, iom melankolia kaj fojfoje amareta, kvankam kelkaj el la noveloj estas iom tro sentimentale sukeritaj. Preskaŭ en ĉiu rakonto okazas renkontiĝo surpriza, revata, sopirata aŭ elreviga. La homoj en la noveloj ofte estas soluloj, kiuj retiriĝis for de brua urbo kaj postulemaj homoj, ofte en iun kamparan dometon. Sed tie ili spertas hazardan viziton, kiu eble ŝanĝos al ili la vivon, aŭ kiu mistere konfirmas, ke io ŝanĝiĝis.

Pluraj el la scenoj estas realisme kvankam eble iom romantike priskribitaj. Tio validas interalie pri kelkaj naivete promesplenaj renkontiĝoj de gesoluloj, ekz. tiuj en la tenera Kapreoloj en la nokto, la bonhumora Surmonte kaj la naiva Altiro. Sed pli bona ol tiuj estas Vintra brilo, kiu tre bele kaj dolĉamare scenigas per konkretaj detaloj la rilaton inter viro kaj lia nepino. Alia sukcesa renkontiĝo estas tiu en Orokula hundo, inter viro kaj hundo sufiĉe anime akordaj inter si. En ĉiuj ĉi renkontiĝoj regas grava ligo inter homaj animstatoj kaj la natura pejzaĝo, kiu plej ofte estas bonege prezentita.

Sed okazas ankaŭ supernaturaj renkontiĝoj. Kristnaske Jesuo vizitas maljunulinon en La gasto, kaj io simila okazas al juna paro en La sciigo. Kaj en La konko virinon vizitas ŝia ĵus mortinta frato. Bedaŭrinde Nemere ne scias dozi la aludojn pri siaj magiaĵoj, sed tro evidente kaj ripete montregas ĉion, kio tute forrabas la intencitan efikon. Alia vizito de Jesuo - al hazardluda kazino - okazas en La stranga fremdulo, naivega stultaĵo. Multe pli interesa magia vizito okazas en la fantastaĵo Stelveturanto, kie iaspeca senmortulo vizitas sian mortintan amatinon kaj ankoraŭ vivantan filinon sur tombejo. Sed plej bona el la magiecaj noveloj de Amparolo estas Adana, sciencfikciaĵo de nekutima speco. En ĝi viro vagas sur la tero kaj tra la tempo, pli kaj pli foren en la estontecon, serĉante sian perdintan amatinon. Tiu originala rakonto eble estas la plej bona scifiaĵo de Nemere, kaj krome eblas legi ĝin alegorie, kiel bildon pri la fremdeco kiun multaj el ni povas senti en mondo akcele ŝanĝiĝanta.

Se aparte mencii ankoraŭ erojn el la noveloj, eblus laŭdi parton de Viola, kie la aŭtoro bone scenigas ŝokon kaj malfeliĉon de juna knabino trompita de viraĉo. Feliĉe por Viola sed domaĝe por la leganto, ŝia ŝoko iom tro facile vaporiĝas sub la sunbrilo. En la novelo Mirakletoj ni spertas bonan prezenton de momento en ĉiutaga situacio, kiam la tempo kvazaŭ haltas, kaj dum tempeto malfermiĝas pordo al alia parto de la vivo. La kolekton finas aŭguro de la aŭtoro pri sia propra feliĉa maljunaĝo ĉe la maro en la novelo Aŭroro.

La novelaro Amparolo do enhavas kelkajn rakontojn bonajn, kelkajn akcepteblajn, kaj kelkajn, kie la aŭtoro iom tro sukeris la situaciojn aŭ evidentigis sian intencon. Preskaŭ ĉiuj disvolviĝas en mole dolĉamara etoso.

Sten Johansson

Aŭtoroj el kvar generacioj


julio-aŭgusto 2001
esperanto.net/literaturo/uea/ambaterarrec.html

Amoj kaj amantoj. Edgard Jamart (1929). Debrecen: Debrecena E-Societo, 2000. 60p. 21cm.
Amparolo. Novelaro. István Nemere (1944). Skövde: AI-fab-et-o, 1997. 80p. 2lcm.
La bato. Lena Karpunina (1963). Antverpeno: Flandra E-Ligo, 2000. 125p. 21cm.
Eraro. Stig Jacobson (1913). Skövde: AI-fab-et-o, 1998. 52p. 2lcm. Ilus.

N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001

La batoj de la vivo tute ne malmoligis la koron de Lena Karpunina. La aŭtorino de La bato ne strebas veki kompaton, nek priskribas kruelaĵojn. Ŝi ne ĝuas suferojn nek provas ĝuigi ilin al ia leganto.

La rakontaro estas fluo de rememoroj pri la infaneco forrabita, ŝparema, sindefendema, tro frue plenkreskiga: "... oni lasu nin elmigri en Amerikon. Ni ne volas vivi en ŝtato kiu ĵetas nin surstraten!! Pli mallaŭte! Se vi tiel parolados oni malliberigos vin!" Tiel ĉi interparolas la gepatroj. Kaj jen la paroloj de la instruistino: "Ho, vi kretenoj! Degenerintoj! Estas vana klopodo igi pensi tiujn ĉi pajlkapulojn!"

Mirinda varmeco fluas de ĉiu paĝo; homamo, kiu ne disigas apudulojn je dekomence bonaj kaj malbonaj. Karpunina patrinece, tamen sen ioma sukeraĵo, kreas siajn heroojn, ĉu malmolkorajn, ĉu digne kuraĝajn, ĉu vere kompatindajn. Kaj la amo ĉion venkanta, kiu fontas el la rusa animo, helpas la homojn vivi hominde la vivon hundindan de eks-Sovetio, mondo neniam revenonta, nek iam forgesota.

Soleco, deziro de miraklo: jen la ĉeftemo de István Nemere. Liaj novelanoj fuĝas, vivas solece, esploras internan memon, serĉas amon, la signifon de la vivo. Enviinda vivsoifo de la aŭtoro elvokas Jesuon el la urba katedralo kaj irigas Lin meze de la vivo. Jen Li eniras hazardludejon por poste feliĉigi malriĉulojn, jen Li vizitas maljunulinon. Biblia profeto aperas antaŭ junaj geedzoj. En aliaj rakontoj okazas ankaŭ miraklo sin kaŝanta malantaŭ ĉiutagaĵoj: la eterna interaltiro de du solaj animoj...

Stig Jacobson esplore vagas tra mallumaj etaĝoj de la homa subkonscio. La okazaĵoj de liaj rakontoj disvolviĝas subite. Misteraĵoj eniras la vivon seninvite, trude. La duonbiblia reĝo Ahaŝvero estas pridemandita en nuna policejo. La fluo de historiaj sinsekvaĵoj turniĝas reen: korktirilo estas elpensita kaj kreita antaŭ la boteloj. Jen ŝtono kovrita per elĉizita runa skribo. Subite la esploristo malkaŝas ĝian enigmon: li mem elĉizis la runojn antaŭ jarmilo. Al tiu ŝtono en alia rakonto iom similas foruzita teko plena de skribaĵoj. Ĝi transiras de-man-al-mane kaj neatendite ŝanĝas la vivovojon de iu posedanto.

La kaŝtukon de eksterrealeco, de supernaturaĵoj kvazaŭ trairas la rakonto "Gloris". Mirinda juna ĉevalo ribeliĝas kontra sia sorto, kontraŭ la sklaveco, mastreco de homo. Forta estas la memfida vagabondo ĝin aĉetinta, Martins. Li, ne la ĉevalo, iĝas vera sklavo: sklavo de duboj, maltrankvilo kaj dumnoktaj enorelaĵoj. Poste venas antaŭokulaĵo kaj fine la morto.

Kion kunhavas la tri verkistoj tiom malsamaj? Nur lingvon riĉegan, vivan kaj trafan. Ne ilo ĝi estas, sed la aero kiun enspiras la homaj kreaĵoj surpaĝe vivantaj.

La libro de Edgard Jamart, Amoj kaj amantoj, estas altvalora sciigilo pri tio kial kaj kiel homoj amas kaj amoras. Per multenombraj ekzemploj ĉerpitaj el la historio de la homaro kaj antikva literaturo, la aŭtoro esploras ĉiujn facetojn de la amo kaj amoro. La verketo strebas ĉirkaŭbraki dikegan faskon da problemoj, tial kelkaj citaĵoj helpos sendube ekopinii pri la libro:

"Romantika amo ŝajnas esti afero de la pasinteco." "Verkadi pri amo foje kaŭzas malplezuron." "La viro kaj virino estas sensivaj vivuloj, kiuj deziras pli ol manĝi, trinki aŭ gajni monon: ili volas karesi, kisi, esti dorlotataj kaj travivi plenan volupton." "En la moderna tempo deco ŝajnas eksmoda." "Oni ne imagas la amon sen la uzo de la buŝo." "Teorie amo estas grandanima sento, kiu honoras la homon, kiu spertas ĝin."

Yenovk Lazian

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.